글: 10
언어: Esperanto
Miland (프로필 보기) 2016년 2월 15일 오후 2:28:56
Inter 1984 kaj 1986 la projekto Domesday (Fintago) uzis pli ol milionon da homoj el Britio.
Infanoj el pli ol 9000 lernejoj helpis krei registron de esplorado, enhave de statistikoj, propraj pensoj kaj memoroj. Oni staplis la datumaron sur apartaj lasere presitaj diskoj, tiam rigardataj kiel estonta teknologio.
Preskaŭ du jardekoj poste, apenaŭ troviĝis iloj, kiuj kapablis legi la aparte kreitajn diskojn. Post multe da laboro la datumaro fariĝis legebla, sed la kazo por electronika arĥivado malfortiĝis.
Nu, kiel ni staplu valorajn kulturaĵojn?
raffadalbo (프로필 보기) 2016년 2월 15일 오후 8:27:14
Miland:Jen ekzemplo de la kazo kontraŭ electronika arĥivado. Mi traduku kernan eltiraĵon:La historio estas interesa. Sed, laŭ mi, ĝi ne montras ke malindas uzadi elektronikan arĥivadon. Ĝi nur montras ke nenia arĥivado estas senproblema. La perfekta arĥivado simple ne ekzistas.
Inter 1984 kaj 1986 la projekto Domesday (Fintago) uzis pli ol miliono da homoj el Britio.
Infanoj el pli ol 9000 lernejoj helpis krei registron de esplorado, enhave de statistikoj, propraj pensoj kaj memoroj. Oni staplis la datumaron sur apartaj lasere presitaj diskoj, tiam rigardataj kiel estonta teknologio.
Preskaŭ du jardekoj poste, apenaŭ troviĝis iloj, kiuj kapablis legi la aparte kreitajn diskojn. Post multe da laboro la datumaro fariĝis legebla, sed la kazo por electronika arĥivado malfortiĝis.
Nu, kiel ni staplu valorajn kulturaĵojn?
Tamen, elektronika arĥivado, kvankam ne ĉiamdaŭra, ja estas pli konvena ol tradicia arĥivado. Nur pripensu kiom da arboj vi savos!
Altebrilas (프로필 보기) 2016년 2월 16일 오전 10:09:02
Konservado de la memoro dependas de la volo de la homoj. Se ni vere volus tion, aĉeteblus malmultekostaj aparatoj por konverti arĥivoj de unu formato al alia, eĉ ne perfekte, sed la tekniko poste plibonigos, kaj oni tiam povos rekonstrui tiujn memoraĵojn. Vidu ekzemple kiel oni riparas malnovajn filmojn, konvertante ilin al elektronika formato (ĉe la televido, mi spektis antaŭnelonge "la General", de Buster Keaton, plibonigita per elektronika konvertado).
cromañon (프로필 보기) 2016년 2월 17일 오후 12:34:47
prefere... ni arĥivu parkere!
Miland (프로필 보기) 2016년 2월 17일 오후 1:29:40
cromañon:ni arĥivu parkere!Bona ideo, se oni havas fortan memoron. Tio estis deviga kiam libroj estis tre multekostaj, ekz en la frua eklezio. Bona fikcia ekzemplo troviĝas en la filmo "Fahrenheit 451".
nornen (프로필 보기) 2016년 2월 18일 오전 5:24:30
Miland:Inter 1984 kaj 1986 la projekto Domesday (Fintago) uzis pli ol miliono da homoj el Britio.Kio uzis kion?
Miland (프로필 보기) 2016년 2월 18일 오전 8:37:51
nornen:Mi korektis mian mesaĝon; la projekto uzis pli ol milionon da homoj.Miland:Inter 1984 kaj 1986 la projekto Domesday (Fintago) uzis pli ol miliono da homoj el Britio.Kio uzis kion?
dobri (프로필 보기) 2016년 2월 18일 오후 6:12:04
Miland:Tamen mi opinias, ke vi emis diri: "La projekton uzis pli ol miliono da homoj." Ĉu ne?nornen:Mi korektis mian mesaĝon; la projekto uzis pli ol milionon da homoj.Miland:Inter 1984 kaj 1986 la projekto Domesday (Fintago) uzis pli ol miliono da homoj el Britio.Kio uzis kion?
Miland (프로필 보기) 2016년 2월 20일 오후 9:26:00
dobri:.. mi opinias, ke vi emis diri: "La projekton uzis pli ol miliono da homoj." Ĉu ne?Ne, tamen bona punkto.
Serioze, miaopinie infanoj ne emus uzi projekton kiel plenkreskuloj.
SPadern (프로필 보기) 2016년 2월 20일 오후 10:11:33
Do, paperoj estas pli bonaj ĉar oni ne bezonas elektron por legi ilin, sed, paperoj povas ankaŭ esti perditaj. Se estas fajro, aŭ akvo. Mi pensas ke estas pli bone arĥivi rete.