Naar de inhoud

Ĉu la frazo "por ke" kaj la vorto "ĉar" signifas la samon?

door aelio, 17 maart 2016

Berichten: 7

Taal: Esperanto

aelio (Profiel tonen) 17 maart 2016 10:03:56

Saluton ĉiuj,

Mi lernas Esperanton dum tri monatoj nun kaj finfine mi havas kuraĝon komenci ekuzi la forumon. Kiam mi legis rakontojn foje mi vidis "ĉar" kaj alia tempo mi vidis "por ke". En mia unua lingvo, la angla, ili signifas la saman aĵon. Sed mi scias en alia lingvo, la hispana ekzemple, ekzistas du manierojn diri ĉi tio. Mi ne scias kiun manieron estas korekta.

Ankaŭ mi ŝatus ekamiki esperantistajn. Kie en la forumo mi iros fari ĝin?

Dankon!

Kirilo81 (Profiel tonen) 17 maart 2016 10:22:43

Saluton en Esperantujo, vi jam bone skribas!

La esprimoj ĉar kaj por ke ne estas samsignifaj kaj ankaŭ ne samaj en la angla:

ĉar esprimas kaŭzon (because): "Mi volas nun manĝi, ĉar mi estas malsata"
por ke esprimas celon (so that, in order to): "Mi volas nun manĝi, por ke mi estu sata"

Eble vi miksis por ke kun pro tio ke - ĉi-lasta efektive estas (malofta) sinonimo al ĉar.

aelio (Profiel tonen) 18 maart 2016 03:40:36

Dankon por klarigi Kirilo81! Nun mi scias la malsamon inter ili. Kiam mi tradukis la vortojn mense, mi uzis la saman vorton ĉar mi ne povis imagi la alian. Sed foje la frazo aŭdis malbonan do mi suspektis ekzisti diferencon. Mi eklegos la pli detalan gramatikan libron en Lernu.

amigueo (Profiel tonen) 18 maart 2016 10:04:30

aelio:Saluton ĉiuj,

Mi lernas Esperanton dum tri monatoj nun kaj finfine mi havas kuraĝon komenci ekuzi la forumon. Kiam mi legis rakontojn foje mi vidis "ĉar" kaj alia tempo mi vidis "por ke". En mia unua lingvo, la angla, ili signifas la saman aĵon. Sed mi scias en alia lingvo, la hispana ekzemple, ekzistas du manierojn diri ĉi tio. Mi ne scias kiun manieron estas korekta.

Ankaŭ mi ŝatus ekamiki esperantistajn. Kie en la forumo mi iros fari ĝin?

Dankon!
pri unua demando: pro ke = pro tio ke = ĉar; kial = pro kio

pri dua demando:
http://www.wikihow.com/Make-Friends
ne pensu ke eaj estas speciale amikemaj, tio estas, se vi facile ekamikas vi facile ekamikos en eaj etosoj, kaj se vi malfacile ekamikas, vi malfacile ekamikos en eaj etosoj.

alonsososo (Profiel tonen) 18 maart 2016 10:32:38

amigueo, mi neniam aŭdis/legis la vorton eaj, kaj mi vere ne komprenas vin. Bonvolu ĉu vi povas ekspliki ĝin.

sergejm (Profiel tonen) 18 maart 2016 14:53:26

Verŝajne, li vidis mallongigon 'eo', kiu signifas Esperanto, kaj faris adjektivon 'ea', kiu, mi pensas, estas uzata anstataŭ Esperanta aŭ Esperantista.

alonsososo (Profiel tonen) 18 maart 2016 22:47:27

sergejm:Verŝajne, li vidis mallongigon 'eo', kiu signifas Esperanto, kaj faris adjektivon 'ea', kiu, mi pensas, estas uzata anstataŭ Esperanta aŭ Esperantista.
Dankon, tion mi komprenas, tamen ŝajnas iom strange.

Terug naar boven