Al la enhavo

Kial vi loĝas?

de rayeshman, 2016-aprilo-15

Mesaĝoj: 20

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2016-aprilo-15 18:49:44

antoniomoya:
Vestitor:Naskiĝi ne estas elekto, sed vi povas elekti (kun iuj limigoj) diversajn kialojn por vivado. Mi ne kredas je speciala kialo por vivado; vivo estas tre mirinda kosma akcidento.
Akcidento??

Estas kurioze ke tiu akcidento provizis por ni ĉiajn specojn da fruktoj, maĝajoj, aero, akvo, temperaturo, arboj, bestoj, ktp, ktp.

Neniu devis okupiĝi pri ĉio ĉi. La "kurioza akcidento" ŝarĝiĝis pri ĉio.

Strange.
Kaj en ĉiu solsistemoj aŭ eĉ aliaj universoj (se ekzistas), neniu skribas en forumo: Deplorinde estas, ke ĉi tie ne estas fruktoj, manĝaĵoj, aero, akvo, temperaturo, arboj kaj bestoj kaj ke sekve mi ne povas ekzisti.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Antropica_principo

Vestitor (Montri la profilon) 2016-aprilo-15 19:41:32

antoniomoya:
Vestitor:Naskiĝi ne estas elekto, sed vi povas elekti (kun iuj limigoj) diversajn kialojn por vivado. Mi ne kredas je speciala kialo por vivado; vivo estas tre mirinda kosma akcidento.
Akcidento??

Estas kurioze ke tiu akcidento provizis por ni ĉiajn specojn da fruktoj, maĝajoj, aero, akvo, temperaturo, arboj, bestoj, ktp, ktp.

Neniu devis okupiĝi pri ĉio ĉi. La "kurioza akcidento" ŝarĝiĝis pri ĉio.

Strange.
Mi supozas ke vi estas religia? Bone. Mi ne atendas ke vi akceptas aferoj kiuj ne estas religiaj. Eĉ pli stranga.

antoniomoya (Montri la profilon) 2016-aprilo-15 21:18:17

Vestitor:Mi supozas ke vi estas religia? Bone. Mi ne atendas ke vi akceptas aferoj kiuj ne estas religiaj. Eĉ pli stranga.
Mi ĉiam akceptas aferojn kiuj estas veraj, estu ili sciencaj aŭ religiaj.
Povas esti ke mi estas religiema, sed mi tute ne estas blinda. Mi analizas faktojn, mi provas malkovri la veron kiu troviĝas malantaŭ sciencaj aŭ religiaj asertoj. Mi ne fidas cent-pro-cente sciencon nek religion. Mi ĉiam demandas kial, kiel kaj kiu?
Malantaŭ ia "kio" ĉiam troviĝas ia "kiu".

Vestitor (Montri la profilon) 2016-aprilo-15 21:34:48

antoniomoya:
Vestitor:Mi supozas ke vi estas religia? Bone. Mi ne atendas ke vi akceptas aferoj kiuj ne estas religiaj. Eĉ pli stranga.
Mi ĉiam akceptas aferojn kiuj estas veraj, estu ili sciencaj aŭ religiaj.

Povas esti ke mi estas religiema, sed mi tute ne estas blinda.
Veraj? Kio ajn amiko. Mi ne volas tian diskuton. Ĝi estas nur malŝparo de energio.

antoniomoya (Montri la profilon) 2016-aprilo-16 07:50:54

Vestitor:Veraj? Kio ajn amiko. Mi ne volas tian diskuton. Ĝi estas nur malŝparo de energio.
Vi pravas. Mi ankaŭ ne ŝatas senutilajn diskutojn.
Tamen, mi ankaŭ opinias ke homoj devas kundividi siajn pensojn kaj sciojn por plibonigi kaj pligrandigi liajn proprajn konojn kaj konkludojn. Ĉiam estas iu kiu scias pli ol mi mem, do, mi ĉiam povas lerni ion de tiu miatempa samplanedano.

Amike.

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-aprilo-17 09:30:07

rayeshman:Kio estas via kialo? Por kio vi vivas?
Por mia familio kaj por plibonigi la mondon. Sen ĉi tiuj du aferoj, mi ne havas kialon por vivi. La vivo estus senpunkta.

Alkanadi (Montri la profilon) 2016-aprilo-17 09:36:17

rayeshman:Mi ne scias la diferenco
Google Translate:
Life = Vivo = زندگی
House = Loĝo = خانه

Vestitor (Montri la profilon) 2016-aprilo-17 09:50:20

Alkanadi:
rayeshman:Mi ne scias la diferenco
Google Translate:
Life = Vivo = زندگی
House = Loĝo = خانه
loĝi = to dwell (as in a dwelling), to reside, to live. (La konstruaĵo kie iu loĝas estas domo).

Vivi = live (be alive).

Justpatrolo (Montri la profilon) 2016-aprilo-17 20:29:07

La vivo estas nur momento inter paseo kaj futuro! okulumo.gif

bryku (Montri la profilon) 2016-aprilo-19 06:39:28

Vivo estas nur malsaĝa kaj ne pripensita eraro de la naturo. Eĉ pli malsaĝa estas la vivo inteligenta.

Reen al la supro