Späť na obsah

La tuta Angla - bela revo aŭ premsonĝo ?

od eddyh, 30. januára 2016

Príspevky: 15

Jazyk: Esperanto

eddyh (Zobraziť profil) 30. januára 2016 12:28:26

Preskaŭ ĉiutage mi lernas pri novaj evoluaĵoj en la disvastigo de la angla. Dum la lastaj tagoj mi legis (ĉe elmundo.com) pri junuloj el anglaparolantaj landoj kiuj helpas en la lernejoj en Medellin, Kolumbio. Mi ankaŭ vidis televedile kiel voluntuloj (en Gaziantep, Turkio) helpas migrantinfanojn instruante al ili la anglan.

Preskaŭ la tuta mundo akzeptas ke la angla estas la bona solvo por internacia komunikado. Ili povas agumenti ke ĝis nun ĝi bone funkcias. Sed por me tiu estas la vidpunkto de anoj de nova internacia elitaro, kiuj havas la avantaĝon de bona eduksistemo, kiu permisis ilin lerni la anglan tra tutaj iliaj infanjaroj.

Granda parto de la homaro ne havas tiun avantaĝon. Verŝajne tiuj neniam parolos bone la anglan. Ili povas plibone kaj plirapide lerni la esperanton.

La elitaro ankaŭ povas rapide lerni la esperanton, sed eble ili ne volas, malŝatante la perdon de sia avantaĝo.

Ĉu la angla estas faktor ĉe la pliiĝanta malegaleco en la mundo?

Paulinho (Zobraziť profil) 30. januára 2016 12:48:22

Eddyh skribis:
Granda parto de la homaro ne havas tiun avantaĝon. Verŝajne tiuj neniam parolos bone la anglan. Ili povas plibone kaj plirapide lerni la esperanton.

La elitaro ankaŭ povas rapide lerni la esperanton, sed eble ili ne volas, malŝatante la perdon de sia avantaĝo.

Ĉu la angla estas faktor ĉe la pliiĝanta malegaleco en la mundo?[/quote]Bedaŭrinde, laŭ mi, lia analizo estas perfekta. La angla lingvo ne fariĝis la internacia lingvo per elekto de la popoloj, sed per altrudo de ekonomiaj fortoj. Se ĉiuj homoj rezignus sian parton de la povo, oni povus elekti Esperanton kiel internacia lingvo. Sed mi trovas tion tre malfacila. En mia lando mi lernigas la anglan al malriĉaj geinfanoj. Sed eĉ tiuj estas en privilegiaj, kial ili povas liberigi tempon por studi, dum aliuloj estas sufokataj en studo kaj laboro. Kaj nur tre malmultaj lernas fakte: la sistemo absorbas ilin kaj lasas tre malmultan da tempo por libertempo kaj kulturo.

morico (Zobraziť profil) 30. januára 2016 22:49:41

Estas grave koni la skribaĵojn de sciencistoj kiel svisa profesoro Grin. Mia traduko povas esti plibonigota.

http://www.unige.ch/traduction-interpretation/rech...

LA DEBATO PRI LINGVOJ EN 15 DEMANDOJ

Demando 9

Ĉu la angla estas la nura lingvo kiu importas internacie, inkluzive de ekstera komerco?

Jes, la angla estas grava, eĉ esenca, lernu ĝin. Ne estas kialo por malpermesi ĝin. Sed ĝia distribuo kaj uzo estas konstante surestimataj.
La angla estus la plej disvastigata fremdlingvo inter eŭropanoj? Certe. Sed ĝi ne estas parolata de ĉiuj eŭropanoj, multe malpli. Laŭ Eurobarometro datumoj, 2012, 7% de tiuj kiuj konas la anglan kiel fremdan lingvon scias ĝin"tre bone", kaj 17% scias ĝin"bone". Sed 12% havas nur bazan anglan kaj 64% de ili tute ne ĝin scias. Tiuj statistikoj estis konfirmitaj de la Enketo de Adult Instruado (2011) kun pli ol 200,000 observaĵoj en 23 landoj.
Angla estas la unua lingvo de iuj 7% de la monda loĝantaro, kaj laŭ taksoj (aŭ, pli precize, laŭ la kriterioj de kompetenteco adoptitaj por diri ke iu "parolas" lingvon), ni multiplikos tiun procenton de du (almenaŭ) aŭ tri kaj duona (maksimume) por procento de la ordo de grando de la tutmonda loĝantaro kiu scias angla aŭ almenaŭ paroletas en tiu lingvo. Ankoraŭ, 70% de la monda loĝantaro ne scias la anglan. Diri, kiel iuj ĵurnalistoj ripetis trorapide, ke "la angla estas la universala lingvo" ne estas nur proksimuma kalkulado aŭ malprecizeco: ĝi estas blindeco, aŭ falsa prezento de la produkto.

Dirante, ke la angla estas la "lingvo de negoco" estas alia ekzemplo de malkompleta kaj trompema vidado: jes, kompreneble, estas tre utila lingvo, sed tiu ne estas la sola utila lingvo. Konata en la kazo de Svislando; ni povas diri la saman tutmonde. Freŝaj studoj (kvalitaj kaj ne-kvantaj, vere), kondukitaj kiel parto de granda eŭropa esplorprojekto sur dekkvino da landoj, montras ke eĉ en plurnaciaj firmoj kie oni proklamas ke ĉio estas en la angla ĉar estus la "oficiala" lingvo de la firmo, la realaĵo estas malsama; ĉar oficistoj, fakte, konstante uzas diversajn lingvojn, komencante kun sia unua neangla lingvo. La realaĵo de ekonomia vivo estas multlingva.

robbkvasnak (Zobraziť profil) 31. januára 2016 2:33:58

Mi loĝas en Florido en Usono. Eble estas interesa fakto ke en nia regiono la aro da hispanlingvanoj kreskas. Se vi ne parolas la hispanan kaj volas viziti klasojn en publikaj lernejoj aŭ universitatoj vi devos meti vian nomon en atendan liston - eble en tri aŭ kvar monatoj vi eklernos!

ludomastro (Zobraziť profil) 1. februára 2016 4:14:27

Kulpiganta la angla por la problemoj de la mondo ne pravas. Certe, la angla ĝuas sian lokon kiel la monda lingvo. Egale, la franca ĝuis antaŭ la angla kaj la latina antaŭ la franca.* Personoj uzas la lingvon ke ili pensas helpos sin. Se mi pensus ke mi povus havi pli bona laboro per parolanta la angla, mi lernus la angla. En alia kvin-dek jaroj, eble, la monda linvo estus la ĉina.

Esperanto ne sukcesos se ni kulpigas la angla. Ni uzu kaj akcelu la esperanton pli bona.

* En la okcidento.

usonano78 (Zobraziť profil) 17. februára 2016 22:06:04

eddyh:

Ĉu la angla estas faktor ĉe la pliiĝanta malegaleco en la mundo?
Ĝi ja estas vidpunkto por anoj de novaj internaciaj elitaroj. Mi timiĝas, ke politke Usono nuntempe tiel elitiĝas, pro tio Esperanto ŝatemiĝas por mi pli ofte. Ne estas liberaluloj aŭ konservativuloj ajn plu. Nuntempe estas nur elitoj, kiuj mensogas per falsema espero Angle.

Vestitor (Zobraziť profil) 17. februára 2016 23:19:28

eddyh:
Preskaŭ la tuta mundo akzeptas ke la angla estas la bona solvo por internacia komunikado. Ili povas argumenti ke ĝis nun ĝi bone funkcias...
La tuta mondo ne akceptas ĝin, sed multaj homoj vidas kaj scias ke la Angla lingvo jam utiligis. Multaj homoj el multaj landoj parolas la Anglan; pli ol ajn alia lingvo (kiel dua-lingvo). Tiu estas nur realo.

La respondo ne estas nova: lingvo devas havi perceptebla valoro antaŭ homoj komenĉigas lerni ĝin.

yyaann (Zobraziť profil) 19. februára 2016 2:04:27

Vestitor:La tuta mondo ne akceptas ĝin, sed multaj homoj vidas kaj scias ke la Angla lingvo jam utiligis. Multaj homoj el multaj landoj parolas la Anglan; pli ol ajn alia lingvo (kiel dua-lingvo). Tiu estas nur realo.

La respondo ne estas nova: lingvo devas havi perceptebla valoro antaŭ homoj komenĉigas lerni ĝin.
Tamen, el via mesaĝo oni povus konkludi, ke oni lernas lingvon nur se oni pensas, ke ĝi utilos (mi ne diras, ke tio estas via argumento, nur, ke oni povus ĝin tiel kompreni).

Scienca esplorado pri lingvo-lernado montras pli kompleksan realon. Oni povas esti plene konvinkita, ke lingvo utilas, aŭ pli malspecife bonas, kaj tamen ne lerni ĝin, aŭ ne elspenzi sufiĉe da horoj por bone ĝin paroli.

Dörnyei, esploristo en aplikataj lingvosciencoj, montris, ke la plej grava faktoro por lerni lingvon estas idealumi sin kiel parolanto de la lingvo. Alivorte, se kerna parto de la idealo pri si mem estas mastrumi iun lingvon, oni lernos ĝin pli efike. Ĉi tiu faktoro mediacas ĉiujn aliajn konatajn faktorojn, kiel ekzemple la sintenon pri la lingvo kaj ties parolantoj, ties perceptatan utilon, la deziron integriĝi en ties parolanto-komunumon, ktp. Tio signifas, ke ĉi tiuj aliaj gravaj faktoroj povas esti forte limigitaj se mastrumi la lingvo ne estas parto de onia idealo pri si mem.

En la propra sperto, mi jam vidis, ke multaj homoj, kiuj taksas la scipovon de la angla grava, ne vere lernas ĝin se ili ne ŝatas lerni ĝin sufiĉe. Mi ankaŭ vidis kelkajn homojn, kiuj, pro motivo de personaj preferencoj, elektis lerni alian lingvon ol la angla, malgraŭ ke ĉiuj diris al ili, ke nur la angla utilas. Tamen, antaŭ ol legi la verkon de Dörnyei, mi tute ne suspektis, ke la pri-si-mem-a idealo estas tiel grava motiva faktoro. Interese, ĉu ne?

Referencoj: Dörnyei, Z. (2010). Researching Motivation: From Integrativeness to the Ideal L2 Self. In S. Hunston & D. Oakley (Eds.) Introducing applied linguistics: concepts and skills (pp. 74-83). London: Routledge.

usonano78 (Zobraziť profil) 23. februára 2016 22:33:34

Lastatempe Anglaj politikaj diskutoj turnas facile malamon. Ŝajne anglaj parolantoj obsedas pri sukceso kaj mono. Se mi parolas kun Usonanoj en Angla reto, tiam ili incitas unu la alian. Ili ĉiam stuliĝas pri 1950-aj kaj 60-aj, kaj ĉiam skribas pri raso. Ili estas batalema. La malamo de ili estas nerezistebla. Ĉu Usona Angla Lingvo kaŭzas malamon?

yyaann (Zobraziť profil) 24. februára 2016 0:18:30

usonano78:Se mi parolas kun Usonanoj en Angla reto, tiam ili incitas unu la alian [...] Ĉu Usona Angla Lingvo kaŭzas malamon?
Ne hezitu fari sciencan esploradon pri la temo sed mi dubas ke vi trovos ion ajn rimarkindan. La samtempa ĉeesto de la angla kaj malamo ne pruvas ke la angla kaŭzis malamon. Vi loĝas en Usono do vi havas pli da okazoj vidi kvereladojn inter usonanoj ol inter aliaj popoloj. Tamen kvereladoj ekzistas ĉie, inkluzive de la ĉi-forumo. Plie, en interreta diskutadoj esprimiĝas ĉefe la unuopuloj kun la plej fortaj sentoj pri iu temo. Tiuj ne necese reflektas la averaĝajn sintenon kaj konduton.

Nahor