İçerik Görüntüleme

Tragika / Tragedia

başlangıç HaleBopp, 19 Şubat 2016

Mesajlar: 5

Dil: Esperanto

HaleBopp (Profili görüntüle) 19 Şubat 2016 08:04:50

Saluton,

Ĉu oni diras prefere "tragika okazintaĵo" aŭ "tragedia okazintaĵo".
Laŭ ReVo aŭ PIV, la dua formo aspektas pli kutima, tamen estas pli da trafoj por la unua en Tekstaro aŭ Vikipedio.

Dankon pro via helpa opinio.
Alano

Kirilo81 (Profili görüntüle) 19 Şubat 2016 08:28:07

Mi rekomendas uzi tragika en la senco "malfeliĉega", kaj tragedia en la senco "rilata al (surscena) tragedio".

HaleBopp (Profili görüntüle) 19 Şubat 2016 15:23:44

En ordo, dankon!

Parenteze, tio estas unu el la plej malfacilaj punktoj en Esperanto por mi. Nome, pro la juneco de la lingvo, estas multaj sinonimoj, kiujn mi ne scias elekti (ekzemple ĉu mi diru unutona aŭ monotona? kaj ĉiutage mi min demandas kiu termino estas pli taŭga…).

nornen (Profili görüntüle) 19 Şubat 2016 19:00:21

Gratulojn, Kiril.

Ondo (Profili görüntüle) 19 Şubat 2016 20:10:13

HaleBopp:Ĉu oni diras prefere "tragika okazintaĵo" aŭ "tragedia okazintaĵo".
Laŭ ReVo aŭ PIV, la dua formo aspektas pli kutima, tamen estas pli da trafoj por la unua en Tekstaro aŭ Vikipedio.
Ambaŭ vortoj estas bone uzeblaj kun la signifo "terure malfeliĉa" (pri okazaĵoj, pri cirkonstancoj). Mi iom preferas la vorton "tragedia".

Başa geri dön