შინაარსის ნახვა

Ĉu vi estus feliĉa, se la komunisma Sovetio reviviĝos?

Alkanadi-ისა და 17 თებერვალი, 2016-ის მიერ

შეტყობინებები: 103

ენა: Esperanto

Alkanadi (მომხმარებლის პროფილი) 17 თებერვალი, 2016 07:42:50

Ĉu vi estus feliĉa, se la komunisma Sovetio reviviĝos?

Miland (მომხმარებლის პროფილი) 17 თებერვალი, 2016 08:53:35

Tio memorigos min pri ŝerco, kiun eks-sovetia Israelano diris al me antaŭ multaj jaroj.

Demando: "Ĉu ni povas starigi socialismon en Armenio?"
Respondo: "Jes, sed kial?"

Landoj de la tiel-nomata "unua mondo" havas landlimajn gardistojn por malhelpi homojn eniri. Sovetio kaj simile komunismaj landoj havis (aŭ havas)la saman por malhelpi siajn civitanojn eliri (mi skribas pri ordinaraj homoj, ne tiuj, kiuj estas suspektataj pri krimoj).

nowo1978 (მომხმარებლის პროფილი) 17 თებერვალი, 2016 12:02:32

Ĉu tiu ĉi estas ŝerco au grava demando? Eĉ se oni pensus ke komunismo estas bona ideo, mi ne kredas ke la Sovetia sistemo mankas al iu ajn.

cromañon (მომხმარებლის პროფილი) 17 თებერვალი, 2016 12:27:02

sovetio estis mirinda, se ni pensas pri ties grandaj atingoj en la mondo: finigo de la koloniismo en afriko, azio kaj latinameriko. La sovetoj kuraĝe liberigis dekojn da landoj kiel kubo, sudafriko, angolo, namibio, ktp. tranĉante la krimajn manojn de la okcidentaj imperiistoj en tiuj landoj.
Ankaŭ la ekzisto de sovetio devigis la kapitalistojn enkonduki socialismajn politikojn en siaj landoj kiel publikaj kuracsistemoj, pensioj al malriĉuloj kaj aliaj faktoroj por malpliigi malegalecon pro timo al la sovetoj. Bedaŭrinde ke ĉiuj tiuj atingaĵoj en okcidentaj landojn iom pos iom malaperis/as post la falo de la sovetunio!

tamen sovetunio estis tre malbona negoco por sovetoj mem kiuj, estante ricega lando, tamen devis pagi altegan prezon por helpi multajn malricajn landojn. Dankon kaj gloro al ĉiuj sovetaj herooj!

nornen (მომხმარებლის პროფილი) 17 თებერვალი, 2016 12:58:05

Vladimir Putin:Кто не жалеет о распаде СССР, у того нет сердца; кто хочет воссоздать его в прежнем виде, у того нет головы.

Miland (მომხმარებლის პროფილი) 17 თებერვალი, 2016 13:25:11

Certe Sovetio helpis la Afrikanan Nacian Kongreson (ANC) dum la lukto kontraŭ la rasisma reĝimo de Sud-Afriko. Krome, komunisma Kubo havas admirindan programon doni senpagan medicinan edukadon al malriĉaj studentoj el Afriko - bona ekzemplo por la mondo.

Tamen, la civitanoj de komunismaj landoj plimulte ne estis liberaj kaj feliĉaj.

Jen alia ŝerco el la glasnosta epoko, kiun soveta virino fari sur BBC-TV:
Virino iras al buĉisto
- mi deziras kolbason, tamen ĝi devas esti tre mallarĝe tranĉita.
- Certe, kunportu al mi kolbason, kaj mi tranĉos ĝin tiel mallarĝe, kiel vi volas.

Alia ŝerco, kiu aperis en la Usona revuo TIME:
Virino iras al librovendejo.
- Mi deziras aĉeti ĉi tiun libron, tamen ĝi devas esti tute tajpita.
- Sed tio kostos vin multe pli ol la bindita versio!
- Estas por mia filo. Li legas nur samizdat (nepermesitaĵojn)

Sume, la "paradizo de laboristoj" ne estis paradizo por kutimaj homoj.

Tiuj, kiuj deziras subteni Sovetion: ĝuu viajn kolbason kaj aliajn bonkvalitajn pladojn, kiujn vi povas precize pro tio ke vi ne plu devas loĝi sub tia aĉa reĝimo!

PS. Certe mi havas iom da simpatio al la vortoj de Putin. Mi ĝuis la filmon "Goodbye Lenin".

ludomastro (მომხმარებლის პროფილი) 17 თებერვალი, 2016 13:30:40

nornen:
Vladimir Putin:Кто не жалеет о распаде СССР, у того нет сердца; кто хочет воссоздать его в прежнем виде, у того нет головы.
Plimalpli: Se oni ne bedaŭras la disfalo de la Sovetunio, ne havas koron. Se oni volas rekrei ĝin en la sama formo, ne havas intelekton.

nowo1978 (მომხმარებლის პროფილი) 17 თებერვალი, 2016 13:47:50

cromañon:Ankaŭ la ekzisto de sovetio devigis la kapitalistojn enkonduki socialismajn politikojn en siaj landoj kiel publikaj kuracsistemoj, pensioj al malriĉuloj kaj aliaj faktoroj por malpliigi malegalecon pro timo al la sovetoj.
Tio ne estas tute vera. Ekzemple, Germanio enkondukis sistemon de sociala sekureco multajn jarojn antaŭ la Sovetio ekestis, kaj aliaj landoj ankoraŭ hodiaŭ ne havas bonajn publikajn sistemojn.

usonano78 (მომხმარებლის პროფილი) 17 თებერვალი, 2016 18:37:50

Sovetio povas amuzi min, ĉar ĝi kolorigus Usonanajn pugtruajn patriotojn, kaj mi koloras, ke mi naskiĝus en Usono kun frenezaj ekstravertitaj batalemaj novliberaloj! Mi ja volas, ke mi naskiĝus en Kanado. okulumo.gif

Sovetio havis "Ku"....

vincas (მომხმარებლის პროფილი) 17 თებერვალი, 2016 20:56:36

Kiu voĉdonis jes?

ზემოთ დაბრუნება