Aller au contenu

Ĉu ni arĥivu papere?

de Miland, 15 février 2016

Messages : 10

Langue: Esperanto

Miland (Voir le profil) 15 février 2016 14:28:56

Jen ekzemplo de la kazo kontraŭ electronika arĥivado. Mi traduku kernan eltiraĵon:

Inter 1984 kaj 1986 la projekto Domesday (Fintago) uzis pli ol milionon da homoj el Britio.
Infanoj el pli ol 9000 lernejoj helpis krei registron de esplorado, enhave de statistikoj, propraj pensoj kaj memoroj. Oni staplis la datumaron sur apartaj lasere presitaj diskoj, tiam rigardataj kiel estonta teknologio.
Preskaŭ du jardekoj poste, apenaŭ troviĝis iloj, kiuj kapablis legi la aparte kreitajn diskojn. Post multe da laboro la datumaro fariĝis legebla, sed la kazo por electronika arĥivado malfortiĝis.


Nu, kiel ni staplu valorajn kulturaĵojn?

raffadalbo (Voir le profil) 15 février 2016 20:27:14

Miland:Jen ekzemplo de la kazo kontraŭ electronika arĥivado. Mi traduku kernan eltiraĵon:

Inter 1984 kaj 1986 la projekto Domesday (Fintago) uzis pli ol miliono da homoj el Britio.
Infanoj el pli ol 9000 lernejoj helpis krei registron de esplorado, enhave de statistikoj, propraj pensoj kaj memoroj. Oni staplis la datumaron sur apartaj lasere presitaj diskoj, tiam rigardataj kiel estonta teknologio.
Preskaŭ du jardekoj poste, apenaŭ troviĝis iloj, kiuj kapablis legi la aparte kreitajn diskojn. Post multe da laboro la datumaro fariĝis legebla, sed la kazo por electronika arĥivado malfortiĝis.


Nu, kiel ni staplu valorajn kulturaĵojn?
La historio estas interesa. Sed, laŭ mi, ĝi ne montras ke malindas uzadi elektronikan arĥivadon. Ĝi nur montras ke nenia arĥivado estas senproblema. La perfekta arĥivado simple ne ekzistas.

Tamen, elektronika arĥivado, kvankam ne ĉiamdaŭra, ja estas pli konvena ol tradicia arĥivado. Nur pripensu kiom da arboj vi savos! ridulo.gif

Altebrilas (Voir le profil) 16 février 2016 10:09:02

Elektronika arĥivado ne estas senpaga nek energiŝpara. Tio dependas de la volo konservi memoron, aŭ forgesi parton de ĝi, pretekste ke ĝiaj aŭtoroj ne estis sufiĉe gravaj homoj. Vidu en la tombejoj: cent jarojn poste, eĉ la nomoj de la malgravuloj estas forviŝitaj, kiam la tombo ne estas tutsimple uzata de alia familio.

Konservado de la memoro dependas de la volo de la homoj. Se ni vere volus tion, aĉeteblus malmultekostaj aparatoj por konverti arĥivoj de unu formato al alia, eĉ ne perfekte, sed la tekniko poste plibonigos, kaj oni tiam povos rekonstrui tiujn memoraĵojn. Vidu ekzemple kiel oni riparas malnovajn filmojn, konvertante ilin al elektronika formato (ĉe la televido, mi spektis antaŭnelonge "la General", de Buster Keaton, plibonigita per elektronika konvertado).

cromañon (Voir le profil) 17 février 2016 12:34:47

Ĉu ni arĥivu papere?

prefere... ni arĥivu parkere!

Miland (Voir le profil) 17 février 2016 13:29:40

cromañon:ni arĥivu parkere!
Bona ideo, se oni havas fortan memoron. Tio estis deviga kiam libroj estis tre multekostaj, ekz en la frua eklezio. Bona fikcia ekzemplo troviĝas en la filmo "Fahrenheit 451".

nornen (Voir le profil) 18 février 2016 05:24:30

Miland:Inter 1984 kaj 1986 la projekto Domesday (Fintago) uzis pli ol miliono da homoj el Britio.
Kio uzis kion?

Miland (Voir le profil) 18 février 2016 08:37:51

nornen:
Miland:Inter 1984 kaj 1986 la projekto Domesday (Fintago) uzis pli ol miliono da homoj el Britio.
Kio uzis kion?
Mi korektis mian mesaĝon; la projekto uzis pli ol milionon da homoj.

dobri (Voir le profil) 18 février 2016 18:12:04

Miland:
nornen:
Miland:Inter 1984 kaj 1986 la projekto Domesday (Fintago) uzis pli ol miliono da homoj el Britio.
Kio uzis kion?
Mi korektis mian mesaĝon; la projekto uzis pli ol milionon da homoj.
Tamen mi opinias, ke vi emis diri: "La projekton uzis pli ol miliono da homoj." Ĉu ne?

Miland (Voir le profil) 20 février 2016 21:26:00

dobri:.. mi opinias, ke vi emis diri: "La projekton uzis pli ol miliono da homoj." Ĉu ne?
Ne, tamen bona punkto. ridulo.gif

Serioze, miaopinie infanoj ne emus uzi projekton kiel plenkreskuloj.

SPadern (Voir le profil) 20 février 2016 22:11:33

La elektroniko ĉiam ŝanĝas, kaj jes ja, oni bezonas specialajn ilojn por vidi/aŭdi la informon de tiuj elektronikaj ujoj. Kaj do, rezulte, estas problemo. Mi mem havas multajn VHS-filmoj kiujn mi ne povas vidi, ĉar mi ne plu havas tian televidilon por spekti ilin.

Do, paperoj estas pli bonaj ĉar oni ne bezonas elektron por legi ilin, sed, paperoj povas ankaŭ esti perditaj. Se estas fajro, aŭ akvo. Mi pensas ke estas pli bone arĥivi rete.

Retour au début