Ke daftar isi

al libereco en mondo sen dio

dari cromañon, 8 Maret 2016

Pesan: 52

Bahasa: Esperanto

cromañon (Tunjukkan profil) 13 Maret 2016 18.51.29

novatago:
cromañon:tio estas evidenta por mi sed ŝajnas ke ne por la plimulto
Nu, mi nur povas diri ke tio estas amuza. Io evidenta por iuj, sed ne por la plimulto, estis la komenco de multaj religioj.

Ĝis, Novatago.
ne dankon, amiko. ni ne povas lasi nian feliĉon, nia psikologian sanon en la manoj de religiuloj sed de sciencistoj kaj veramaj homoj. nia mensa bonfarto ne povas apogi sin sur la mensogoj kaj trompoj de la religiuloj sed sur vero kaj scienco. kredi malveraĵojn ne kondukas al ia paradizo sed al stulteco.

usonano78 (Tunjukkan profil) 13 Maret 2016 19.08.10

Oni ne devas esti religia, sed religio ja estas metodo por kontroli amasojn de ia ŝtato. Por ke la militaviadilaro faras religian ĵuron.

Se oni estas religia, tiam oni estas "bona civitano" de onia ŝtato, aŭ al ia eksterlanda ŝtato kiel Israelo, Mekko, aŭ Vatikano.

novatago (Tunjukkan profil) 13 Maret 2016 21.25.54

cromañon:
ne dankon, amiko. ni ne povas lasi nian feliĉon, nia psikologian sanon en la manoj de religiuloj sed de sciencistoj kaj veramaj homoj. nia mensa bonfarto ne povas apogi sin sur la mensogoj kaj trompoj de la religiuloj sed sur vero kaj scienco. kredi malveraĵojn ne kondukas al ia paradizo sed al stulteco.
Kia stultaĵo! Ĉu vi vere tion komprenas el mia mesaĝo? Ridinde. Fakte, laŭ mia vidpunkto, estas vi kiu defendas iajn religiajn sintenojn kaj moralon. Tamen mi defendas ke ĉiu persono decidu konscie kaj libere tion, kio estas bona por ili mem, sen neglekti ian parton de la propra personeco pro la opinio de la aliaj, ĉu religiuloj, ĉu politikistoj, ĉu ateistoj.

Vi nur volas paroli kontraŭ religio, ĉu abraahma, ĉu alia, ne gravas. Tio estis evidente de la komenco, vi denove provas tion, kaj kiel mi jam diris laŭ via scio pri la afero, estus pli bone silenti.

Mi ne estas religiulo, kaj fakte mi ne ŝatas religiojn sed mi malŝatas ke iu volu senscie paroli pri aferoj por defendi sian vidpunkton.

Se tio estas ĉio, kion vi volas diri: “mia kvazaŭreligia vidpunkto kaj moralo estas pli bona por ĉiu ol tiu de abraahma religio, kvankam verdire mia scio pri tia religio estas bazita pli sur antaŭjuĝo ol sur vera scio” Kion vi volas ke aliaj diru al vi? beh… ¬¬

Ĝis, Novatago.

novatago (Tunjukkan profil) 13 Maret 2016 21.31.31

usonano78:
Se oni estas religia, tiam oni estas "bona civitano" de onia ŝtato, aŭ al ia eksterlanda ŝtato kiel Israelo, Mekko, aŭ Vatikano.
Verdire esti bona civitano kaj bona religiano inkluzivas scii kiam diri “ne” al estroj. Tial mi parolas pri la graveco de konscio. Alia afero estas ke oni rajtu kontraŭi la estrojn.

Ĝis, Novatago.

usonano78 (Tunjukkan profil) 13 Maret 2016 21.53.51

novatago:
usonano78:
Se oni estas religia, tiam oni estas "bona civitano" de onia ŝtato, aŭ al ia eksterlanda ŝtato kiel Israelo, Mekko, aŭ Vatikano.
Verdire esti bona civitano kaj bona religiano inkluzivas scii kiam diri “ne” al estroj. Tial mi parolas pri la graveco de konscio. Alia afero estas ke oni rajtu kontraŭi la estrojn.

Ĝis, Novatago.
Religio ne estas bezonata, por diri "ne" al estroj. Mi diras, ke ekzistas nur "mi" kontraŭ la mondo, kaj mi havas ne vera lando. Mi ja diras tion, ke estas nur "mi kontraŭ la mondo". Mi ne kredas je estro ajn.

novatago (Tunjukkan profil) 13 Maret 2016 22.17.11

usonano78:
Religio ne estas bezonata, por diri "ne" al estroj. Mi diras, ke ekzistas nur "mi" kontraŭ la mondo, kaj mi havas ne vera lando. Mi ja diras tion, ke estas nur "mi kontraŭ la mondo". Mi ne kredas je estro ajn.
Bone, sed vi miskomprenis ion. Religioj ankaŭ havas estrojn, al kiuj diri “ne”.

Ĝis, Novatago.

usonano78 (Tunjukkan profil) 13 Maret 2016 22.35.05

novatago:
usonano78:
Religio ne estas bezonata, por diri "ne" al estroj. Mi diras, ke ekzistas nur "mi" kontraŭ la mondo, kaj mi havas ne vera lando. Mi ja diras tion, ke estas nur "mi kontraŭ la mondo". Mi ne kredas je estro ajn.
Bone, sed vi miskomprenis ion. Religioj ankaŭ havas estrojn, al kiuj diri “ne”.

Ĝis, Novatago.
Mi havas plirapidan metodon. Oni ne montrus paciencon. Mi ne atendos dum kiam malbona estro ajn mensogus. Mi komprenas, ke kiu volas estriĝon havos iajn mensajn problemojn, kiel in la libro "Nafto" de Upton Sinclair, kien la kompaniaj viroj volas nur nafton, kaj ne volas eniri politikon, sed ili konfesas, ke la viroj, kiuj volas tion, estas iliaj marionetoj. Oni devus kompreni, ke estroj estas supraĵaj viroj kiel George Bush, kiu preĝas por nafto nur.

Paulinho (Tunjukkan profil) 14 Maret 2016 00.34.07

Kio kontrolas pli mensojn hodiaŭ: religio aŭ mjultnaciaj petrolaj korporacioj?

usonano78 (Tunjukkan profil) 14 Maret 2016 01.52.40

Paulinho:Kio kontrolas pli mensojn hodiaŭ: religio aŭ mjultnaciaj petrolaj korporacioj?
Mi ne scias tion, sed mi multe legis kiamaniere akvo estos "nova-petrolo".

Kompreneble, multnaciaj korporacioj, kiuj ankaŭ mastras nafton (kaj bananoj, ktp.), si mastras plej mensojn. Nafto estas nur unu speco de korporacio. Eble eĉ korporacioj volas tion, ke popolo estas stultaj religiuloj, kiuj kredas je dio kaj la ŝtato, kaj povas fari milito por korporacioj. Dum kiam ili pensas, ke ili protektas liberan aŭ demokration, ili vere protektas korporaciajn interesojn. Tion mi vere kredas. okulumo.gif

vejktoro (Tunjukkan profil) 14 Maret 2016 05.52.29

Mi vidas ke en usono nun oni sekvas respublikajn doktrinojn kiel oni sekvas religiajn ideojn... lojale kaj sen pense.

Dio neniam ofertis liberecon.. neniam. Religia lojalo NE estas libereco!

Kembali ke atas