前往目錄

Ĉu iu parolas Esperanton, sed ne scias anglan?

貼文者: Demian, 2016年2月5日

訊息: 25

語言: Esperanto

Demian (顯示個人資料) 2016年2月5日上午3:40:36

Oni demandis tiun je la angla forumo de tiu ĉi retejo. Mi pensis, ke traduki la demandon Esperaten helpos al ni observi la situacion pli ĝuste. Tial ekestis tiu ĉi fadeno.

dobri (顯示個人資料) 2016年2月5日下午3:21:29

Fakte mi scias la anglan nur kiel komencanto. Mi povas malfacile interkompreni kun homo, kiu uzas nur la anglan lingvon, tamen babili mi ne kapablas.

morico (顯示個人資料) 2016年3月10日下午8:50:46

Kun dekfoje malpli da horoj en esperanto ol en angla , mi povas paroli kaj skribi en esperanto, , nur iomete paroli, kompreni kaj legi en angla. En grupo de malnovaj lernantoj en la angla, neniu povis konstrui korektan frazon...

sergejm (顯示個人資料) 2016年3月11日上午5:13:03

Mi scias la angla en nivelo necesan por programmisto - mi povas legi prikomputilan literaturon.
Mi povas legi angle, ekz. librojn de Baum pri Oz, ned ne ekz. "Trezora insulo" de Stevenson.
Paroli mi povas nur pri simplaj aĵoj, kaj mia prononco, mi pensas, estas malbona - mi neniam parolis kun alilandano.

Larmel (顯示個人資料) 2016年3月11日上午8:00:33

Mi mem estas angla, do kompreneble mi scias la anglan. Sed mi konas amason da esperantistoj, kun kiuj eblas rilati nur per Esperanto. Se vi vojaĝos al Esperanto-konferenco en alia lando, precipe al Universala Kongreso, vi tuj renkontos amasegon da homoj, kiuj tute ne povas paroli la anglan.

Bezrobotny (顯示個人資料) 2016年3月18日下午4:49:54

Demian:Oni demandis tiun je la angla forumo de tiu ĉi retejo. Mi pensis, ke traduki la demandon Esperaten helpos al ni observi la situacion pli ĝuste. Tial ekestis tiu ĉi fadeno.
Mi ne parolas angle.

usonano78 (顯示個人資料) 2016年4月12日下午5:42:40

Angla estas mia denasklingvo, sed mi neniam uzas la anglan forumon en ĉi tiu retejo, kie oni parolas pri Esperanto per Angla kaj ne plonĝas en tute.

warut92 (顯示個人資料) 2016年4月17日下午5:38:34

Mi parolas Esperanton kaj bedaŭrinde mi scias la anglan sed mia lingvonivelo estas tre baza. Laŭ mi estus iom malfacile por serĉi personojn kiuj parolas Esperanton sed ne scias la anglan... certe ili scias Yes, No kaj OK...

Urho (顯示個人資料) 2016年4月18日上午9:12:55

Mia nivelo de la angla lingvo estas tre malalta, do mi ofte uzas na Google Translate ĉe anglalingvaj forumoj. La lingvoparo estas en–eo (kaj eo–en). Tio funkcias sufiĉe bone. ridulo.gif

Ladek (顯示個人資料) 2016年4月25日下午5:30:00

Mi tute ne parolas la anglan.Ĝis nun mi ne bezonis la lingvon.

回到上端