Więcej

Zamenhof - Wikipedio

od gbblegnica, 21 marca 2016

Wpisy: 6

Język: Esperanto

gbblegnica (Pokaż profil) 21 marca 2016, 04:15:05

Ĉu iu povas diri al mi, kial la Wikipedio diras, ke la nacioneco de Zamenhof estas rusa.
?:
https://es.m.wikipedia.org/wiki/L._L._Zamenhof
Saluton.

Frano (Pokaż profil) 21 marca 2016, 09:49:31

gbblegnica:Ĉu iu povas diri al mi, kial la Wikipedio diras, ke la nacioneco de Zamenhof estas rusa.
?:
https://es.m.wikipedia.org/wiki/L._L._Zamenhof
Saluton.
Komparu:
https://eo.m.wikipedia.org/wiki/L._L._Zamenhof
https://en.m.wikipedia.org/wiki/L._L._Zamenhof

En la angla versio estas distingo inter Nationality kaj Ethnicity

P.S.
LA VORTARO de Lernu! tradukas Nationality
kiel ŝtataneco, nacieco
sed ne havas tradukon por Ethnicity

gbblegnica (Pokaż profil) 21 marca 2016, 13:33:40

Dankon Frano. Nun la afero estas klara.Mi ne scias pri tiu diferenco.Saluton!

gbblegnica (Pokaż profil) 22 marca 2016, 19:04:46

Mi volis diri, ke mi ne sciis, ĉar nun mi jam scias : -).
Ĉu ne estas eble krei iun novan esperantan vorton por priskribi tion?

Серёга (Pokaż profil) 22 marca 2016, 19:16:22

Kiu naskiĝis en Rusa Imperio tiu estas La Nia! sen ia diferenco ke li estis rusо, judо, germano, ĉukĉo ...

thyrolf (Pokaż profil) 23 marca 2016, 11:32:26

Серёга:Kiu naskiĝis en Rusa Imperio tiu estas La Nia! sen ia diferenco ke li estis rusо, judо, germano, ĉukĉo ...
Pli precize: La infano akiras pro sia naskiĝo la ŝtatanecon de la Rusa Federacio, se je la tago de la naskiĝo de la infano ties ambaŭ gepatroj aŭ unu el la gepatroj posedas la ŝtatanecon de la Rusa Federacio, sendepende de la naskiĝloko de la infano.

Tio signifas, ke la infano ne akiras la ŝtatanecon, se la gepatroj estas italoj kaj nur dum kelka tempo loĝas en Ruslando.

Tio signifas, ke la bebo akiras kaj la rusan kaj la germanan ŝtatanecon, se ekzemple la patro estas ruso kaj la patrino estas germanino, kaj la paro loĝas en Berlino.

Wróć do góry