去目錄頁

Malarmado estas neebla

Junpe, 2016年3月2日

讯息: 14

语言: Esperanto

Junpe (显示个人资料) 2016年3月2日下午3:22:24

Jen estas la vortoj de la japana eksĉefministro ŜIDEHARA Kiĵuro, kiu proponis la ideon pri la naŭa artikikolo en la faro de la japana konstitucio (rezigno de milito kaj nehavo de armeo) post la dua mondmilito:

"- Se ĉiuj landoj forĵetus siajn armilojn precize samtempe, tiam malarmado iĝus kompleta. Kompreneble tio estas neebla. Do malarmado estas neebla. Mi pensis tion, kiam mi ekhavis la ideon pri la naŭa artikolo: Se iu propravole forĵetus siajn armilojn ... Unue tio estis ideo, kiu nur por monento venis al mi. Mi ŝanĝis mian penson tuj. Kion mi intencas pensi ekpensas? La aliuloj havas pistolojn, kaj mi supozas, ke ni aperigus nin nude. Kiel stulte! Terure! Kio okazis al mi? Se mi dirus tion al iu, mi estus rigardata kiel frenezulo. Kia frenezaĵo!
(...)
El la malnova vidpunkto estas freneze deklari nearmon. Sed kio do nun estas prudenta? Ĉu konkuro de armado estas prudenta? Tio estas freneza. Tion mi jam konkludis post longa pripensado."

Kion vi opinias?

Тerurĉjo (显示个人资料) 2016年3月2日下午5:28:03

Si vis pacem, para bellum

ludomastro (显示个人资料) 2016年3月2日下午6:46:33

Тerurĉjo:Si vis pacem, para bellum
Se vi volas pacon, preparu vin por milito.

Mi akordas.

Junpe (显示个人资料) 2016年3月2日下午8:05:04

Konkuro de armado estas freneza, mi opinias.

ŜIDEHARA Kiĵuro diras ankaŭ:

"- Diploma konferenco pri por malarmado estas alia formo de milito. Tio estas alia milito, kiu nomiĝas paco, kaj glata konsento ne estas ebla ekde la komenco."

usonano78 (显示个人资料) 2016年3月3日上午1:59:31

Demandi unu vojo aŭ alia estas ekstrema. Anstataŭe, oni demandus certajn armilajn specojn malpermesita.

Ŝajne, iom da landoj enhavas nukleajn armilojn, sed en aliaj landoj havi nukleajn armilojn estas malpermesita.

Tiam oni trovas, ke certaj landoj, ekzemple NATO-anoj, estas uzanta uranioj armiloj je civitanoj kvartaloj.

Eble ĝi pravus, ke oni malpermesus uraniojn armilojn.

abaligu (显示个人资料) 2016年3月4日上午4:49:08

Miaopinie, ajna armilara raso reflektas la konkurado inter interesgrupoj, kiel respublikanoj kaj rojalistoj, aŭ usonanoj kaj rusoj, aŭ ĉinoj kaj japanoj ĝuste. Malantaŭ tiuj superpotencoj, ekzistas nevidebla mano premanta ilin al batali, kiu estas profito. Pro la kaŭzo, ĉiu armilara konkurado iĝus freneza kun eleganta ekskuzo, negrave kiom kolomboj kiel ŜIDEHARA Kiĵuro protestas. Kiel la rakonto ĉi japana ŝtatisto provis diri, la fino de la ludo similas ke la reĝo estas senkapigata de la amasoj.

abaligu (显示个人资料) 2016年3月4日上午4:49:30

Estas la libereco gvidanta la homoj

Junpe (显示个人资料) 2016年3月4日上午10:23:28

abaligu:Kiel la rakonto ĉi japana ŝtatisto provis sciigi, la fino de la ludo similas ke la reĝo estas senkapigata de la amasoj.
Ĉu vi opinias, ke fine la amaso, kiuj deziras liberecon, okazigos revolucion?

abaligu (显示个人资料) 2016年3月4日下午12:42:39

Junpe:
abaligu:Kiel la rakonto ĉi japana ŝtatisto provis sciigi, la fino de la ludo similas ke la reĝo estas senkapigata de la amasoj.
Ĉu vi opinias, ke fine la amaso, kiuj deziras liberecon, okazigos revolucion?
Preskaŭ kiel kion vi diras. Mia opinio estas pri la danĝero de armilara raso. En la plej malbona kazo, la reĝo, simbolante organizador de armilara konkurado, estus renversita de sia propra popolo, kiuj deziras pli riĉeco kaj paco.

Luib (显示个人资料) 2016年3月4日下午4:50:04

Konservi siajn armilojn estas la plej bona maniero por estigi militon iaman - ĉu tujan, ĉu postcentjaran. Se iu lando ne forĵetas la atombombon, certe iam tiun bombon iu uzos, aŭ ĝi eksplodos nevolite.

回到上端