Mergi la conținut

Moneroj

de sergejm, 15 februarie 2016

Contribuții/Mesaje: 13

Limbă: Esperanto

sergejm (Arată profil) 15 februarie 2016, 13:36:48

ĉu ekzistas unu vorto por "ora monero", "arĝenta monero", "kupra monero"?

thyrolf (Arată profil) 16 februarie 2016, 11:44:26

sergejm:ĉu ekzistas unu vorto por "ora monero", "arĝenta monero", "kupra monero"?
Dukato - Iama, italdevena, ora monero

sergejm (Arată profil) 16 februarie 2016, 12:09:09

thyrolf:Dukato - Iama, italdevena, ora monero
Mi serĉas vorton por abstrakta ora, arĝenta kaj kupra monero - ruse золотой, серебрушка, медяк.
Konkretaj monoj de konkreta lando en konkreta tempo estas trovebla abunde.

opalo (Arată profil) 16 februarie 2016, 13:49:48

Se oni bezonas unu vorton, oni skribas simple ormonero, arĝentmonero, kupromonero.

Interese, la angla ne havas unuvortajn tradukojn.

sergejm (Arată profil) 17 februarie 2016, 04:59:34

En Tekstaro, en fabeloj de Andersen, estas uzataj nur "ora monero", "arĝenta monero", "kupra monero".

sergejm (Arată profil) 4 martie 2016, 12:34:36

ĉi tie oni proponas vorton 'kuprero' por malgranda kupra monero. Sed mi ne trovis ĝiajn uzojn.
Cetere:
orero aŭ ormonero
arĝentero
kuprero

sudanglo (Arată profil) 5 martie 2016, 12:37:34

Se oni bezonas unu vorton, oni skribas simple ormonero, arĝentmonero, kupromonero.

Interese, la angla ne havas unuvortajn tradukojn
'A handful of coppers' - 'Cross the gypsy's palm with silver' - I gave the boy a sovereign

sergejm (Arată profil) 5 martie 2016, 14:09:01

sovereign (suvereno) - estas brita mono; tiaspecaj vortoj troviĝas abunde.
manpleno da kupro/arĝento/oro - jes, ĉi tie oni povas forlasi moneron.

Verŝajne tio eblas ankaŭ kun numbroj, sed kun da:
Por kapto de la krimulo oni donas premion mil da oro.
Piratoj kaptis galionon kun dek mil da hispana oro.

Talisman (Arată profil) 6 martie 2016, 22:05:09

ĉifrita valuto

Mi petas vin, Legu http://regxo.blogspot.com/2016/03/kio-estas-donmon... kaj helpu min klarifiĝas ĝin.

Dankegon

sergejm (Arată profil) 7 martie 2016, 11:33:49

Talisman:ĉifrita valuto
Domaĝe, ĉi tiun valuton uzas ankaŭ teroristoj, ekz. DAEŜ

Înapoi mai sus