Ujumbe: 4
Lugha: Esperanto
HaleBopp (Wasifu wa mtumiaji) 20 Februari 2016 5:49:21 asubuhi
Ĉu ĉagrena signifas ĉagrenanta, aŭ ĉagrenita?
Laŭ ReVo, tio estas ĉagrenanta (do kiu kaŭzas ĉagrenon). Kaj laŭ [url=http://vortaro.net/#ĉagrena]PIV[/url], tio estas ĉagrenita (kiu sentas ĉagrenon).
En Tekstaro, oni trovas ambaŭ:
"Kia ĉagrena afero!" (ĉagrenanta)
"via mieno ŝajnas ĉagrena" (ĉagrenita)
Ne estas same!
Dankon
Alano
opalo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Februari 2016 6:54:53 asubuhi
Ŝajnas ke ĉagrena estas adjektivo kiu nur signifas "ligita kun la koncepto de ĉagreno iamaniere". Do, bedaŭrindete, tio povas esti aŭ ĉagrenanta aŭ ĉagrenata, kaj distingo bezonas kuntekston. Komparu kun la franca vorto triste: "triste histoire" ktr. "homme triste".
HaleBopp (Wasifu wa mtumiaji) 20 Februari 2016 8:15:56 asubuhi
Do la difinoj de ambaŭ vortaroj estas malprecizaj. Por kompari, tiu de "ĝoja" en PIV (Sentanta, montranta aŭ kaŭzanta ĝojon) estas klara.
sergejm (Wasifu wa mtumiaji) 20 Februari 2016 7:08:21 alasiri
Kaj se vi dubas pri 'ĉagrena', simple uzu necesan sufikson.
Ankoraŭ oni povas uzi 'ĉagreniĝa'.