본문으로

Por nova internacia kunveno mi serĉas la tektston de kanto

글쓴이: robbkvasnak, 2016년 2월 7일

글: 5

언어: Esperanto

robbkvasnak (프로필 보기) 2016년 2월 7일 오전 5:28:58

Mi ŝatus havi la tekston de la kanto "Let there be peace on Earth and let it begin with me" ne nur en Esperanto sed ankaŭ en aliaj lingvoj. Ni ŝatus uzi ĝin dum internacia konferenco de Esperanto. Ĉu iu povas helpi min?

opalo (프로필 보기) 2016년 2월 7일 오전 7:58:44

Eble, ni ĉiuj provu traduki la kanton ĉi tie?

Mi trovas nur hispanan version:
Sea en la tierra paz comience la misma en mí.
Sea en la tierra paz, la paz que nos dió el Señor.
Con Dios nuestro Padre, grande hermandad,
quiero andar con mi hermano en armoniosa paz
Comience en mí la paz, prometo solemne hoy.
Y que por siempre así mantenga este voto fiel:
En todo sitio y para siempre en paz y amor vivir.
Sea en la tierra paz. Comience la misma en mí.
!Paz¡ !Paz¡ 

Kirilo81 (프로필 보기) 2016년 2월 8일 오전 8:43:47

El la lumdisko "Let there be peace on earth" (!) de Alberta Casey:
Estu sur tero pac', ĉe mi komenciĝu ĝi.
Estu sur tero pac', por ni destinita pac'.
Kun Di' kiel patro, fratoj ĉiuj ni,
Paŝu mi kun la frato en plena harmoni'.
Ekestu pac' de mi, kaj nun estas la
moment'. Ĉe ĉiu mia paŝ' solene promesu
mi: Profiti ĉiun momenton por vivi en
eterna pac'. Estu sur tero pac',
komenciĝu ĝi ĉe mi.
Germanan kanteblan version mi ne trovis.

opalo (프로필 보기) 2016년 2월 8일 오전 8:45:52

Estu pac' sur Ter',
Kaj unue komencu mi;
Estu pac' sur Ter',
La pac' kiun volis Li.

Kun Dio, patro nia,
Gefratoj estas ni;
Promenu mi kun frato
En vera harmoni'.

Estiĝu pac' per mi,
La tempo estu nun;
Kun ĉiu paŝo mia,
Mi votu grave jen:

Preni ĉiun momenton
Kaj vivi ĉiun momenton
En pac' sen fin' kun vi.
Estu pac' sur Ter',
Kaj estiĝu ĝi per mi.
Aŭ eble: "Sur Tero estu pac'"—mi ankoraŭ ne decidas.

Ekzistas versio en kiu la dua stanco estas: "Kun Dio, kreanto nia, / Familio estas ni; / Promenu mi kun ĉiu / En vera harmoni'."

[REDAKTO: Ho, Kirilo respondantis samtempe!]

Altebrilas (프로필 보기) 2016년 2월 13일 오후 1:39:03

다시 위로