Сообщений: 5
Язык: Esperanto
HaleBopp (Показать профиль) 19 февраля 2016 г., 8:04:50
Ĉu oni diras prefere "tragika okazintaĵo" aŭ "tragedia okazintaĵo".
Laŭ ReVo aŭ PIV, la dua formo aspektas pli kutima, tamen estas pli da trafoj por la unua en Tekstaro aŭ Vikipedio.
Dankon pro via helpa opinio.
Alano
Kirilo81 (Показать профиль) 19 февраля 2016 г., 8:28:07
HaleBopp (Показать профиль) 19 февраля 2016 г., 15:23:44
Parenteze, tio estas unu el la plej malfacilaj punktoj en Esperanto por mi. Nome, pro la juneco de la lingvo, estas multaj sinonimoj, kiujn mi ne scias elekti (ekzemple ĉu mi diru unutona aŭ monotona? kaj ĉiutage mi min demandas kiu termino estas pli taŭga…).
nornen (Показать профиль) 19 февраля 2016 г., 19:00:21
Ondo (Показать профиль) 19 февраля 2016 г., 20:10:13
HaleBopp:Ĉu oni diras prefere "tragika okazintaĵo" aŭ "tragedia okazintaĵo".Ambaŭ vortoj estas bone uzeblaj kun la signifo "terure malfeliĉa" (pri okazaĵoj, pri cirkonstancoj). Mi iom preferas la vorton "tragedia".
Laŭ ReVo aŭ PIV, la dua formo aspektas pli kutima, tamen estas pli da trafoj por la unua en Tekstaro aŭ Vikipedio.