Nova socia retejo
de richardhall, 2016-februaro-03
Mesaĝoj: 12
Lingvo: Esperanto
richardhall (Montri la profilon) 2016-februaro-03 10:39:37
Mia celo estas fari novan tipon de kooperativa retejo. Mi aĉetis gastigon ĝis Jan 2018 kaj mi uzos ĉi tiun tempon por varbi ne nure uzantoj sed ankaŭ grupo de kontrolantoj kaj -- finfine -- estraro kiu posedos kaj estros la retejon.
Ĉu vi interesiĝas? Vizitu Kunligo.com!
Kirilo81 (Montri la profilon) 2016-februaro-03 10:49:52
Mi ne scias, kiel pensas aliaj, sed por mi entute ne estas alloge havi kvinon aŭ pli da retejoj kun siaj proceduroj por fari pli-malpli la saman aferon.
richardhall (Montri la profilon) 2016-februaro-03 11:35:17
Kirilo81:Esperanta Facebook, Ipernity, esperanto.com, Verduloj, evildea.tv, Kunligo, lernu - kiom da sociaj retejoj por Esperantistoj oni ankoraŭ kreu?Eble, vi pravas. Sed, laŭ mi, ĉi tiuj retejoj ne samas. Jes, kompreneble, ili enhavas iajn similecojn sed la celoj kaj 'etosoj' malsamas.
Mi ne scias, kiel pensas aliaj, sed por mi entute ne estas alloge havi kvinon aŭ pli da retejoj kun siaj proceduroj por fari pli-malpli la saman aferon.
Sunjo (Montri la profilon) 2016-februaro-03 17:13:11
ipernity kaj facebook bone taŭgas por tiuj, kiuj volas montri Esperanton al la "ekstera mondo", sed al kiuj ne tro gravas la bona etoso de fermita Esperantujo (tiu etoso ankaŭ mankas al lernu)
esperanto.com estas sufiĉe neaktiva kaj nuntempe ĉefe uzata de blogistoj kiuj ne volas propran retejon por blogi
La unua versio de verduloj.com estis sufiĉe sukcesa kaj montris ke socia retejo nur por Esperantistoj povus esti sukcesa (ankaŭ konsiderante la multajn lernantojn ĉe duolingo, kiu post la kurso serĉas modernan kaj belan retejon por uzi la lingvon kaj amuziĝi).
Kiam verduloj ŝanĝiĝis kaj nun (almenaŭ surface) pli estas forumo kun funkcioj de socia retejo, du uzantoj de la unua versio de verduloj.com havis la saman ideon. Ekaperis preskaŭ samtempe du novaj sociaj retejoj, kiuj laŭ mi treege similas: kunligo.com kaj evildea.tv
Mi ne scias ĉu ĉiuj de tiuj retejoj havas ŝancon por iĝi viglaj retejoj, aŭ ĉu ne havus pli da senco, se ili kunlaborus kaj iam unuiĝus.
Ĉiuokaze ĉiu plia vere estus tro.
DOCENKO_Dmitrij (Montri la profilon) 2016-februaro-05 12:10:30
http://discoverfuture.blogspot.com/2014/03/esperan...
Se vi plenigos tian tabelon de ebloj de www.kunligo.com ĉi tie, mi aldonos informon al tabelo.
Mi ankaŭ bezonas tabelinformon pri socia reto www.evildea.tv
johmue (Montri la profilon) 2016-februaro-05 12:25:49
richardhall:Kunligo.com estas nova (senkosta malfermitkoda) socio-retejo, iomete kiel Facebook aŭ la 'malnova' Verduloj.Kaj kiel ~37 aliaj kiuj aperis kaj malaperis ekde la provo de amikumu.net antaŭ preskaŭ 10 jaroj.
Mia celo estas fari novan tipon de kooperativa retejo. Mi aĉetis gastigon ĝis Jan 2018 kaj mi uzos ĉi tiun tempon por varbi ne nure uzantoj sed ankaŭ grupo de kontrolantoj kaj -- finfine -- estraro kiu posedos kaj estros la retejon.Mi pli kaj pli malŝatas tiajn centrecajn sociajn platformojn, kiu havas estraron, kiu regas ilin.
Se vi vere volas fari ion alian, mi ne dirus novtipan ĉar ne plu estas nova, antaŭenigu Diaspora. Centrecaj sociaj retoj ekzistas jam abundaj.
richardhall (Montri la profilon) 2016-februaro-05 15:54:28
johmue:Kompreneble, retejoj aperas kaj malaperas senĉese.
Kaj kiel ~37 aliaj kiuj aperis kaj malaperis ekde la provo de amikumu.net antaŭ preskaŭ 10 jaroj.
johmue:Kie estas tiuj demokrataj, kooperativaj retejoj, kiujn vi malŝatas? Mi ne scias pri ilin.
Mi pli kaj pli malŝatas tiajn centrecajn sociajn platformojn, kiu havas estraron, kiu regas ilin.
johmue:Se vi vere volas fari ion alian, mi ne dirus novtipan ĉar ne plu estas nova, antaŭenigu Diaspora.Mi rigardis Diaspora, sed mi ne komprenis ĝin.
johmue (Montri la profilon) 2016-februaro-05 16:16:31
richardhall:Ni havas ĝin en la temolisto de nia podkasto kern.punkto kaj verŝajne traktos ĝin post kelkaj semajnoj.johmue:Se vi vere volas fari ion alian, mi ne dirus novtipan ĉar ne plu estas nova, antaŭenigu Diaspora.Mi rigardis Diaspora, sed mi ne komprenis ĝin.
SPadern (Montri la profilon) 2016-februaro-05 18:00:15
Mi ĵus vizitis evildea.tv kunligo.com kaj verduloj.com. Ili ŝajnas similaj, sed mi ankoraŭ nur vidis iomete. Mi konsentas: lernu.net estas ilo por lerni kaj eble tiuj tri pli bonas por uzi la lingvo.
Mi pensas ke estas bone ke estas pluraj. Estos konkurenco kaj la plej bona grandiĝos.
johmue (Montri la profilon) 2016-februaro-05 18:04:28
SPadern:Mi pensas ke estas bone ke estas pluraj. Estos konkurenco kaj la plej bona grandiĝos.Ĉu kiel Facebook?