Ku rupapuro rw'ibirimwo

kiujn vonrojn mi devas uzi?

ca, kivuye

Ubutumwa 7

ururimi: Esperanto

anton_cig (Kwerekana umwidondoro) 14 Ntwarante 2016 08:04:02

Mi rigardis en la Vikivortaro, sed mi ne komprenis la diferenco.

Germanujo aŭ Germanio?
Rusujo aŭ Ruslando aŭ Rusio?
diferenco aŭ malsameco aŭ malsimileco?

robinvdv (Kwerekana umwidondoro) 14 Ntwarante 2016 08:08:46

anton_cig:Mi regardis en la Vikivortaro, sed mi ne komprenis la diferenco.

Germanujo aŭ Germanio?
Rusujo aŭ Ruslando aŭ Rusio?
diferenco aŭ malsameco aŭ malsimileco?
Germanujo kaj Rusujo estas la oficialaj formoj, sed Germanio kaj Rusio estas la plej uzataj formoj. Mi preskaŭ ĉiam uzas la oficialajn vortojn. Jen listo de la rekomendataj landnomoj. Kaj mi supozas, ke la lastaj tri vortoj estas sinonimoj, sed mi neniam aŭdis la trian vorton, mi nur nur aŭdis la unuan kaj la duan.

Серёга (Kwerekana umwidondoro) 14 Ntwarante 2016 09:14:22

robinvdv:
anton_cig:Mi regardis en la Vikivortaro, sed mi ne komprenis la diferenco.

Germanujo aŭ Germanio?
Rusujo aŭ Ruslando aŭ Rusio?
diferenco aŭ malsameco aŭ malsimileco?
Germanujo kaj Rusujo estas la oficialaj formoj, sed Germanio kaj Rusio estas la plej uzataj formoj. Mi preskaŭ ĉiam uzas la oficialajn vortojn. Jen listo de la rekomendataj landnomoj. Kaj mi supozas, ke la lastaj tri vortoj estas sinonimoj, sed mi neniam aŭdis la trian vorton, mi nur nur aŭdis la unuan kaj la duan.
externalImage.png

Ĉu vi povas sugesti kie mi povas preni vizon por lando Siberio? Mi tre volas vojaĝi tien.

anton_cig (Kwerekana umwidondoro) 14 Ntwarante 2016 21:18:31

robinvdv:
anton_cig:Mi regardis en la Vikivortaro, sed mi ne komprenis la diferenco.

Germanujo aŭ Germanio?
Rusujo aŭ Ruslando aŭ Rusio?
diferenco aŭ malsameco aŭ malsimileco?
Germanujo kaj Rusujo estas la oficialaj formoj, sed Germanio kaj Rusio estas la plej uzataj formoj. Mi preskaŭ ĉiam uzas la oficialajn vortojn. Jen listo de la rekomendataj landnomoj. Kaj mi supozas, ke la lastaj tri vortoj estas sinonimoj, sed mi neniam aŭdis la trian vorton, mi nur nur aŭdis la unuan kaj la duan.
Dankon. Unu pli demando: maldanĝera aŭ sekura? Cŭ la vorto "sekura" pli korespondas anglan vorton "secure" aŭ "safe"?

sergejm (Kwerekana umwidondoro) 15 Ntwarante 2016 05:22:42

Серёга:Ĉu vi povas sugesti kie mi povas preni vizon por lando Siberio? Mi tre volas vojaĝi tien.
Krom Siberio, vi, verŝajne, volos vojaĝi al Sovetio (Sovet-Unio), Ĉeĥoslovakujo (Ĉeĥoslovakio) kaj Jugoslavujo (Jugoslavio) - ili ankaŭ estas en la listo. Kaj mi ne komprenas, kial en la listo mankas Aŭstro-Hungarujo - tiu lando ja estas en Fundamento.
PS: bonvolu ne enmetu tiom grandajn bildoj - pro ili formato de mesaĝoj fuŝas.

Серёга (Kwerekana umwidondoro) 15 Ntwarante 2016 05:46:48

sergejm:
Серёга:Ĉu vi povas sugesti kie mi povas preni vizon por lando Siberio? Mi tre volas vojaĝi tien.
Krom Siberio, vi, verŝajne, volos vojaĝi al Sovetio (Sovet-Unio), Ĉeĥoslovakujo (Ĉeĥoslovakio) kaj Jugoslavujo (Jugoslavio) - ili ankaŭ estas en la listo. Kaj mi ne komprenas, kial en la listo mankas Aŭstro-Hungarujo - tiu lando ja estas en Fundamento.
PS: bonvolu ne enmetu tiom grandajn bildoj - pri ili formato de mesaĝoj fuŝas.
Ĉu vi rigardis tiun ĉi referencon Jen listo.
Pardonu min sed mi petu vin rigardi denove.
Pri Aŭstro-Hungarujo, eĉ pri Sovetio ridulo.gif por mi tio ĉi ne gravas kiuj landoj ĉeestas kiel ekstaj landoj en listo. Tamen mi proponas dukujon Tmutarakanj - bonan ekstan landon.

sergejm (Kwerekana umwidondoro) 15 Ntwarante 2016 06:03:36

Серёга:Pri Aŭstro-Hungarujo, eĉ pri Sovetio ridulo.gif por mi tio ĉi ne gravas kiuj landoj ĉeestas kiel ekstaj landoj en listo. Tamen mi proponas dukujon Tmutarakanj - bonan ekstan landon.
Nu, eble via amata Siberio estas, laŭ opinio de aŭtioroj de la dokumento, estas mal-eksa (onta) lando.

Subira ku ntango