본문으로

ĉu vi timas la robotojn?

글쓴이: cromañon, 2016년 4월 25일

글: 13

언어: Esperanto

cromañon (프로필 보기) 2016년 4월 25일 오후 5:01:10

la robotoj povus detrui nin en proksima estonteco, kaj tio estas gravega problemo por la homaro.
jen kelkaj filmoj pri la afero, terurigaj sendube.

https://www.youtube.com/watch?v=or4myu8EmOc

https://www.youtube.com/watch?v=PcLTvmayUNk

https://www.youtube.com/watch?v=SMgzHpGvhVg

usonano78 (프로필 보기) 2016년 4월 25일 오후 5:25:22

Ĉu vi spektis filmon "Aparataro"?

Mi ne timas je io, ĉar mi estas preta morti.

abaligu (프로필 보기) 2016년 4월 26일 오전 7:50:23

Mi ŝatus iĝi roboton se tia ŝanĝo povus igi min senmorta. Efektive, estas la timo al morto kiu pelas homojn promocii la konstruon de vivo, kiu estas originale registrita en DNA. Ĉar vivo estas biologie mallonga, ekzistas neceson ke vivo devus mekanike etendi sufiĉe longe, aldonante kaj ŝanĝante iujn komponantojn. Al tia grado de scienco, homa vivo estus agrabla eterne.

Alkanadi (프로필 보기) 2016년 4월 26일 오전 9:57:21

Mi ne komprenas la hispanan. Do mi ne komprenis la filmeton.

Ĉi tiu artikolo estas angle:
http://www.bbc.com/news/science-environment-316234...

Roboto povas vidludas.

Nun, robotoj regas Facebook-on kaj Youtube-on.

thyrolf (프로필 보기) 2016년 4월 26일 오후 12:23:29

abaligu:Mi ŝatus iĝi roboton se tia ŝanĝo povus igi min senmorta. Efektive, estas la timo al morto kiu pelas homojn promocii la konstruon de vivo, kiu estas originale registrita en DNA. Ĉar vivo estas biologie mallonga, ekzistas neceson ke vivo devus mekanike etendi sufiĉe longe, aldonante kaj ŝanĝante iujn komponantojn. Al tia grado de scienco, homa vivo estus agrabla eterne.
Mi povas imagi, ke post 1000 jaroj, 10.000 jaroj aŭ 100.000.000.000.000 jaroj la eterna vivo ne estus tre agrabla plu ... Kaj oni ne scias, kiamaniere oni post tiom longa tempo ŝanĝiĝus karaktere.

nornen (프로필 보기) 2016년 4월 26일 오후 3:10:52

Fakte mi timas pli la homojn ol la robotojn.

Alkanadi (프로필 보기) 2016년 4월 26일 오후 3:21:54

Ni diras, ke ni rajtu manĝi bestojn, ĉar ni estas pli inteligentaj ol ili.

Kio okazus, se la robotoj estas pli inteligentaj ol ni, kaj la robotoj manĝas nin? Ĉu la robotoj havas la rajton?

Серёга (프로필 보기) 2016년 4월 26일 오후 3:22:47

Jes, mi timas min.

Sunjo (프로필 보기) 2016년 4월 26일 오후 3:52:17

Alkanadi:Ni diras, ke ni rajtu manĝi bestojn, ĉar ni estas pli inteligentaj ol ili.
Laŭ mi tio jam estas erara konkludo. Aŭ ĉu vi opinias ke pli inteligentaj homoj ankaŭ rajtas manĝi malpli inteligentajn homojn?

Alkanadi:
Kio okazus, se la robotoj estas pli inteligentaj ol ni, kaj la robotoj manĝas nin? Ĉu la robotoj havas la rajton?
Robotoj ne bezonas manĝi. Do kial ili manĝu homojn? Ĝenerale mi dirus ke ju pli inteligenta iu/io estas, des malpli mortigema tiu/tio estu.

cromañon (프로필 보기) 2016년 4월 26일 오후 4:01:10

Sunjo:

vi forgesas ke la robotoj ne havas sentojn kiel kompato, amo, kulpo, ktp. tamen ili povas esti kaj estas tre inteligentaj, ekzemple la ŝako-mondĉampionoj estas pupoj en la manoj de la ŝako-komputiloj, la komputiloj venkas ilin senkompate kaj senerare!

다시 위로