Späť na obsah

Nova socia retejo

od richardhall, 3. februára 2016

Príspevky: 12

Jazyk: Esperanto

richardhall (Zobraziť profil) 3. februára 2016 10:39:37

Kunligo.com estas nova (senkosta malfermitkoda) socio-retejo, iomete kiel Facebook aŭ la 'malnova' Verduloj. Nune la membreco estas malgranda sed kompreneble ni esperas ke ĝi kreskus.

Mia celo estas fari novan tipon de kooperativa retejo. Mi aĉetis gastigon ĝis Jan 2018 kaj mi uzos ĉi tiun tempon por varbi ne nure uzantoj sed ankaŭ grupo de kontrolantoj kaj -- finfine -- estraro kiu posedos kaj estros la retejon.

Ĉu vi interesiĝas? Vizitu Kunligo.com!

Kirilo81 (Zobraziť profil) 3. februára 2016 10:49:52

Esperanta Facebook, Ipernity, esperanto.com, Verduloj, evildea.tv, Kunligo, lernu - kiom da sociaj retejoj por Esperantistoj oni ankoraŭ kreu?
Mi ne scias, kiel pensas aliaj, sed por mi entute ne estas alloge havi kvinon aŭ pli da retejoj kun siaj proceduroj por fari pli-malpli la saman aferon.

richardhall (Zobraziť profil) 3. februára 2016 11:35:17

Kirilo81:Esperanta Facebook, Ipernity, esperanto.com, Verduloj, evildea.tv, Kunligo, lernu - kiom da sociaj retejoj por Esperantistoj oni ankoraŭ kreu?
Mi ne scias, kiel pensas aliaj, sed por mi entute ne estas alloge havi kvinon aŭ pli da retejoj kun siaj proceduroj por fari pli-malpli la saman aferon.
Eble, vi pravas. Sed, laŭ mi, ĉi tiuj retejoj ne samas. Jes, kompreneble, ili enhavas iajn similecojn sed la celoj kaj 'etosoj' malsamas.

Sunjo (Zobraziť profil) 3. februára 2016 17:13:11

lernu estu ĉefe por lernantoj kaj verdire mi ĝojas ke fine estas alternativaj retejoj. Eble pro la konkurenco lernu iam ja renoviĝos.

ipernity kaj facebook bone taŭgas por tiuj, kiuj volas montri Esperanton al la "ekstera mondo", sed al kiuj ne tro gravas la bona etoso de fermita Esperantujo (tiu etoso ankaŭ mankas al lernu)

esperanto.com estas sufiĉe neaktiva kaj nuntempe ĉefe uzata de blogistoj kiuj ne volas propran retejon por blogi

La unua versio de verduloj.com estis sufiĉe sukcesa kaj montris ke socia retejo nur por Esperantistoj povus esti sukcesa (ankaŭ konsiderante la multajn lernantojn ĉe duolingo, kiu post la kurso serĉas modernan kaj belan retejon por uzi la lingvon kaj amuziĝi).

Kiam verduloj ŝanĝiĝis kaj nun (almenaŭ surface) pli estas forumo kun funkcioj de socia retejo, du uzantoj de la unua versio de verduloj.com havis la saman ideon. Ekaperis preskaŭ samtempe du novaj sociaj retejoj, kiuj laŭ mi treege similas: kunligo.com kaj evildea.tv

Mi ne scias ĉu ĉiuj de tiuj retejoj havas ŝancon por iĝi viglaj retejoj, aŭ ĉu ne havus pli da senco, se ili kunlaborus kaj iam unuiĝus.

Ĉiuokaze ĉiu plia vere estus tro.

DOCENKO_Dmitrij (Zobraziť profil) 5. februára 2016 12:10:30

Kompartabelo de esperantaj sociaj retoj (angle):
http://discoverfuture.blogspot.com/2014/03/esperan...
Se vi plenigos tian tabelon de ebloj de www.kunligo.com ĉi tie, mi aldonos informon al tabelo.
Mi ankaŭ bezonas tabelinformon pri socia reto www.evildea.tv

johmue (Zobraziť profil) 5. februára 2016 12:25:49

richardhall:Kunligo.com estas nova (senkosta malfermitkoda) socio-retejo, iomete kiel Facebook aŭ la 'malnova' Verduloj.
Kaj kiel ~37 aliaj kiuj aperis kaj malaperis ekde la provo de amikumu.net antaŭ preskaŭ 10 jaroj.
Mia celo estas fari novan tipon de kooperativa retejo. Mi aĉetis gastigon ĝis Jan 2018 kaj mi uzos ĉi tiun tempon por varbi ne nure uzantoj sed ankaŭ grupo de kontrolantoj kaj -- finfine -- estraro kiu posedos kaj estros la retejon.
Mi pli kaj pli malŝatas tiajn centrecajn sociajn platformojn, kiu havas estraron, kiu regas ilin.

Se vi vere volas fari ion alian, mi ne dirus novtipan ĉar ne plu estas nova, antaŭenigu Diaspora. Centrecaj sociaj retoj ekzistas jam abundaj.

richardhall (Zobraziť profil) 5. februára 2016 15:54:28

johmue:
Kaj kiel ~37 aliaj kiuj aperis kaj malaperis ekde la provo de amikumu.net antaŭ preskaŭ 10 jaroj.
Kompreneble, retejoj aperas kaj malaperas senĉese.

johmue:
Mi pli kaj pli malŝatas tiajn centrecajn sociajn platformojn, kiu havas estraron, kiu regas ilin.
Kie estas tiuj demokrataj, kooperativaj retejoj, kiujn vi malŝatas? Mi ne scias pri ilin.

johmue:Se vi vere volas fari ion alian, mi ne dirus novtipan ĉar ne plu estas nova, antaŭenigu Diaspora.
Mi rigardis Diaspora, sed mi ne komprenis ĝin.

johmue (Zobraziť profil) 5. februára 2016 16:16:31

richardhall:
johmue:Se vi vere volas fari ion alian, mi ne dirus novtipan ĉar ne plu estas nova, antaŭenigu Diaspora.
Mi rigardis Diaspora, sed mi ne komprenis ĝin.
Ni havas ĝin en la temolisto de nia podkasto kern.punkto kaj verŝajne traktos ĝin post kelkaj semajnoj.

SPadern (Zobraziť profil) 5. februára 2016 18:00:15

Laŭ mi, sonas tre bone. Mi, kiu mem estas junulo, povas diri ke la aspekto de la retpaĝoj estas gravaj. Lernu aspektas malonova, kaj esatas bone ke ĝi noviĝos.

Mi ĵus vizitis evildea.tv kunligo.com kaj verduloj.com. Ili ŝajnas similaj, sed mi ankoraŭ nur vidis iomete. Mi konsentas: lernu.net estas ilo por lerni kaj eble tiuj tri pli bonas por uzi la lingvo.

Mi pensas ke estas bone ke estas pluraj. Estos konkurenco kaj la plej bona grandiĝos.

johmue (Zobraziť profil) 5. februára 2016 18:04:28

SPadern:Mi pensas ke estas bone ke estas pluraj. Estos konkurenco kaj la plej bona grandiĝos.
Ĉu kiel Facebook?

Nahor