去目錄頁

Manuel de Seabra kaj Esperanto

robbkvasnak, 2016年2月22日

讯息: 2

语言: Esperanto

robbkvasnak (显示个人资料) 2016年2月22日下午6:57:23

Mi nun legas "Malamu vin, unu la alian" de Manuel de Seabra. Temas pri originale verkita romano en Esperanto. La lingvaĵo estas aparte verva, ĉar li skribas kvazaŭ estus amika konversacio inter vi kaj la aŭtoro. Li havas vastan vortprovizon kaj li uzas multajn E-radikojn malklasike - sed tamen la leganto komprenas preskaŭ ĉiam - ekz. li uzas la vorton "metalon" por diri monero, "mi elkampis" por diri "mi eskapis, mi ŝtelforiris", ktp.
Li estas artisto kaj mi ŝatas liajn ĵonglaĵetojn kun nia lingvo. Mi konscias ke la hararoj de kelkaj kontraŭneologistoj starus rigide se ili hazarde enmanigus tiun libron sed por mi Esperanto ne estas nura hobio - ĝi estas grava antaŭenpaŝo en la homara kulturo.
Ĉu iu ĉi-tie jam legis libron de li? Se jes, kia estas via opinio?

GianniGO (显示个人资料) 2016年2月22日下午10:01:44

Dankon pri via recenzo.
Mi sopire atendas la tagon kiam mi estos kapabla legi flue kay skribi sen votaro!

回到上端