Vai all’indice

Dekstren kaj... liven?

di melitopolano, 18 aprile 2016

Messaggi: 10

Lingua: Esperanto

melitopolano (Mostra il profilo) 18 aprile 2016 07:36:06

En la rakonto La magiisto de Smeralda Urbo, tradukita esperante de Oleg Ciganov kaj Boris Kondratjev, mi renkontis la jenan frazon:

Timigulo longe devis turni la kapon de Hakisto dekstren kaj liven, ĝis la kolo ĉesis knari.

Ĉu liven estas komunuza sinonimo de maldekstren, aŭ nur tradukista improvizaĵo?

white knight (Mostra il profilo) 18 aprile 2016 08:31:42

melitopolano:En la rakonto La magiisto de Smeralda Urbo, tradukita esperante de Oleg Ciganov kaj Boris Kondratjev, mi renkontis la jenan frazon:

Timigulo longe devis turni la kapon de Hakisto dekstren kaj liven, ĝis la kolo ĉesis knari.

Ĉu liven estas komunuza sinonimo de maldekstren, aŭ nur tradukista improvizaĵo?
La vorto estas tute nenecesa neologismo por maldekstra!

johmue (Mostra il profilo) 18 aprile 2016 11:16:22

melitopolano:En la rakonto La magiisto de Smeralda Urbo, tradukita esperante de Oleg Ciganov kaj Boris Kondratjev, mi renkontis la jenan frazon:

Timigulo longe devis turni la kapon de Hakisto dekstren kaj liven, ĝis la kolo ĉesis knari.

Ĉu liven estas komunuza sinonimo de maldekstren, aŭ nur tradukista improvizaĵo?
Laŭ mi "liva" estas unu el la pli utilaj novradikaj vortoj. Ekzemple, se aviada direktisto ordonas al piloto turni "dekstren" aŭ "maldekstren", facile povas okazi, ke pro perturbo la piloto miskomprenas, kaj turnas en la malĝustan direkton. Tio povas kaŭzi katastrofon. Same imagu, ke vi stiras aŭton kaj via kunveturanto direktas vin: "Ĉi tie turnu dekstren, kaj poste maldekstren kaj post ducent metroj dekstren denove." Tio ankaŭ havas potencialon por miskompreno.

Do jen la teorio. En la praktiko mi neniam renkontis la radikon "liv-", neniam, en preskaŭ dek vin jaroj da intensa Esperantumado. Kaj mi dubas, ke multaj homoj komprenus vin, se vi uzas ĝin.

akueck (Mostra il profilo) 18 aprile 2016 11:17:51

white knight:La vorto estas tute nenecesa neologismo por maldekstra!
Bonvole notu, ke la termino "neologismo" estas plursignifa:

1.) Speciale rilate al Esperanto: Formo nova (formo paralela) al formo Fundamenta/oficialigita, ekz. "konvers'" al "konversaci'". Lau la oka alineo de la Antauparoloformo nova*) postulas aprobon de autoritata centra institucio (jen la ekzemplo "konvers'" ).
*) Formo nova cetere povas manifestighi ne nur per unuradikajho, sed kelkfoje per nova regulo.

2.) Ghenerale: Vorto, kiu estas nove uzata en iu lingvo. Okaze de Esperanto kaj ne internacia vorto la pli klara termino estas "nova vorto" ) (vidu la sepan alineon de la Antauparolo). Nova vorto ne postulas ian oficialan aprobon.

"Liv'" estas nek Fundamenta nek oficialigita nek formo nova, char ne ekzistas Fundamenta/oficialigita unuradikajho kun la signifo "mal'dekstr'". "Liv'' estas nova vorto, do principe ghusta Esperanto. Chu "liv'" estas necesa, tio ne estas ghenerale respondebla. Mi povas imagi, ke ghi povas esti utila en situacioj, kie la cirkonstancoj malhelpas la ghustan komprenon je "dekstr'e'n" kaj "mal'dekstr'e'n", do ekzemple en brua trafiko.

melitopolano (Mostra il profilo) 18 aprile 2016 11:35:36

Interalie, dekstre la vortaro tradukas liva tiel:
liva (liv·a) [= maldekstra] left
Do ĝi ne estas nur improvizaĵo de supreskribitaj tradukistoj.

Don1980 (Mostra il profilo) 18 aprile 2016 15:08:03

La vortoj dekstra kaj maldekstra estas tre longa. Mi iam instruis dancado ĉe SES en Slovakujo. Nomi la paŝoj por helpi la lernantoj estis tre malfacila. Dekstra, maldekstra, dekstra, maldekstra..... Eblas nur se la muziko estas tre malrapida. Tamen, mi diris la literoj do kaj mo anstataŭ.

robbkvasnak (Mostra il profilo) 18 aprile 2016 16:31:42

Ni parolas Esperanton hejme kaj ni uzas "liva" ĉar ĝi estas pli facile komprenebla vorto ol "maldekstra" - se "dekstra" estas la "nemarkita" formo ĝi do estas la "normo" - por ni tio ne servas.
(Lingvistike: "nemarkita" signifas la "norma formo" - ekzemple en okcidenta socio dum longa tempo kiam oni diris "kuracisto" ĉiuj asumis ke temis pri viro. Intertempe tio ŝanĝis sed ofte oni devas aldoni "virina kuracisto" aŭ "vira flegisto" en la angla.)

akueck (Mostra il profilo) 18 aprile 2016 17:48:10

robbkvasnak: se "dekstra" estas la "nemarkita" formo ĝi do estas la "normo" - por ni tio ne servas.
(Lingvistike: "nemarkita" signifas la "norma formo"
Chu lingvistike io signifas la norman formon au kion ajn - tio chi pri Esperanto ne rilatas al ties norma situacio. Chi lastan pri "liv'" mi klarigis en mia chi-temfadena mesagho de 2016-04-18 12:17:51; resumo:

La nek Fundamenta nek oficialigita "liv'" en la signifo de "mal'dekstr'" estas nova vorto en la senco de la sepa alineo de la Antauparolo kaj tial uzebla sen ies aprobo.

amigueo (Mostra il profilo) 30 aprile 2016 13:36:59

pri liv kiel radiko, ĝi estas familia al mi pri la fiziko,
en hispana lingvo: levogiro kaj dextrogiro (priskribo de referencaj sistemoj). do "liv" havas ian bazon en la scienca vortaro.

Bernadox (Mostra il profilo) 08 maggio 2016 18:22:09

Mi konsentas kun Andreas. La vorto liv- estas ĝusta Esperanto (nova vorto en la senco de la 7a alineo de la Antaŭparolo al la Fundamento, vd. en BK I) kaj nura demando de stilo, ĉu oni uzas ĝin aŭ ne - faru laŭ via plaĉo.

Iom pli pri dekstr- / liv-, mal-dekstr- vd. tie ĉi.

Torna all’inizio