Al la enhavo

Ĉu Rusia iĝas maldemokrata?

de piotrek92, 2008-marto-02

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

piotrek92 (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-30 17:36:00

Fuzzy:
nikko:UN evidente estas morta, ĉar ĝia baza ideo de neŭtraleco estas falsa. Tio ne eblas. En mondo estas nenio neŭtrala, nenio inernacia, krom portpempaj intertraktoj utilaj por iuj landoj. Tempo iras, intertraktoj eksiĝas. UN ne plu utilas. Nek Usono estimas UN, nek EU, nun, lasta ankaŭ Rusujo aliĝas al listo. Ĉu estas io mirinda?
Tio bedaŭrigas min. La mondo plidanĝeriĝas...
Fuzzy, kialo de tiu danĝerigo estas longa tempo sen tutmonada milito. Rememoru, ke post II mondmilito ĉiuj volis pacon, ne agresion. Nun, homoj forgesis kia tragedio estas granda milito... Bedaŭrinde.

Mi skribas ofte sensencaĵojn, plej ofte pro la emocioj, sed mi neniam volis militon, Rusio, EU, Usono kaj aliaj landoj estas en unu Tero, kaj tion nenio ŝanĝos. Do, ĉu ne estus pli bone interkonsenti?

Fuzzy (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-30 21:08:02

piotrek92:
Fuzzy, kialo de tiu danĝerigo estas longa tempo sen tutmonada milito. Rememoru, ke post II mondmilito ĉiuj volis pacon, ne agresion. Nun, homoj forgesis kia tragedio estas granda milito... Bedaŭrinde.
Mi pensas ke pli grava kialo estas ke unu lando sukcesis akiri la tutmondan superecon, kaj nun tiu lando ne volas cedi ĝin.
piotrek92:
Rusio, EU, Usono kaj aliaj landoj estas en unu Tero, kaj tion nenio ŝanĝos. Do, ĉu ne estus pli bone interkonsenti?
Certe tio eblas, se ĉiu respektos interesojn de aliaj.

piotrek92 (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-31 16:18:12

Fuzzy:
piotrek92:
Fuzzy, kialo de tiu danĝerigo estas longa tempo sen tutmonada milito. Rememoru, ke post II mondmilito ĉiuj volis pacon, ne agresion. Nun, homoj forgesis kia tragedio estas granda milito... Bedaŭrinde.
Mi pensas ke pli grava kialo estas ke unu lando sukcesis akiri la tutmondan superecon, kaj nun tiu lando ne volas cedi ĝin.
piotrek92:
Rusio, EU, Usono kaj aliaj landoj estas en unu Tero, kaj tion nenio ŝanĝos. Do, ĉu ne estus pli bone interkonsenti?
Certe tio eblas, se ĉiu respektos interesojn de aliaj.
Respektado de interesoj estas eble plej malfacila aĵo... Kompromiso estas tre malsimila por fari...

sinjoro (Montri la profilon) 2008-septembro-16 10:56:26

[url=http://wiadomosci.gazeta.pl/Wiadomosci/1,80269,569... ]http://wiadomosci.gazeta.pl/Wiadomosci/1,80269,5...[/url]

Mankas nur granda monumento al Stalin. La epoko revenas.
Rusa armeo montras en ekspozicio en la moskva muzeo militajn trofeojn kolektitajn dum la konflikto kun Kartvelujo - anoncas brita "The Independent". Celo de la ekspozicio: pruvi la tezon, ke ja Usono kaj orientaj landoj volis konvinki Kartvelujon ataki Sudan Osetion.

En la ekspozicio de Centra Muzeo de Militfortoj videblas armiloj, uniformoj kaj personaĵoj poseditaj de mortigitaj aŭ vunditaj kartvelaj soldatoj, ankaŭ estas fotoj de bruligitaj kaj kripligitaj kadavroj - raportas "The Independent".

Muzea ĉiĉerono, gvidanta rusan grupon, haltas ĉe fotoj de kartveloj. En unu el la fotoj oni vidas soldaton dum tagmanĝo kun familio, en alia - la sama homo staras je amikeca pozicio kun nigrahaŭta viro. - Bonvolu rigardi, jen kartvela soldato kun nigrulo, afrikano - diras la ĉiĉerono. - Ni bone scias, ke en usona armeo servas pluraj afrikanoj. Li certe estas unu el la trejnistoj - li aldonas.

En alia parto de la ekspozicio estas montritaj usonaj libroj por lerni la anglan. Al venintoj oni klarigas, ke la libroj estis reprenitaj de kartvelaj soldatoj en Suda Osetio, kvankam malfacilas imagi, ke soldatoj lernus la fremdan lingvon ĉe la militfronto. Estas tie ankaŭ pluraj fotoj de la ŝtatprezidanto Medvedev, liaj paroloj kaj ordonoj donitaj dum la konflikto. Oni ne forgesas pri kontraŭokcidentaj elementoj. Estas tie partoj de onidira ekipaĵo de NATO kaj listo de landoj, kiuj armigis kartvelojn - skribas "The Independent".

La ekspozicion oni organizis en la loko, en kiu oni montras historion de konfliktoj, vidatan laŭ rusa vidpunkto. Kiam oni parolas pri komenco de la Ruĝa Armeo, oni ne mencias Lev Trocki eĉ per unu vorto, malgraŭ ke li estis en 1920-aj jaroj la ĉefa ĝia kreinto. Grandan spacon oni destinas al la 2-a mondmilito, nomata de rusoj la patruja milito. Ne eblas tamen trovi en la konstruaĵo spurojn pri konfliktoj en Afganujo kaj Ĉeĉenujo.

Esprimmaniero (Montri la profilon) 2008-septembro-16 12:43:27

Jen estas kelkaj referencoj al determinoj de la demokratio:

el la esperanta Vikipedio:
Demokratio estas formo de regado, en kiu la superan potencon havas la popolo. (Etimologie : greka - dêmos popolo, kratos potenco.)
el la angla Vikipedio:
'Democracy' is a form of government in which the supreme power is held completely by the people under a free electoral system.
el la rusa Vikipedio:
Демокра́тия (греч. δημοκρατία — «народовластие», «республика») — форма правления государством или политическая система, при которой власть осуществляется через прямое народовластие (прямая демократия ) либо через представителей, избираемых народом или какой-то частью народа (представительная демократия). Главным признаком демократии является обеспечение пропорционального представительства во власти как можно более широких интересов населения, присутствующих в стране, а также динамическое изменение представительной власти вместе с соответствующими изменениями этих интересов во времени.
Laŭ la esperanta kaj angla versioj, ĉu Rusio havas demokration? Ne, tute ne! Ĉu la potenco de rusa popolo igis Rusion ekfari subite privatigadon de ŝtata propraĵo? Ĉu la potenco de rusa popolo igis Rusion malbonigi rilatojn kun la najbarlandoj? Ĉu la potenco de rusa popolo igis la registaron de Rusio eksidi sur la petrolaj kaj gasaj tuboj kaj ekvendaĉi tiujn ĉi rimedfontojn ĉiudirekten? Kaj indiki tiun agadon kiel la ĉefa agado de tuta lando? Mi dubas, kaj vi? Almenaŭ mi scias neniu el mia ĉirkaŭumo, kiu pensus tiamaniere!

Do, sekve al tiuj versioj, Rusio estis neniam la demokratia lando kaj ne estas nun.

Laŭ la rusa versio de determino de la demokratio, Rusio ankaŭ ne estas la demokratia lando, ĉar en Rusio la rekta popolpotenco ne ekzistas, kaj la reprezentantoj de la rusa popolo ekzistas nur tiom, kiom tiuj ĉi reprezentantoj apartenas al popolamaso. Lastaj du tezoj estas kontestataj, tial mi atendas kontraŭojn.

sinjoro (Montri la profilon) 2008-septembro-16 13:08:37

Terurĉjo:
Ho, poloj! La plej interesan sian serion - "Kvar tankistoj kaj hundo" ili anoncis malutila kaj malpermesis ĝin.
Kara Terurĉjo, mi ne scias, kie vi trovis tian malveron... ĉe ni neniu verko povas esti malpermesata. Tiaj kultaĵoj kiel "Kvar tankistoj" estas amataj kaj vi verŝajne miksis kun la informo, ke pola televido ne plu montros la serion. La decidon post kelka tempo oni nuligis, kvankam ĝi havis sian racian kialon: ĉiujare anstataŭ novaj aferoj oni spektadis "Kvar tankistojn"!

nikko (Montri la profilon) 2008-septembro-17 14:15:26

Mi ne dubas ke ni bezonas novan stalinon... Pollandanoj estas tiaj pollandaj... faŝistoj.

dobri (Montri la profilon) 2008-septembro-17 17:07:29

nikko:Mi ne dubas ke ni bezonas novan stalinon... Pollandanoj estas tiaj pollandaj... faŝistoj.
Se vi uzas la vorton "faŝisto" kiel insulto, tiam bonvolu konscii, ke ĝuste faŝistoj ne permesis alian opinion ol la sian. Kaj vi agas SAME!

sinjoro (Montri la profilon) 2008-septembro-17 17:22:00

nikko:Mi ne dubas ke ni bezonas novan stalinon... Pollandanoj estas tiaj pollandaj... faŝistoj.
Kaj tion diras esperantisto, ĉu vi almenaŭ scias pri kio vi parolas?

Miland (Montri la profilon) 2008-septembro-17 20:54:12

Mi sugestas legi la libron de Aleksander Solĵenitsin, Arkipelago Gulag, kaj la historio de la Soveta spiono Kaarlo Tuomi en la libro de John Barron, KGB (ĉapitro, 'La spiono kiu ŝanĝis la menson').

Reen al la supro