前往目錄

Enigmo pri lito

貼文者: sergejm, 2008年2月25日

訊息: 36

語言: Esperanto

Miland (顯示個人資料) 2008年3月1日下午4:30:11

PS. Mi dubas, efektive, ĉu mia demando estas ĝusta.
Sed, ĉu la demando en la enigmo 'kiu' temas pri personoj, ne objektoj?

Miland (顯示個人資料) 2008年3月1日下午4:31:41

(Korektita)PS. Mi dubas, efektive, ĉu mia respondo estas ĝusta.
Sed, ĉu la demando en la enigmo 'kiu' temas pri personoj, ne objektoj?

sergejm (顯示個人資料) 2008年3月1日下午4:59:38

Milland! Terurĉjo jam ĉion eksplikis.
La respondo estas "kaj". En la germana traduko de Putin - "und".
Pli bona estus traduko de la komenco de la enigmo "A k B" aŭ "A & B" (ĉi lastan vi povas uzi en la angla traduko).

Miland (顯示個人資料) 2008年3月2日上午11:48:48

sergejm:Milland! Terurĉjo jam ĉion eksplikis.
La respondo estas "kaj"...
Dankon, sed vi ne konfirmis lian solvon antaŭ ol mi skribis. Mia nomo havas nur unu 'l', parenteze.
Ĉiuokaze, ĉi tiu enigmo ne ŝajnas ĝusta al mi. Ĉar la demando estas pri kiu restas, ne kio. Kaj eĉ se estis kio, vorto ne estas konkreta objekto kiu povas sidi sur tubo.

sergejm (顯示個人資料) 2008年3月2日下午1:10:03

Terurĉjo skribis "что" - "kio" Esperante kaj "what" angle. Sed en la filmo estis "кто" - "kiu" Esperante, "who" angle.
Kiel Putin tradukis ĉi tiun vorton germanen, mi ne rimarkis.

Pli frue la enigmo estis en animacia filmo, kie maldiligenta lernanto okazis en La Lando De Nelernitaj Lecionoj. Tie li renkontas literojn A k B, sidantajn sur la tubo. Malgrandan "и"/"k(aj)"/"&", sidanta inter A kaj B li ne rimarkas. Li iom parolas kun la literoj, poste A falas, B pereas, kaj li devas respondi la enigmon.

Miland (顯示個人資料) 2008年3月2日下午2:39:36

sergejm:Pli frue la enigmo estis en animacia filmo..Tie li renkontas literojn A k B, sidantajn sur la tubo.
Ha, ĉio estas klara nun, dankon.

回到上端