前往目錄

Enigmo pri lito

貼文者: sergejm, 2008年2月25日

訊息: 36

語言: Esperanto

sergejm (顯示個人資料) 2008年2月25日上午11:30:38

1: Tio estas mia lito!
2: Sed ĝi estas tro malgranda por vi!

Frankouche (顯示個人資料) 2008年2月25日下午1:25:33

Evidentas ke ne alireblas liton kun sia tuta haremo ! rideto.gif

Filu (顯示個人資料) 2008年2月25日下午2:28:53

Frankouche:
sergejm:1: Tio estas mia lito!
2: Sed ĝi estas tro malgranda por vi!
Evidentas ke ne alireblas liton kun sia tuta haremo ! rideto.gif
lango.gif

————————————————————

Aliaj eblaj respondoj:
- vi estas fakiro kaj dormas en sida pozicio (sur najllito);
- el "La senfina historio" (bonega romano verkita de Michael Ende): vi dum nokto iĝas roka kaj ne gravas, ĉu vi staras surpiede: same komforte estos via dormo;
- vi estas adepto de jogo, kaj same kiel katoj aŭ vulpoj enbuliĝas antaŭ ekdormi;
- via lito faldeblas.

sergejm (顯示個人資料) 2008年2月25日下午7:27:30

Terurĉjo:lulilo?
Bona respondo, iom simila al la mia, sed ne mia.

Ps: en la enigmo estas parolado inter 1 kaj 2.

horsto (顯示個人資料) 2008年2月27日下午4:31:47

Estas lia lito, sed li ne plu dormas en ĝi.

Frankouche (顯示個人資料) 2008年2月27日下午7:04:50

sergejm:
Terurĉjo:lulilo?
Bona respondo, iom simila al la mia, sed ne mia.

Frankouche:Evidentas ke ne alireblas liton kun sia tuta haremo !
Ci friponas! Honto! Ja friponisto! Mia respondo tre korektas !!

Pruvu min ke mi malpravas sal.gif

Miland (顯示個人資料) 2008年2月27日下午7:22:58

Ĉu vi parolas pri lito por floroj aŭ japanaj bonsajaj arboj?

sergejm (顯示個人資料) 2008年2月28日上午6:00:53

Frankouche:
sergejm:
...
Frankouche:Evidentas ke ne alireblas liton kun sia tuta haremo !
Ci friponas! Honto! Ja friponisto! Mia respondo tre korektas !!
Pruvu min ke mi malpravas sal.gif
Ankaŭ interesa respondo, sed korekta respondo estas la Terurĉja:
Terurĉjo:Eta knabino, ludante kaj imagante sin pupo, povas diri al sia amikino pri pupa lito: jen mia lito
Sed "mia" estas multsignifa vorto: "mia lito" povas signifi "lito posedata de mi" aŭ "lito, en kiu mi dormas".
Unua knabino ankoraŭ ne komprenas la diferencon, sed la dua jes.

StephaSport pli frue donis la respondon en la babililo, sed kun la indico, ke oni jam babilis pri io simila al la respondo (pri pupoj) antaŭ ol mi aliĝis.

PS: Frankouche ludas vorton "vi", kiu povas signifi "vi unu (ci)" aŭ "vi ĉiuj".

oskar12 (顯示個人資料) 2008年2月28日上午6:02:22

Mi pensas, ke tio estas sino de patrino antaŭ naskiĝo de ido

sergejm (顯示個人資料) 2008年2月28日上午7:38:05

oskar12:Mi pensas, ke tio estas sino de patrino antaŭ naskiĝo de ido
Vi respondis preskaŭ samtempe kun mi kaj poste korektis preserarojn, via respondo perdiĝas pro tio.

回到上端