До змісту

Kial vi loĝas?

від rayeshman, 15 квітня 2016 р.

Повідомлення: 20

Мова: Esperanto

rayeshman (Переглянути профіль) 15 квітня 2016 р. 06:57:55

Повідомлення сховано.

nornen (Переглянути профіль) 15 квітня 2016 р. 07:44:40

Ĉu loĝi aŭ vivi?
Mi ne komprenas la demandon, kial mi loĝas...
Mi loĝas en mia domo, ĉar ie mi bezonas dormi.

rayeshman (Переглянути профіль) 15 квітня 2016 р. 08:01:03

nornen:Ĉu loĝi aŭ vivi?
Mi ne komprenas la demandon, kial mi loĝas...
Mi loĝas en mia domo, ĉar ie mi bezonas dormi.
Mi ne scias la diferenco, vivi mi supozas.
Mi demandis pri celo de via vivo.

Серёга (Переглянути профіль) 15 квітня 2016 р. 08:25:16

rayeshman:
Mi demandis pri celo de via vivo.
La celo de mia vivo:
1) Kiel kredanto mi devas obei al Dio. Ami Dion, proksimulojn... tamen por proksimuloj tio estas tre tre malfacila por mi. malgajo.gif
2) Kiel la vermo mi celas forveni el la vermo sed ne perdi realeco samtempe.
::suplemento::
3) La vermo postulas ke oni nutras ĝin. malgajo.gif Malbonas l'vermo. ridulo.gif

bryku (Переглянути профіль) 15 квітня 2016 р. 08:50:19

La vivo estas senkiala. Ni vivas, ĉar ni vivas. Iuj kredas je Dio. Tiuj pensas pri kialoj.

Vestitor (Переглянути профіль) 15 квітня 2016 р. 09:12:47

Naskiĝi ne estas elekto, sed vi povas elekti (kun iuj limigoj) diversajn kialojn por vivado. Mi ne kredas je speciala kialo por vivado; vivo estas tre mirinda kosma akcidento.

Mustelvulpo (Переглянути профіль) 15 квітня 2016 р. 13:18:24

Kiel skribis Shakespeare- la vivo estas "rakonto de stultulo, rakontata de idioto, plena je sono kaj furio, signifante nenion."

usonano78 (Переглянути профіль) 15 квітня 2016 р. 15:50:21

Mi loĝas pro tio, ke mi ne povas flugi.

Mi komprenis el miaj vojaĝoj, ke iuj el la landoj de la mondo havas pli da vivon, kaj pli unuaj mondaj nacioj estas pli kontrolanta. Kiam mi estas en tria monda nacio (Uzbekio), mi sentis pli da vivo. Muziko sonis malsimile en tria mondo. Ekzemple mi portis kasedon enhavanta mildan elektronikan ĉirkaŭan muzikon tiam, kiam mi vojaĝis al Uzbekio. En Uzbekio la muziko sonis tre grave kaj magia. Folio de la arboj en Taŝkent movis en malrapida mocio, kvazaŭ tempo haltus.

Kial mi vivas estas sperti vivon tiel.

Mevido (Переглянути профіль) 15 квітня 2016 р. 15:57:00

Mi ankoraŭ ĉiutage serĉadas tiun neeblan respondon! okulumo.gif

antoniomoya (Переглянути профіль) 15 квітня 2016 р. 18:37:55

Vestitor:Naskiĝi ne estas elekto, sed vi povas elekti (kun iuj limigoj) diversajn kialojn por vivado. Mi ne kredas je speciala kialo por vivado; vivo estas tre mirinda kosma akcidento.
Akcidento??

Estas kurioze ke tiu akcidento provizis por ni ĉiajn specojn da fruktoj, maĝajoj, aero, akvo, temperaturo, arboj, bestoj, ktp, ktp.

Neniu devis okupiĝi pri ĉio ĉi. La "kurioza akcidento" ŝarĝiĝis pri ĉio.

Strange.

Назад до початку