Към съдържанието

Popoloj kaj landoj

от nornen, 03 май 2016

Съобщения: 13

Език: Esperanto

nornen (Покажи профила) 03 май 2016, 19:52:27

Jam delonge mi ne tute komprenas la Esperantan sistemon pri popolnomoj kaj landnomoj.

Evidente estas du malsamaj kategorioj:
Landobaze: La baza vorto signifas la landon kaj per la vorto an' oni devenigas la popolnomon: Andor'o → andor'an'o
Gentobaze: La baza vorto signifas la popolon kaj per la vortoj uj' aŭ i' oni devenigas la landnomon: franc'o → Franc'uj'o, Franc'i'o

Tamen kiel apliku oni tion al landnomoj kiel BolivioKolombio?
Ĉu ili estas gentobazaj? boliv'o → Boliv'uj'o, Boliv'i'o kaj kolomb'o → Kolomb'uj'o, Kolomb'i'o
Ĉu ili estas landobazaj kaj la i estas parto de la vorto? Bolivi'o → Bolivi'an'o, Kolombi'o → Kolombi'an'o

Tio ja estas konfuziga. Komparu:
Bolivio → Boliviano
Anglio → Angliano

Anglio → Anglo
Bolivio → Bolivo

Ankaŭ:
Pollando → polo
Skotlando → skoto
Nederlando → nedero???

akueck (Покажи профила) 04 май 2016, 05:46:46

nornen:Jam delonge mi ne tute komprenas la Esperantan sistemon pri popolnomoj kaj landnomoj.

Evidente estas du malsamaj kategorioj:
Jes. Tio estas la shlosilo por komprenado.

nornen: Landobaze: La baza vorto signifas la landon kaj per la vorto an' oni devenigas la popolnomon: Andor'o → andor'an'o
Gentobaze: La baza vorto signifas la popolon kaj per la vortoj uj' aŭ i' oni devenigas la landnomon: franc'o → Franc'uj'o, Franc'i'o
Prave. Eta aldono: Che gentobaza landnomo ankau "-land'" estas uzebla anstatau "-uj'" au "-i'", ekz. "Skot'land'o".

nornen:Tamen kiel apliku oni tion al landnomoj kiel BolivioKolombio?
Ĉu ili estas gentobazaj?
Ne, landobazaj. La "i" estas parto de la landnom-radiko.

nornen:boliv'o → Boliv'uj'o, Boliv'i'o kaj kolomb'o → Kolomb'uj'o, Kolomb'i'o
Malghustaj.

nornen: Ĉu ili estas landobazaj kaj la i estas parto de la vorto? Bolivi'o → Bolivi'an'o, Kolombi'o → Kolombi'an'o
Jes.

nornen:Tio ja estas konfuziga. Komparu:
Bolivio → Boliviano
Anglio → Angliano
"Angl'i'an'o" estas ghusta. Ghi nomas de "Angl'i'o" loghanton, kiu ne nepre estas "angl'o".

nornen: Nederlando → nedero???
Malghusta, char tiu "land" estas parto de la radiko. Sekve: "nederland'an'o".

usonano78 (Покажи профила) 04 май 2016, 17:57:23

Sendubite pro tio, ke Eŭropo estas pli partikulara lando, pri kiu oni diru "La Franca" aŭ "The French", sed ni ne diras "La Kolombia" aŭ "The Colombian". Anstataŭe ni diras "La Kolombianojn" aŭ "The Colombians". Ĝi enhavas sencon komparita kun la anglaj vortoj por mi. "The French" signifas ciujn el Francio, sed "The Colombian" signifas nur unu kolombiano.

eshapard (Покажи профила) 05 май 2016, 03:00:29

nornen:
Ankaŭ:
Pollando → polo
Skotlando → skoto
Nederlando → nedero???
Pri tiuj ĉi, mi kredas ke Pollando estas la lando de la poloj, kaj Skotlando estas la lando de la skotoj.

Sed Nederlando ne estas la lando de la nederoj. 'Neder' signifas 'suba'; la lando estas sub la nivelo de la oceano. Aŭ almenaŭ sub la nivelo de Germanuĵo.

akueck (Покажи профила) 05 май 2016, 08:50:46

eshapard:
nornen:
Ankaŭ:
Pollando → polo
Skotlando → skoto
Nederlando → nedero???
Pri tiuj ĉi, mi kredas ke Pollando estas la lando de la poloj, kaj Skotlando estas la lando de la skotoj.

Sed Nederlando ne estas la lando de la nederoj. 'Neder' signifas 'suba'; la lando estas sub la nivelo de la oceano. Aŭ almenaŭ sub la nivelo de Germanuĵo.
Miascie la nederlanda vorto "neder" signifas: "malalta"; "malsupra".

antoniomoya (Покажи профила) 05 май 2016, 08:59:45

Landnomoj: Ni formu simplan adjetivon kaj aldonu „lando”. Do: Finnalando, Rusalando, Korealando, Usonalando, Svisalando, Egiptalando, Aŭstralalando, Britalando. Ĉi-maniere la komencanto ne plu devus lerni diversajn finaĵojn.

Tiu ŝanĝo plifaciligus la vivon de lernantoj kaj instruistoj.
Ĉu ne estus bona celo?

D-ro Georgo Macioszek, Hamburgo
(Lingvo-simpligo, http://www.ilei.info/ipr/lingvo-simpligo.htm)

Mi tute konsentas pri tio.
Amike.

akueck (Покажи профила) 05 май 2016, 09:10:18

antoniomoya:Landnomoj: Ni formu simplan adjetivon kaj aldonu „lando”. Do: Finnalando, Rusalando, Korealando, Usonalando, Svisalando, Egiptalando, Aŭstralalando, Britalando. Ĉi-maniere la komencanto ne plu devus lerni diversajn finaĵojn.

Tiu ŝanĝo plifaciligus la vivon de lernantoj kaj instruistoj.
Ĉu ne estus bona celo?
Ni ne interkonfuzu a) tion, kia estas Esperanto, kun b) tio, kia estu Esperanto lau ies privata opinio. Miakomprene tiu chi temfadeno rilatas nur al a). Kaj tial ni limigu niajn kontribuajhojn je a).

Urho (Покажи профила) 05 май 2016, 10:58:30

antoniomoya:Landnomoj: Ni formu simplan adjetivon kaj aldonu „lando”. Do: Finnalando, Rusalando, Korealando, Usonalando, Svisalando, Egiptalando, Aŭstralalando, Britalando. Ĉi-maniere la komencanto ne plu devus lerni diversajn finaĵojn.
Bv. legi kelkajn ideojn pri la landonomo ”Finnlando” ĉe la lernu!-fadeno Finnlando.

Tradicie, ni finnalingvanoj uzas prefere la vorton Finnlando (Finn·land·o ← finn·o). Miakomprene tio estas la fakto, kiun mi ne ŝanĝus, kvankam mi mem uzas vortojn finnalingva kaj finnalingvano.

akueck (Покажи профила) 05 май 2016, 14:51:44

antoniomoya:Landnomoj: Ni formu simplan adjetivon kaj aldonu „lando”. Do: [...] Aŭstralalando
Chi lasta estas cetere ne aprobita formo nova al la oficialigita formo "Australi'", do malghusta Esperanto.

eshapard (Покажи профила) 05 май 2016, 19:21:58

akueck:

Miascie la nederlanda vorto "neder" signifas: "malalta"; "malsupra".
Suba, malalta, malsupra; ĉu ne estas la sencoj sufiĉe similaj? Mi ŝatas la tradukon 'malsupra' ankaŭ. Ĝi estas eble pli ĝusta.

La senco de la angla formo ne estas tiel preciza, sed mi ne scias pri la germana forma. Mi kredas ke la radiko estas komuna en ĉiuj linvoj ĝermanaj.

Обратно нагоре