Beiträge: 52
Sprache: Esperanto
usonano78 (Profil anzeigen) 14. März 2016 08:06:28
vejktoro:Mi vidas ke en usono nun oni sekvas respublikajn doktrinojn kiel oni sekvas religiajn ideojn... lojale kaj sen pense.Mi samopinias, krom Demokratoj estas simila. Kun demokratoj oni havas malsaman religion, sed ĝi estas religio tamen. Demokratoj ne estas internacia partio. Mi ja stresus tion, ke Demokratoj ne estas internacia partio. Ili estas tre Usona! Dum kiam mi interparolas kun veraj demokratoj de nordorientaj ŝtatoj, ŝajnas ke mi renkontas ian konspiron.
Dio neniam ofertis liberecon.. neniam. Religia lojalo NE estas libereco!
Mi studis ilian historian, kaj trovas estas, ke la konservativuloj de usona sudo estas pleje provinca, sed ili estas en internacia mondo pro tio, ke ili estas "Usona". Kio estas Usona? Ĝi estas la ideo de popolo en la nordorientaj ŝtatoj. Eble sudaj ŝtatoj estus nur kiel Aŭstralio, kaj tiam ne estus granda problemo por vi, sed kio okazis? Frenezaj imperiistoj de nordoriento volas tutan usonon kaj mondo, kiel misio de dio. Ili prenis neniel nur sudo, sed ankaŭ prenis okcidentajn ŝtatojn de indiĝenuloj kaj mortigis ilin tute, virinoj kaj infanoj ankaŭ. Poste ili batalas militon post militon, mortanta filipinanojn senkompate. Ili eniris WW1 kaj WW2.
Eĉ nun Eŭropo havas rifuĝinton de nord afriko, post kiam ili bombis Libion, ktp. Ili bombis Libion sen kongresa konsento, kiel ili faris en Serbio - senkonsente!
Ili estas puritanaj piratoj! Plej Respublikanaj estroj venis el nordoriento, kiel Bush kaj Trump. Tial mi ne dividos Demokratojn kaj Respublikanojn.
cromañon (Profil anzeigen) 14. März 2016 09:39:38
novatago:mi pensas ke religio ludis rolon en la socio kiun scienco kaj kompreno ne povis plene ludi en la pasinteco. sed nuntempe kompreno kaj scio estas maturaj kaj povas ludi tiun rolon. ni havas la ilojn, ne estas necese ke ni trompu nin per stultaj mensogoj kaj sensencaĵoj. la erao de religia subpremo devas fini.cromañon:Kia stultaĵo! Ĉu vi vere tion komprenas el mia mesaĝo? Ridinde. Fakte, laŭ mia vidpunkto, estas vi kiu defendas iajn religiajn sintenojn kaj moralon. Tamen mi defendas ke ĉiu persono decidu konscie kaj libere tion, kio estas bona por ili mem, sen neglekti ian parton de la propra personeco pro la opinio de la aliaj, ĉu religiuloj, ĉu politikistoj, ĉu ateistoj.
ne dankon, amiko. ni ne povas lasi nian feliĉon, nia psikologian sanon en la manoj de religiuloj sed de sciencistoj kaj veramaj homoj. nia mensa bonfarto ne povas apogi sin sur la mensogoj kaj trompoj de la religiuloj sed sur vero kaj scienco. kredi malveraĵojn ne kondukas al ia paradizo sed al stulteco.
Vi nur volas paroli kontraŭ religio, ĉu abraahma, ĉu alia, ne gravas. Tio estis evidente de la komenco, vi denove provas tion, kaj kiel mi jam diris laŭ via scio pri la afero, estus pli bone silenti.
Mi ne estas religiulo, kaj fakte mi ne ŝatas religiojn sed mi malŝatas ke iu volu senscie paroli pri aferoj por defendi sian vidpunkton.
Se tio estas ĉio, kion vi volas diri: “mia kvazaŭreligia vidpunkto kaj moralo estas pli bona por ĉiu ol tiu de abraahma religio, kvankam verdire mia scio pri tia religio estas bazita pli sur antaŭjuĝo ol sur vera scio” Kion vi volas ke aliaj diru al vi? beh… ¬¬
Ĝis, Novatago.