Skip to the content

Traduki teksto de humuran bildon

by SPadern, February 13, 2016

Messages: 6

Language: Esperanto

SPadern (User's profile) February 13, 2016, 2:48:12 PM

Saluton! Amiko de mi skribis ĉi-tiun amuzaĵon pri kakto kiu havas sombreron. Mi volas traduki ĝin al esperanto. Ĉu iu volas helpi min?

Mi jam komencis:
Hola amigo,
Mi ege amas mian sombreron.
Mia sombrero estas _____.
Mi nepre ne donus ĝin al vi. Ĝi estas mia.
Oni ne ĉiam povas akiri kion oni deziras.
Pardonu min, mi ne bedaŭras.
___________________________________________.
Mi konfesas ke vi estas adorinda sed la sombrero ja estas mia.
____, vi povas tusi ĝin se vi volas.
_____________________________________.
_____________________________________.
____ kion vi faras! Vi ne povas manĝi ĝin!
Ne estas meksikia manĝaĵo!

SPadern (User's profile) February 13, 2016, 2:50:03 PM

Ŝajnas ke la bildo ne aperas en la paĝo. Mi skribos la originalan tekston sube por faciligi tradukadon.

SPadern (User's profile) February 13, 2016, 2:54:05 PM

Hola amigo
I luuuv my sombrero.
My sombrero is fab.
You can't have it. It's mine.
You can't always get what you want.
Sorry... I'm not sorry
Puppy eyes won't work on me som stop tryin'.
I admit, you are adorable, but it is my sombrero.
Fine, you can touch it,
Smell it? What's wrong with you?
Okay you can smell it.
Wtf are you doin'! You can't eat that.
It's not mexican food!

opalo (User's profile) February 13, 2016, 4:18:55 PM

Hola amigo,
Mi ameeeeegas mian sombreron.
Mia sombrero mojosas.
Vi neniam havos ĝin. Estas mia.
Oni ne ĉiam akiras kion oni deziras.
Bedaŭrinde, mi ne bedaŭras.
Hundida rigardo ne funkcios, do ne provu.
Mi konfesas: vi estas aminda, sed la sombrero estas mia.
Bone, vi rajtas tuŝi ĝin.
Flari ĝin? Kia homo vi estas?
Okej, vi rajtas flari.
Fek', kion vi faras? Tio ne manĝeblas.
Ĝi ne estas meksikia nutraĵo!

Vinisus (User's profile) February 13, 2016, 4:25:43 PM

Gratulon, ĝi estas grava kaj pensiga!

akueck (User's profile) February 14, 2016, 12:16:51 PM

SPadern:
Ne estas meksikia manĝaĵo!
Bonvole priatentu, ke la oficiala landnomformo estas "Meksik'". Tial:
"meksika".

Back to the top