Al la enhavo

Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?

de piotrek92, 2008-marto-02

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

Gryfek (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 14:33:24

Mi mem opinias ke la batalo en Irako estis la Usona kaj monda mistrafo. Almenaŭ la usonaj soldatoj ne mortigas la civilojn kaj se ili ĝin faras ili estas juste juĝataj. Mi opinias ke la usona okupacio devas plej rapide fini. La teroristoj fuĝis jam al Irano kaj Arabio.

Certe estas malbone ke Kosovo sendependigis. La minoritatoj ne povas partigi la tutan landon. La Kosovanoj estas nur la albana minoritato kaj ili tie venis nur pro batalaj kaj ekonomiaj agoj. Albanoj estas en Albanio.

Gryfek (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 14:51:13

Rusa fabelo de Zbigniew Herbert (1924-1998)

Maljuniĝis la paĉjo caro, ho maljuniĝis. Jam eĉ la kolombeton li per siaj manoj ne povis sufoki. Li sidis sur trono ora kaj frida. Nur la barbo al li kreskis ĝis la planko kaj pli malalte. Regis tiam iu alia, oni ne scias kiu. Interesinta popolo rigardetis al la palaco trans la fenestro, sed Krivonosov kurtenigis la fenestrojn per galgoj. Do nur la penditoj videblis iomete. Enfine mortis paĉjo caro ĝistute. La sonoriloj sonis sed la korpon oni ne forprenadis. Caro alkreskiĝis al la trono. La tronaj gamboj miksis kun la gamboj de caro. La mano kunkreskiĝis kun la balustrado.

Sed enterigi la caron kun ora trono- bedaŭro.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 14:55:27

Gryfek:Mi mem opinias ke la batalo en Irako estis la Usona kaj monda mistrafo. Almenaŭ la usonaj soldatoj ne mortigas la civilojn kaj se ili ĝin faras ili estas juste juĝataj. Mi opinias ke la usona okupacio devas plej rapide fini. La teroristoj fuĝis jam al Irano kaj Arabio.

Certe estas malbone ke Kosovo sendependigis. La minoritatoj ne povas partigi la tutan landon. La Kosovanoj estas nur la albana minoritato kaj ili tie venis nur pro batalaj kaj ekonomiaj agoj. Albanoj estas en Albanio.
Mi respektas vian vidpunkton.
Nur kelkaj aferetoj: vi eraras, rusaj trupoj ne mortigas kartvelajn civilulojn, tio estas mensogo. Male, kartvelaj trupoj mortigis civilajn homojn en paca urbo Cĥinvali. Due, pri kiuj teroristoj en Irako vi diras? Ĉe Saddam tie estis neniaj teroristoj.
Kaj vidu, ke agoj de Rusio estas nur respondo al la agresivaj kaj maljustaj agoj de Usono kaj NATO. Kaj tiuj agoj malproksimigas la demokration en Rusio.
Mi ripetu -- mi mem neniam voĉdonus por Putin/Medvedev, se ne Kosovo, Irako, la kontraŭraketasistemo en Eŭropo, la disvastigado de NATO, ktp. Nenia demokratio eblas en ĉirkaŭata fortreso.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 15:07:11

Gryfek:Rusa fabelo de Zbigniew Herbert (1924-1998)

Maljuniĝis la paĉjo caro, ho maljuniĝis. Jam eĉ la kolombeton li per siaj manoj ne povis sufoki. Li sidis sur trono ora kaj frida. Nur la barbo al li kreskis ĝis la planko kaj pli malalte. Regis tiam iu alia, oni ne scias kiu. Interesinta popolo rigardetis al la palaco trans la fenestro, sed Krivonosov kurtenigis la fenestrojn per galgoj. Do nur la penditoj videblis iomete. Enfine mortis paĉjo caro ĝistute. La sonoriloj sonis sed la korpon oni ne forprenadis. Caro alkreskiĝis al la trono. La tronaj gamboj miksis kun la gamboj de caro. La mano kunkreskiĝis kun la balustrado.

Sed enterigi la caron kun ora trono- bedaŭro.
Kia malica sensencaĵo... Sed li honeste skribis ke tio estas fabelo, la okcidentaj amaskomunikiloj nomas siajn fabelojn la vero...
Gryfek, mi esperas ke vi ne kredas fabelojn?

horsto (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-27 18:29:02

Fuzzy:
Mi ripetu -- mi mem neniam voĉdonus por Putin/Medvedev, se ne Kosovo, Irako, la kontraŭraketasistemo en Eŭropo, la disvastigado de NATO, ktp. Nenia demokratio eblas en ĉirkaŭata fortreso.
Mi ne komprenas kial la rusaj uzantoj ĉi tie timas (aŭ ŝajnigas timi) la usonon. La usono ne atakis la sovetunion dum la malvarma milito kaj ĝi tutcerte ne atakos rusion nuntempe, kiam la rilatoj estas pli bonaj.
Fakte, tio ja ne estas ebla ĉar rusaj atomarmiloj estas direktitaj al la usono samkiel usonaj atomarmiloj estas direktitaj al rusio, kaj tial ankaŭ rusio ne atakos la usonon.
Ankaŭ viaj najbaroj ne estas danĝero por rusio, mi ne kredas ke ĉeĥio aŭ pollando atakos vin.
Fuzzy:
Nur kelkaj aferetoj: vi eraras, rusaj trupoj ne mortigas kartvelajn civilulojn, tio estas mensogo. Male, kartvelaj trupoj mortigis civilajn homojn en paca urbo Cĥinvali. Due, pri kiuj teroristoj en Irako vi diras? Ĉe Saddam tie estis neniaj teroristoj.
Kaj vidu, ke agoj de Rusio estas nur respondo al la agresivaj kaj maljustaj agoj de Usono kaj NATO. Kaj tiuj agoj malproksimigas la demokration en Rusio.
Mi ankaŭ ne komprenas kial vi povas diri tion tiel certe. De kie vi havas viajn informojn? Vi riproĉas al la aliaj uzantoj ke ili kredas la gazetaron, kaj vi pravas, mi ankaŭ ne kredas ĉion el la okcidenta gazetaro, sed mi ankaŭ ne kredus ĉion el la rusa gazetaro.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-28 07:54:03

horsto:
Mi ne komprenas kial la rusaj uzantoj ĉi tie timas (aŭ ŝajnigas timi) la usonon. La usono ne atakis la sovetunion dum la malvarma milito kaj ĝi tutcerte ne atakos rusion nuntempe, kiam la rilatoj estas pli bonaj.
Fakte, tio ja ne estas ebla ĉar rusaj atomarmiloj estas direktitaj al la usono samkiel usonaj atomarmiloj estas direktitaj al rusio, kaj tial ankaŭ rusio ne atakos la usonon.
Ĉu vi ne scias ke ekzistas kelkaj scenarioj en kiuj usonanoj subite detruas la rusajn nukleajn raketojn per atako de nenukleaj "precizegaj armiloj". Ja vi scias ke en "normalaj" (ne nukleaj) armiloj Usono absolute superas Rusion, kaj kvalite kaj kvante.
Se post la atako kelkaj rusaj raketoj restos, ili estos kapteblaj per eĉ malforta kontraŭraketasistemo. Do rusa registaro ne kuraĝos uzi ilin, ja per la usona respondo Rusio estos tute detruita. Tiel Usono venkos la militon eĉ ne uzante nuklean armilon.
"La freneza risko", diros vi. Jes, sed McCain aspektas laŭ mi kiel vera frenezulo...
horsto:
Ankaŭ viaj najbaroj ne estas danĝero por rusio, mi ne kredas ke ĉeĥio aŭ pollando atakos vin.
Niaj najbaroj bedaŭrinde lasas Usonon starigi ĉe niaj ŝtatlimoj la strategiajn armilojn. Ĉu tio estas amika ago?
horsto:
Mi ankaŭ ne komprenas kial vi povas diri tion tiel certe. De kie vi havas viajn informojn? Vi riproĉas al la aliaj uzantoj ke ili kredas la gazetaron, kaj vi pravas, mi ankaŭ ne kredas ĉion el la okcidenta gazetaro, sed mi ankaŭ ne kredus ĉion el la rusa gazetaro.
Mi estas tiel certa ĉar:
1. Okcidentaj amaskomunikiloj ne rimarkis, ke kartvelaj trupoj salvpafis pacan urbon, ke Rusio aranĝis la kunsidon en Konsilio de Sekureco de UN pri la milito. Ili nur tiam rimarkis la militon kiam rusaj trupoj eniris Sudan Osetion post ke la Konsilio decidis nenion. Mi mem vidis nenian mesaĝon pri la milito ĉe cnn.com, kiam tuj post la deklaro de Saakaŝvili pri sia neuzo forton en tiu konflikto (mi mem vidis tion en TV en 7.08) kartvelaj trupoj salvpafis kaj poste atakis Cĥinvali'n.
Ĉu vi ankaŭ vidis la faman skandalon kun oseta knabino en Fox News?
Do mi opinias ke la okcidentaj amaskomunikiloj partoprenas en la informa milito kontraŭ Rusio.
2. Ĉu vi vidis la falsajn fotografaĵojn pri la vunditaj kartvelaj civiluloj de Reuters? Do mi opinias, ke se ili devas falsigi la pruvojn, do ili ne havas la verajn. Mi ankaŭ vidis la video-bildojn nomitajn "Detruita de rusoj Gori", kiujn fakte prezentas detruitan de kartveloj Cĥinvali'n.

Rusa gazetaro ankaŭ ne diras veron, ekzemple, mi ne certas ke en Cĥinvali pereis tiom da homoj -- 2000. Mi pensas, ke la nombro estas ĉirkaŭ kelkaj centoj. Ankaŭ mi ne certas ke ĉio en tiu milita operacio estis tiel glate kaj niaj trupoj tiel malmulte da soldatoj perdis.

Sed ke rusaj trupoj vere ne bombis civilulojn -- en tio mi absolute certas.

nikko (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-28 11:50:02

Vivu sendependa Osetio kaj Abĥazio! Vivu Rusujo! Vivu nia Rusa Imperio! Al kiu pla plaĉas tio povas krii plu... tamen, vana malŝparo de fortoj.

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-28 17:53:00

nikko:Vivu sendependa Osetio kaj Abĥazio! Vivu Rusujo! Vivu nia Rusa Imperio! Al kiu pla plaĉas tio povas krii plu... tamen, vana malŝparo de fortoj.
Mi ne tre certas ke la agnosko de sendependeco de Abĥazio kaj Osetio estas bonega ideo...
Kompreneble osetoj kaj abĥazoj estas tre feliĉaj nun, ili atendis tion dum tre longa tempo. Sed ni plu ekvidos kiaj estos sekvoj de tiu ago...
Ĝis nun Rusio estis preskaŭ la lasta lando respektanta kaj defendanta la internacian leĝon. Ĉu neniu restas? Ĉu UN estas tute morta nun?

nikko (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 04:17:47

UN evidente estas morta, ĉar ĝia baza ideo de neŭtraleco estas falsa. Tio ne eblas. En mondo estas nenio neŭtrala, nenio inernacia, krom portpempaj intertraktoj utilaj por iuj landoj. Tempo iras, intertraktoj eksiĝas. UN ne plu utilas. Nek Usono estimas UN, nek EU, nun, lasta ankaŭ Rusujo aliĝas al listo. Ĉu estas io mirinda?

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-29 08:38:02

nikko:UN evidente estas morta, ĉar ĝia baza ideo de neŭtraleco estas falsa. Tio ne eblas. En mondo estas nenio neŭtrala, nenio inernacia, krom portpempaj intertraktoj utilaj por iuj landoj. Tempo iras, intertraktoj eksiĝas. UN ne plu utilas. Nek Usono estimas UN, nek EU, nun, lasta ankaŭ Rusujo aliĝas al listo. Ĉu estas io mirinda?
Tio bedaŭrigas min. La mondo plidanĝeriĝas...

Reen al la supro