Kial vi decidis lerni Esperanton?
di ThePilgrim, 07 marzo 2016
Messaggi: 44
Lingua: Esperanto
morico (Mostra il profilo) 09 marzo 2016 22:48:45
La nuna mondo estas tre diversa kaj bezonas unu neŭtralan internacian lingvon por ekologio, kontrolo de la ega financo, paco, turismo, komerco, scienco ktp.
Nia ILO pruvis ekde unu jarcento sian facilecon, efikecon, internaciecon... La lernado estos pli kaj pli facila kaj la registaroj devos akcepti iom post iom ĝian lernadon en la lernejoj, ĉar ĝi estas ankaŭ tre efika saltotabulo por lerni aliajn lingvojn. Esperanto estas por mi la internacia helpa lingvo de la 21-a jarcento.
nornen (Mostra il profilo) 09 marzo 2016 23:49:10
Kial vi decidis lerni Esperanton?Plej verŝajne mia vera motivo estis, aligi plian lingvon al mia kolekto.
Mi estas tutkora lingvadmiranto. Negrave, ĉu la lingvo estas natura, ĉu elpensita, ĉu nehoma (ekz komputila), ĉu mortinta, ĉu vivanta.
Mia unua kontakto kun elpensitaj lingvoj estis la lingvoj kreitaj de Tolkien, ekz la Quenya, la Sindarin kaj la aliaj lingvoj parolataj kaj parolitaj en Middle Earth: "Ash nazg durbatulûk..."
Tamen la unua elpensita lingvo, kiun mi fakte studis kaj lernis, estis Esperanto. Studinte multe da lingvoj kaj lingvosciencon, mi demandis min mem: Kiujn trajtojn havas lingvo inteligente desegnita, kiujn ne havas lingvo nature evoluinta kaj evoluanta? Kiujn malsamecojn trovos mi? Kiel aspektas "internacia lingvo" unuiganta la tutan homaron?
Tiuj estis la demandoj, kiuj alproksimigis min al Esperanto. Bedaŭrinde la respondoj al ĉi-supraj demandoj estis iom malkontentigantaj. Nil novi sub sole. Toki Pona estas miaopinie la plej interesa el ĉiuj artefaritaj lingvoj, kiujn mi konas. Toki pona li pona.
ThePilgrim (Mostra il profilo) 10 marzo 2016 04:12:54
morico (Mostra il profilo) 11 marzo 2016 07:19:14
nornen:La pli granda nombro lernas la naciajn lingvojn kiel naskiĝlingvo. Do la nombro da horoj por lerni ilin estas dekoj aŭ centoj da miloj da horoj. Oni lernas la malfacilaĵojn aŭtomatike sen pensi.Kial vi decidis lerni Esperanton?Tamen la unua elpensita lingvo, kiun mi fakte studis kaj lernis, estis Esperanto. Studinte multe da lingvoj kaj lingvosciencon, mi demandis min mem: Kiujn trajtojn havas lingvo inteligente desegnita, kiujn ne havas lingvo nature evoluinta kaj evoluanta? Kiujn malsamecojn trovos mi? Kiel aspektas "internacia lingvo" unuiganta la tutan homaron?
Toki Pona estas miaopinie la plej interesa el ĉiuj artefaritaj lingvoj, kiujn mi konas. Toki pona li pona.
Tiuj kiuj lernas ne naskiĝlingvojn devas lerni konscie kaj perdi (dekojn) milojn da horoj kompare al la naskiĝparolantoj. Tio estas perdo da efikeco por la homaro.
Esperanto estas la ĉefa konstruita lingvo, ofte imitita, neniam egaligita. Por sukcesi kaj gajni centojn da miliardoj da horoj, pacon, ekologion, ktp., la homaro devas sin interkonsentiĝi pri internacia lingvo. Esperanto faris siajn pruvojn. Efikeco necesas elekti Esperanto.
Mi legis pri Toki pona. Facila lingvo devas esti simpla, regula sed ankaŭ stabila kaj klara.
La pli grandaj verkoj estis precize tradukitaj en Esperanto, nenia en Toki Pona. Internacia lingvo devas plenigi ĉiujn funkciojn de granda lingvo; ne nur turismo, komerco, sed ankaŭ scienco,kulturo, internaciaj kontraktoj ktp. Toki pona ne povas ĝin fari kaj do ne estas internacia lingvo
Andy_Feelin (Mostra il profilo) 22 marzo 2016 09:37:15
Frano (Mostra il profilo) 22 marzo 2016 10:08:29
Andy_Feelin: Sed Esperanto al me ne mult plačas, pro to que havas mult tre-artificala elementi.Kiuj elementoj de Esperanto, laŭ vi, estas tre artefaritaj?
Andy_Feelin (Mostra il profilo) 22 marzo 2016 20:49:31
Frano:Tuta Esperanto estas farita kun plana, skema metodo, kiel fantazio de kreinto kaj por fari tion plej simpla kaj facila, ču mi ne pravas? Kontraste, lingvoj kiel Interlingva kaj Slovianski estas kreita en bazo de natura lingvojn, tial ği aspektis kiel nekonata dialekto de Latina aû Slava lingvojn. Personale por me to es plu atraktiva, sed plu malfacila por lernar.
Kiuj elementoj de Esperanto, laŭ vi, estas tre artefaritaj?
morico (Mostra il profilo) 22 marzo 2016 21:37:17
Dante kaj la itala, Du bellay, Ronsard kaj la franca; Shakespeare kaj la angla, Cervantes kaj la hispana, Lomonosov kaj la rusa. Nenia lingvo estas unike "natura".
Internacia lingvo estas ilo kiu bezonas kvalecojn: justeco, facileco, internacieco, historio.
Zamenhof estis iniciatinto. Esperanto funkcias bone ekde unu jarcento, do sukcesis, kaj ĝi forte ŝanĝis ekde 1887.
Verkistoj kreis plurajn centojn aŭ milojn de artefaritaj lingvoj. Unike Esperanto estas parolata de pluraj milionoj da personoj. Por eviti unikan imperian lingvon kaj la maljustecon por 94% de la monda loĝantaro, subtenu esperanto-n
jennazenna (Mostra il profilo) 22 marzo 2016 23:29:27
Interesante, populo ofte kritikas Esperanton kaj Usonan Signon-Lingvon, diras ke tiuj lingvoj estas artefarita kaj malfakta lingvoj. Mi ne akordiĝas! Multe da homoj uzis tiujn lingvojn ĉiutage por komuniki!
Mi ankaŭ ŝatas la filozofio de Zamenof kaj Esperanto. La mondo estas ple bela kiam homoj havas amikojn de diversa landoj!
Серёга (Mostra il profilo) 23 marzo 2016 05:39:03
Andy_Feelin:Tiel ni povas diri ke la ukraina estas pli bona ol la rusa aŭ la mordva pli bona ol la komia.Frano:Tuta Esperanto estas farita kun plana, skema metodo, kiel fantazio de kreinto kaj por fari tion plej simpla kaj facila, ču mi ne pravas? Kontraste, lingvoj kiel Interlingva kaj Slovianski estas kreita en bazo de natura lingvojn, tial ği aspektis kiel nekonata dialekto de Latina aû Slava lingvojn. Personale por me to es plu atraktiva, sed plu malfacila por lernar.
Kiuj elementoj de Esperanto, laŭ vi, estas tre artefaritaj?
Esperanton tre malfacile "bonigi", mi havas senso pri "mankoj" de pronomoj de Esperanto kaj mi ne povas trovi konformecon de multaj frazoj, sed faro povas esti ke Esperanto devas progresi kial ankaŭ "natura" Interlingva kaj Slovianski (natura kaj facila "Sloviansaki" estas la eklezia-slavona).
Interalie kion signifas "kreita Slovianski"? Mi interese volus scii.