پستها: 7
زبان: Esperanto
sergejm (نمایش مشخصات) 1 مارس 2008، 2:13:48
Jen estas unu el la demandoj:
Rusa demandinto vizitis siajn japanajn amikojn. Kiam estis tago por bani, la japanaj mastroj proponis al la rusa gasto bani unua. Li eniris en la banejon kaj vidis bankuvon plenan de varmega akvo kaj duŝon kun kun malvarma akvo. Unue li banis sin en la bankuvo, poste sub la duŝo.
Kion li faris erare?
黄鸡蛋 (نمایش مشخصات) 1 مارس 2008، 10:18:13
Japano purigas sian korpon per duŝo antaŭ ol eniĝi en la bankuvo por baniĝi, por ke la akvo en la bankuvo ne malpuriĝu...
sergejm (نمایش مشخصات) 1 مارس 2008، 11:59:09
En rusa loĝejo ordinare estas nur aŭ bankuvo, aŭ duŝo, sed ne ambaŭ kune. Kaj kutime oni ne ekonomas akvon.
Ĉu en Ĉinio oni banas same kiel en Japanio?
Terurĉjo (نمایش مشخصات) 1 مارس 2008، 17:02:41
Kiam oni demandis al la ĉukĉo pri la kaŭzo, li respondis: Tro malpura virino ŝi estas, tamen. Ŝi duŝas sin du-foje ĉiu-tage.
sergejm (نمایش مشخصات) 1 مارس 2008، 18:38:55
黄鸡蛋 (نمایش مشخصات) 2 مارس 2008، 1:34:56
sergejm:Ĉu en Ĉinio oni baniĝas same kiel en Japanio?Ofte ne. Ŝajne la ĉinoj en la nordo malofte baniĝas, dum la ĉinoj en la sudo ofte baniĝas nur sub duŝo. Eble iuj riĉaj ĉinoj preferus baniĝi en bankuvo.
sergejm (نمایش مشخصات) 31 مارس 2008، 5:22:04