본문으로

Demando pri "Tiuokaze"

글쓴이: rann, 2016년 2월 21일

글: 3

언어: Esperanto

rann (프로필 보기) 2016년 2월 21일 오전 4:16:26

Ĉu la vorto "tiuokaze" estas konstruita kiel tiu-o-kaze aŭ tiu-okaze. Se ĝi estas la mallasta mi povas kompreni tion sed se ĝi estas la lasta mi ne komprenas kiel tio povas signifi "en la kazo de tiu/o".

opalo (프로필 보기) 2016년 2월 21일 오전 7:57:00

Tiutage = en tiu tago
Tiuokaze = en tiu okazo / kiam tio okaz*s / se tio okazus
Tiukaze = en tiu kazo / se tio estus la kazo

Mi mencias ke ankoraŭ ekzistas polemiko pri ĉu la vorto kazo povas signifi "situacio" ĉu nur "gramatika kazo".
http://lingvakritiko.com/2016/01/14/la-kazo-de-kaz...

akueck (프로필 보기) 2016년 2월 21일 오후 1:48:03

opalo:Tiutage = en tiu tago
Mi mencias ke ankoraŭ ekzistas polemiko pri ĉu la vorto kazo povas signifi "situacio" ĉu nur "gramatika kazo".
http://lingvakritiko.com/2016/01/14/la-kazo-de-kaz...
Lau la tie prezentita difinopropono de la Akademio de Esperanto estas interalie tiel, ke
"kazo 2.c", do: "(ne rekomendata) aparte konsiderata situacio; okazo 3.a)", havas la signifon de "okazo 3.a" kaj
"kazo 2.a", do: "(figure) Pritraktata afero, formale distingata de aliaj pritraktataj aferoj; okazo 3.b)", havas la signifon de "okazo 3.b".

Char la difinopropono ankorau ne estas oficiale aprobita de autoritata centra institucio, la situacio estas tia, ke la supre menciitaj uzoj je "kazo" estas ne aprobitaj formoj novaj al "okazo", do malghusta Esperanto.

Ghusta Esperanto estas uzi la vorton "kazo" en jenaj signifoj:
"kazo 1", do: "(gramatike) ... ", kaj
"kazo 2", do: "Rilate al profesio, en kiu oni pritraktas klare distingatajn unuopajn laboraĵojn, kiuj konsistas el ekzamenado de apartaj situacioj aŭ okazaĵaroj, unu el tiuj laboraĵoj aŭ de ĝi pritraktata situacio aŭ okazaĵaro ...", kaj
"kazo 2.b", do: "(figure, precipe matematike/logike) Unu el aro de eblaj situacioj, kiujn oni formale distingas por aparta konsiderado ..."

La priskribita situacio pri malghusta kaj ghusta Esperanto kompreneble shanghighos, kiam estos okazinta laua aprobo.

다시 위로