Späť na obsah

Kio Pensas Vi Pri Amerikaj Indiĝenuloj?

od usonano78, 20. februára 2016

Príspevky: 19

Jazyk: Esperanto

usonano78 (Zobraziť profil) 22. februára 2016 16:15:51

nornen:
usonano78:Kion pensas vi pri Amerikaj Indiĝenuloj, sed ne nur pri vekeroj kontraŭ aborigenoj?
Ma sa laach'ool? Usilal ut tuqtuukilal chiwanq taxaq aawik'in arin Iximulew.

Por mi, loĝanta en Gvatemalo, tiu demando estas iom stranga. Ĉi tie en Iŝimuleŭ (la nomo de Gvatemalo) pli ol 40% estas indiĝenuloj kaj pli ol 40% estas miksituloj el indiĝenuloj kaj enmigrintoj. Do pli ol 80% portas en si indiĝenan sangon. Tiu demando por mi, estas kvazaŭ demandi al Germano, kion li pensas pri Germanoj.
Vi povas demandi kion mi estas pensanta pri Usonanoj! okulumo.gif Mi abomenas mian landon kaj ĝian politikon.

nornen:Mi kreskis kun Majaoj, miaj kunlernantoj en la lernejo estis plejparte Majaoj, ankaŭ miaj instruistoj, kaj nun miaj dungitoj, miaj kunlaborantoj kaj miaj klientoj estas plejparte indiĝenuloj. Ĉi tie la ĉeesto de indiĝenuloj ne estas aparta aferto inda de priesploro, tamen normala kaj ĉiutaga vero.
Mia eksamikino estis Suda Amerikulino. Ŝi estis 18 procento indiĝena laŭ DNA testo. En orienta regiono de Usono, mi ne ofte vidas verajn indiĝenojn.

nornen:Se vi volas legi iom da majaa literaturo, vi povas legi la verkojn de Humberto Aq'ab'al (Ak'abal).

Se vi volas legi iom pri la jardeka pogromo en Gvatemalo, vi povas legi la eldonaĵojn de la Comisión para el Esclarecimiento Histórico (CEH). Tamen mi avertas vin, ke tiuj dokumentoj estas plorigaj kaj hontigaj.

Se vi volas informi vin pri la kosmovido Majaa, vi povas legi la Popol Vuh, la rakonton pri kiel ĉio komenciĝis.

Kion mi pensas pri Amerikaj Indiĝenuloj? Ili estas miaj kunlandanoj.

Jen beleta historio (senhonte prenita el la leglibro por la tria klaso) pri la popola diverseco: Li xchaq'alil ru wajb' (paĝoj 14 - 19)

Chaawil aawe.
Dankon! Mi ŝercas ĉi verkojn. La pogromo en Gvatemalo ja estis ia malbono. Mi spektis du kulturfilmojn pri tio. La plej bona estas "Kiam la Montoj Tremas". Ĉi filmo montris iojn pri kiu mi ne sciis. "Comisión para el Esclarecimiento Histórico" havas mian intereson. Mi ja volus leĝi ĝin!

Mi ĉiam estas malfeliĉa pri perforto kontraŭ popolo en Latinida Ameriko. Problemoj en Bolivio ankaŭ donis ĝenojn por mia menso. Mi malamegas Gonzalo Sánchez de Lozada! Kial Demokratanoj ne deportus lin?

nornen (Zobraziť profil) 22. februára 2016 17:00:24

Je la fino de la lasta jarcento, la diversaj kristanaj eklezioj ĉi tie (antaŭ ĉio rom-katolika kaj pentekostaj) pavimis la tutan landon per krucoj dirantaj "500 jaroj de evangeliigado" aŭ "500 jaroj de savado (!!!)". Tamen tiuj krucoj ne longe transvivis kaj estis faligitaj. Samtempe ankaŭ populariĝis kanto nomita "500 jaroj de glavo kaj kruco", kiu miaopinie resumis pli koncize la aferon.

Dum la militistaro de la lando, helpe de instruado, materialo kaj financado de Usona registaro, atakis la vivon mem de miaj kunlandanoj, la eklezioj atakis kaj atakadas la memkomprenon, la identon, la kulturon kaj la kutimojn de la indiĝenaj popoloj. Ili celas forigi la kredojn, la preĝojn kaj la dancojn, ĉar ĉiuj ili estas paganaj kaj sekve kontraŭdiaj.

La pogromo estis teorie milito kontraŭ la komunismo. Tamen 90% el la partoprenantoj eĉ ne sciis kion signifas tiu vorto. Unuflanke estis la ŝtata armeo kaj aliflanke la popolaj armeoj (guerrillas, FRNG inter aliaj). Tamen kio okazadis? Unu tagon kamiono de la armeo eniris vilaĝon kaj rabis ĉiujn homojn kiuj ne kaŝis sin sukcese en la maizejo. Alian tagon kamiono de la guerilla eniris la saman vilaĝon kaj rabis la reston. Sekve, fratoj mortpafadis fratojn, ĉar ili estis "varbitaj" de malsamaj armeoj. Kiam unu armeo stelis la nutraĵojn de vilaĝo, poste alia armeo mortigis la tutan vilaĝon ĉar la vilaĝanaro helpis la malamikon. Kotopo, kotopo, al eterno, al naŭzo.

Tamen nek la militistaro nek la religiistaro sukcesigis siajn celojn.

Hodiaŭ post la pacdeklaro de la jaro 1996, ni spertas revivon de la praaj kulturoj. La homoj vestas sin laŭkutime. Ili denove povas paroli siajn lingvojn sen esti mortigataj. Iliaj filoj kaj filinoj denove nomiĝas B'alaam, Chahil, Uutz'u'uj, kaj ne María, José aŭ Jesús. Denove ili dancas la dancon de la jaguaro, denove ili interparolas kun la mortintoj, denove ili faras la ceremonion de la fajro. Denove ili donas dankon al la Patrino Arbo, al Tepeŭ, al Gukumac, al Ĉielkoro, al Hurakan, al Ĉipi Kakulha, al Raŝa Kakulha sen timo. Denove la ŝamanoj (spiritaj gvidantoj) povas praktiki libere.

nornen (Zobraziť profil) 22. februára 2016 17:18:02

Popol Vuh:Okazis do konsilo, kunvenis Tepeŭ kaj Gukumac en la mallumo, en la nokto kaj interparolis Tepeŭ kaj Gukumac. Parolis do ili, kunkonsilante kaj meditante; ili konsentigis sin, unuigis siajn vortojn kaj siajn pensojn.

Tiam manifestiĝis klare, dum ili meditadis, ke kiam tagiĝos, devos aperi la homo. Tiam ili dekretis la kreon kaj la kreskon de la arboj kaj de la lianoj, kaj la naskon de la vivo kaj la kreon de la homo. Tiel estis dekretata en la mallumo kaj en la nokto de la Ĉielkoro, kiu nomiĝas Hurakan (uragano).
Kio ŝajnas al mi interesa, estas la fakto ke la kreintoj unue meditis, pensis kaj interkonsilis kaj poste dekretis la kreon. Kaj ne nur diris "Tiel fariĝu" sen antaŭa pripenso.
Tamen eĉ tiel la unuaj du klopodoj krei la homon malsukcesis. La unua homo estis farita el tero (kiel ĉe la kristanoj), tamen li likvidiĝis sub la pluvo kaj fendiĝis sub la suno. La dua homo estis farita el ligno, tamen li ne havis koron. Tiuj homoj ankoraŭ vivadas kaj nomiĝas simioj. Tamen la trian homon ili faris el maizo, kaj tial ĉi ni eltenas la pluvon kaj la sunon kaj samtempe ni havas koron (la maizfrukto ene de la maizfolioj).

nornen (Zobraziť profil) 22. februára 2016 17:29:06

Kanto de Alux Nahual verkita dum la pogromo:

En mia vilaĝo unu tagon sunplenan
en la strato finiĝis la revo
ili estis forportataj en kamiono
kaj ilia verda vivo nubiĝis.

Nur forportis ili maizajn infanojn
por igi ilin senradikaj homoj.

Sen demando, sen rajto de decido
ili valoras malpli por esti pli.
Ŝajne estas facile preni
la maizfrukton kaj enmeti ĝin en sakon.

Nur forportis ili maizajn infanojn
por igi ilin senradikaj homoj.

Ĉu iu scias kien iras la infanoj?
Ĉu iu decidis kiaj estos iliaj vivoj?
Ili diras, ke marŝante ili iĝas homoj.
Kiom da tempo pasos ĝis kiam ĉiu
maiza infano povos elekti kiel vivi?

Vivi, vivi.

Nur forportis ili maizajn infanojn
por igi ilin senradikaj homoj.

Hodiaŭ ĉio ĉi ŝajnas tre normala
kvankam la rabo ĉiam estas kontraŭleĝa.
Ĉu volontuloj? Ĉu tio ĉi estas libera volo?
Armi iliajn manojn sen tion pripensi?

Nur forportis ili maizajn infanojn
por igi ilin senradikaj homoj.

Ĉu iu scias kien iras la infanoj?
Ĉu iu decidis kiaj estos iliaj vivoj?
Ili diras, ke marŝante ili iĝas homoj.
Kiom da tempo pasos ĝis kiam ĉiu
maiza infano povos elekti kiel vivi?

Vivi, vivi.

usonano78 (Zobraziť profil) 22. februára 2016 17:40:54

Oni plorus tial ke partoprenantoj eĉ ne sciis kion signifas tiu vorto: komunismo. Jacobo Árbenz estis nur modera socialisto, sed Usono detronigis lin!

Ŝajne Usona registaro nur volas monon, kaj mensogas pri komunismo en Latinida Ameriko. Mi ankaŭ scias, ke Fidel Castro ne estas originale komunisto. Li konsideras lin kiel partizano batalanta ian okupadon de eksterlandanoj. Nu poste li komunistiĝis.

Ofte la maldekstraj estroj en Latinida Ameriko ne vere estas komunisto, sed Usona registaro deklaras ĉiujn tiel. Tial mi pensas, ke ili estas nur partizanoj. Kiam Usono apogas iun estron kiel Pinochet kun neoliberala ekonomio de aŭstereco, mi malamas esti Usonana.

usonano78 (Zobraziť profil) 23. februára 2016 19:53:56

Animacio pri Popol Vuh estas trovata per Youtube. Nur Angle ĝi estas kaj ne bona kvalito.

Eble tiu animacio estus Esperante subtekstita?

usonano78 (Zobraziť profil) 12. marca 2016 22:12:10

Mi trovis Bolivinon nomita Luzmila Carpio. Ŝi kantas per indiĝenaj lingvoj de Anda Montaro. Ĉi video memorigis min pri azia kulturo.

Ŝi estis dumtempe ambasadoro por Francujo de Bolivio.

usonano78 (Zobraziť profil) 19. marca 2016 21:49:04

Bolivio ofte interesas min. Nun mi legis pri nova sociaj konstruaĵoj en El Alto.

Indiĝenulaj pentraĵoj dekoras la exteraĵojn.

externalImage.png

externalImage.png

externalImage.png

[img]https://s-media-cache-ak0.pinimg.com/564x/1b/d7/20... [/img]

robbkvasnak (Zobraziť profil) 19. marca 2016 22:30:08

Mi tutkore dankas al Nornen por la traduko de la majaa kanto - vere belega.
Kune kun d-ro DaSilva mi ĵus publikigis artikolon pri la temo kial la suda parto de la amerika kontento ne devus porti la nomon "latinida" (nek la norda parto "anglida". La disigo en du partoj ekfariĝis sub la francoj kiel kialo por la konkero de Merksiko. Poste oni uzis tiuĵn nomojn por "eligi" la indiĝenajn grupojn el la politika komunumo (same kun la afrikdevanuloj). La "Amerikoj" formas kune unu kontinenton kun multaj diversaj kulturoj, lingvoj, fizikgeografaj apartaĵoj ktp. Sed mi aliflanke ĝojas ke ekzistas tiu diskuto en Esperantio.

Nahor