Więcej

Prepoziciaj Prefiksaj kaj la Akuzativo

od LiamBeaman, 6 kwietnia 2016

Wpisy: 3

Język: Esperanto

LiamBeaman (Pokaż profil) 6 kwietnia 2016, 16:48:34

Saluton! MI havas demandon pri speciale unu vorto: "tralegi". Jen ĉi tiu frazo:

"Mi tralegis la libro(n)"

Ĉu oni uzas la akuzativon kun tiu frazo, aŭ ne?

nornen (Pokaż profil) 6 kwietnia 2016, 17:29:39

Jes, ĉar ĝi estas la rekta objekto de la verbo. Kiam prepozicio eniĝas en verbon, tiu verbo ĝenerale transitiviĝas.

Mi legas tra la libro.
Mi tralegas la libron.

Mi parolas pri la leono.
Mi priparolas la leonon.

Mi vivis tra la milito.
Mi travivis la militon.

LiamBeaman (Pokaż profil) 7 kwietnia 2016, 03:02:50

nornen Dankon!

Wróć do góry