본문으로

Ĉu tiu ĉi esperanto pravas?

글쓴이: Devido, 2016년 2월 7일

글: 3

언어: Esperanto

Devido (프로필 보기) 2016년 2월 7일 오전 4:45:05

Saluton al ĉiuj, mi faras tradukon de mia mapo de Minecraft. Mi tial havas teksto, kiu oni bezonas kontroli, ĉar mi kredas ke mia Esperanto aĉas.

"NUR UNU LUDANTO! Mi seriozas kiam mi diras tion, kaj mi trovos manieron por saboti la mapon kiam vi elektas ludi ĝin plurludante!"

La Reveno al la Domego - De (mia nomo), Tradukata de (mia nomo)

"Profunde en arbaro loĝis viro. Tiu ĉi nokto estis tre ŝtorma. Kial li estus sciinta, ke lia domo fajriĝus? Kompreneble pensis ĉiu ke li mortis. Sed, ĉu li vere? Liaj najbaroj certe povus diri... ...se ankaŭ ili ne mortus. Sed ili ne mortis kiel vi pensas..."

opalo (프로필 보기) 2016년 2월 7일 오전 7:17:32

NUR UNU LUDANTO SAMTEMPE!
kiam vi elektas → se vi elektas / provas
tradukata → tradukita [la traduko kompletas]

Unu nokton, granda ŝtormo furiozis.
Kiel li estus sciinta / Kiel li sciintus [angle: "u]How[/u] would he have known...?"]
ke tiunokte lia domo ekbrulos? [komenci bruli]
ke tiunokte lia domo brulos / fajros? [esti brulanta]
ke tiunokte lia domo brulos al tero? [esti tute detruita de fajro]
Kompreneble pensis ĉiuj, ke li mortis.

Bruli estas pli ofta verbo, sed fajri (t.e., bruli kun flamoj) ankaŭ ĝustas ĉi tie.
...ke lia domo ekbrulos ĉar (1) la fajro vere okazis, do ne uzu -us, kaj (2) li ne sci-is, ke la fajro okaz-os (post pensi/diri/kredi ke, la verbotempo estas konsiderata de lia vidpunkto).

Devido (프로필 보기) 2016년 2월 11일 오전 4:05:43

Ha, la kiel/kial estis nur mistajpeto :þ 'Stas la viv'!

다시 위로