글: 36
언어: Esperanto
Miland (프로필 보기) 2008년 3월 1일 오후 4:30:11
Sed, ĉu la demando en la enigmo 'kiu' temas pri personoj, ne objektoj?
Miland (프로필 보기) 2008년 3월 1일 오후 4:31:41
Sed, ĉu la demando en la enigmo 'kiu' temas pri personoj, ne objektoj?
sergejm (프로필 보기) 2008년 3월 1일 오후 4:59:38
La respondo estas "kaj". En la germana traduko de Putin - "und".
Pli bona estus traduko de la komenco de la enigmo "A k B" aŭ "A & B" (ĉi lastan vi povas uzi en la angla traduko).
Miland (프로필 보기) 2008년 3월 2일 오전 11:48:48
sergejm:Milland! Terurĉjo jam ĉion eksplikis.Dankon, sed vi ne konfirmis lian solvon antaŭ ol mi skribis. Mia nomo havas nur unu 'l', parenteze.
La respondo estas "kaj"...
Ĉiuokaze, ĉi tiu enigmo ne ŝajnas ĝusta al mi. Ĉar la demando estas pri kiu restas, ne kio. Kaj eĉ se estis kio, vorto ne estas konkreta objekto kiu povas sidi sur tubo.
sergejm (프로필 보기) 2008년 3월 2일 오후 1:10:03
Kiel Putin tradukis ĉi tiun vorton germanen, mi ne rimarkis.
Pli frue la enigmo estis en animacia filmo, kie maldiligenta lernanto okazis en La Lando De Nelernitaj Lecionoj. Tie li renkontas literojn A k B, sidantajn sur la tubo. Malgrandan "и"/"k(aj)"/"&", sidanta inter A kaj B li ne rimarkas. Li iom parolas kun la literoj, poste A falas, B pereas, kaj li devas respondi la enigmon.
Miland (프로필 보기) 2008년 3월 2일 오후 2:39:36
sergejm:Pli frue la enigmo estis en animacia filmo..Tie li renkontas literojn A k B, sidantajn sur la tubo.Ha, ĉio estas klara nun, dankon.