Sadržaj

Kial vi decidis lerni Esperanton?

od ThePilgrim, 7. ožujka 2016.

Poruke: 44

Jezik: Esperanto

morico (Prikaz profila) 9. ožujka 2016. 22:48:45

La hegemoniaj linvoj ekde la komenco de la Historio ĉiam estis imperiaj lingvoj. Hodiaŭ, ekde 2015, la ĉina ekonomio estas tiel granda kiel la Usona kaj la landoj de la Sudo kreskas pli rapide. La nuna hegemonia lingvo certe malkreskos, ĉar 94% de la monda loĝantaro ne volas esti sub-civitanoj de Eŭropo aŭ Mondo.

La nuna mondo estas tre diversa kaj bezonas unu neŭtralan internacian lingvon por ekologio, kontrolo de la ega financo, paco, turismo, komerco, scienco ktp.

Nia ILO pruvis ekde unu jarcento sian facilecon, efikecon, internaciecon... La lernado estos pli kaj pli facila kaj la registaroj devos akcepti iom post iom ĝian lernadon en la lernejoj, ĉar ĝi estas ankaŭ tre efika saltotabulo por lerni aliajn lingvojn. Esperanto estas por mi la internacia helpa lingvo de la 21-a jarcento.

nornen (Prikaz profila) 9. ožujka 2016. 23:49:10

Kial vi decidis lerni Esperanton?
Plej verŝajne mia vera motivo estis, aligi plian lingvon al mia kolekto.
Mi estas tutkora lingvadmiranto. Negrave, ĉu la lingvo estas natura, ĉu elpensita, ĉu nehoma (ekz komputila), ĉu mortinta, ĉu vivanta.
Mia unua kontakto kun elpensitaj lingvoj estis la lingvoj kreitaj de Tolkien, ekz la Quenya, la Sindarin kaj la aliaj lingvoj parolataj kaj parolitaj en Middle Earth: "Ash nazg durbatulûk..."
Tamen la unua elpensita lingvo, kiun mi fakte studis kaj lernis, estis Esperanto. Studinte multe da lingvoj kaj lingvosciencon, mi demandis min mem: Kiujn trajtojn havas lingvo inteligente desegnita, kiujn ne havas lingvo nature evoluinta kaj evoluanta? Kiujn malsamecojn trovos mi? Kiel aspektas "internacia lingvo" unuiganta la tutan homaron?
Tiuj estis la demandoj, kiuj alproksimigis min al Esperanto. Bedaŭrinde la respondoj al ĉi-supraj demandoj estis iom malkontentigantaj. Nil novi sub sole. Toki Pona estas miaopinie la plej interesa el ĉiuj artefaritaj lingvoj, kiujn mi konas. Toki pona li pona.

ThePilgrim (Prikaz profila) 10. ožujka 2016. 04:12:54

Parenteze, kial diras ĉe la flanko de ĉi tiu paĝo ke la uzantoj de Lernu venas el 238 diversaj landoj, kiam estas nur 196 landoj en la mondo, pli-malpli, kaj 206 se la landoj kiuj ne estas agnoskitaj estas inkluzivitaj? Ĉu eble estas landoj sur aliaj planedoj kie oni parolas la Esperanton? ridulo.gif

morico (Prikaz profila) 11. ožujka 2016. 07:19:14

nornen:
Kial vi decidis lerni Esperanton?
Tamen la unua elpensita lingvo, kiun mi fakte studis kaj lernis, estis Esperanto. Studinte multe da lingvoj kaj lingvosciencon, mi demandis min mem: Kiujn trajtojn havas lingvo inteligente desegnita, kiujn ne havas lingvo nature evoluinta kaj evoluanta? Kiujn malsamecojn trovos mi? Kiel aspektas "internacia lingvo" unuiganta la tutan homaron?
Toki Pona estas miaopinie la plej interesa el ĉiuj artefaritaj lingvoj, kiujn mi konas. Toki pona li pona.
La pli granda nombro lernas la naciajn lingvojn kiel naskiĝlingvo. Do la nombro da horoj por lerni ilin estas dekoj aŭ centoj da miloj da horoj. Oni lernas la malfacilaĵojn aŭtomatike sen pensi.
Tiuj kiuj lernas ne naskiĝlingvojn devas lerni konscie kaj perdi (dekojn) milojn da horoj kompare al la naskiĝparolantoj. Tio estas perdo da efikeco por la homaro.
Esperanto estas la ĉefa konstruita lingvo, ofte imitita, neniam egaligita. Por sukcesi kaj gajni centojn da miliardoj da horoj, pacon, ekologion, ktp., la homaro devas sin interkonsentiĝi pri internacia lingvo. Esperanto faris siajn pruvojn. Efikeco necesas elekti Esperanto.

Mi legis pri Toki pona. Facila lingvo devas esti simpla, regula sed ankaŭ stabila kaj klara.
La pli grandaj verkoj estis precize tradukitaj en Esperanto, nenia en Toki Pona. Internacia lingvo devas plenigi ĉiujn funkciojn de granda lingvo; ne nur turismo, komerco, sed ankaŭ scienco,kulturo, internaciaj kontraktoj ktp. Toki pona ne povas ĝin fari kaj do ne estas internacia lingvo

Andy_Feelin (Prikaz profila) 22. ožujka 2016. 09:37:15

Me startas lernar artificala lingvi kande me ekpovis. Sed Esperanto al me ne mult plačas, pro to que havas mult tre-artificala elementi. Do me unue lernis artificala lingvi, qui bazas sur naturala lingvi, quale Interlingva, Slovio-Slovianski, Folksprak. Sed existas problemo, que nemult homi parolas ti lingvi.

Frano (Prikaz profila) 22. ožujka 2016. 10:08:29

Andy_Feelin: Sed Esperanto al me ne mult plačas, pro to que havas mult tre-artificala elementi.
Kiuj elementoj de Esperanto, laŭ vi, estas tre artefaritaj?

Andy_Feelin (Prikaz profila) 22. ožujka 2016. 20:49:31

Frano:
Kiuj elementoj de Esperanto, laŭ vi, estas tre artefaritaj?
Tuta Esperanto estas farita kun plana, skema metodo, kiel fantazio de kreinto kaj por fari tion plej simpla kaj facila, ču mi ne pravas? Kontraste, lingvoj kiel Interlingva kaj Slovianski estas kreita en bazo de natura lingvojn, tial ği aspektis kiel nekonata dialekto de Latina aû Slava lingvojn. Personale por me to es plu atraktiva, sed plu malfacila por lernar.

morico (Prikaz profila) 22. ožujka 2016. 21:37:17

La lingvoj estas historiaj kaj artefaritaj. Grandaj verkistoj kunhelpis krei lingvojn. Ekzemple por kelkaj eŭropaj lingvoj:
Dante kaj la itala, Du bellay, Ronsard kaj la franca; Shakespeare kaj la angla, Cervantes kaj la hispana, Lomonosov kaj la rusa. Nenia lingvo estas unike "natura".
Internacia lingvo estas ilo kiu bezonas kvalecojn: justeco, facileco, internacieco, historio.
Zamenhof estis iniciatinto. Esperanto funkcias bone ekde unu jarcento, do sukcesis, kaj ĝi forte ŝanĝis ekde 1887.

Verkistoj kreis plurajn centojn aŭ milojn de artefaritaj lingvoj. Unike Esperanto estas parolata de pluraj milionoj da personoj. Por eviti unikan imperian lingvon kaj la maljustecon por 94% de la monda loĝantaro, subtenu esperanto-n

jennazenna (Prikaz profila) 22. ožujka 2016. 23:29:27

Mi laboras kun lingvoj - mi estas interpretisto Usona Signo-Lingvo. Mi ŝatas ke Esperanto estas neutrala. Pro tio, ĉiu dividas la respondecon por komuniko. Elcentrecoj de kulturoj kaj politikoj ne estas parto de Esperanto.

Interesante, populo ofte kritikas Esperanton kaj Usonan Signon-Lingvon, diras ke tiuj lingvoj estas artefarita kaj malfakta lingvoj. Mi ne akordiĝas! Multe da homoj uzis tiujn lingvojn ĉiutage por komuniki!

Mi ankaŭ ŝatas la filozofio de Zamenof kaj Esperanto. La mondo estas ple bela kiam homoj havas amikojn de diversa landoj!

Серёга (Prikaz profila) 23. ožujka 2016. 05:39:03

Andy_Feelin:
Frano:
Kiuj elementoj de Esperanto, laŭ vi, estas tre artefaritaj?
Tuta Esperanto estas farita kun plana, skema metodo, kiel fantazio de kreinto kaj por fari tion plej simpla kaj facila, ču mi ne pravas? Kontraste, lingvoj kiel Interlingva kaj Slovianski estas kreita en bazo de natura lingvojn, tial ği aspektis kiel nekonata dialekto de Latina aû Slava lingvojn. Personale por me to es plu atraktiva, sed plu malfacila por lernar.
Tiel ni povas diri ke la ukraina estas pli bona ol la rusa aŭ la mordva pli bona ol la komia.
Esperanton tre malfacile "bonigi", mi havas senso pri "mankoj" de pronomoj de Esperanto kaj mi ne povas trovi konformecon de multaj frazoj, sed faro povas esti ke Esperanto devas progresi kial ankaŭ "natura" Interlingva kaj Slovianski (natura kaj facila "Sloviansaki" estas la eklezia-slavona).
Interalie kion signifas "kreita Slovianski"? Mi interese volus scii. ridulo.gif

Natrag na vrh