去目錄頁

Anekdotoj pri Esperanto/esperantistoj

auxro, 2016年5月6日

讯息: 8

语言: Esperanto

auxro (显示个人资料) 2016年5月6日上午8:02:34

Tiu ĉi fadeno estu ne por ŝercoj en Esperanto sed por ŝercoj PRI esperantistoj.

Alkanadi (显示个人资料) 2016年5月9日下午1:39:23

externalImage.png

Vinisus (显示个人资料) 2016年5月9日下午3:18:40

Ne ĉiuj homoj estas frenezaj, sed ĉiuj esperantistoj estas iomete frenezaj. ridulo.gif

maratonisto (显示个人资料) 2016年6月24日上午6:47:48

Vinisus:Ne ĉiuj homoj estas frenezaj, sed ĉiuj esperantistoj estas iomete frenezaj. ridulo.gif
Ĉu mi estas escepto?

Altebrilas (显示个人资料) 2016年7月21日下午10:15:33

Mi jam rakontis ĝin, sed estas por dikigi la fadenon.

Kio havas du okulojn kaj kvardek dentojn?
Krokodilo.
Kio havas du dentojn kaj kvardek okulojn?
Esperantista klubo.

Kompreneble, de post la tempo kiam mi aŭdis ĝin, la movado rejuniĝis...

Altebrilas (显示个人资料) 2016年8月2日上午10:07:58

Kion faras Julio Cezaro en esperanta kongrso?
1. Veni (al la kongreso)
2. Vidi (la kongresurbon)
3. Vici (antaŭ la manĝejo)

Christa627 (显示个人资料) 2016年8月3日上午5:49:42

Ŝtelite de la blogo de Philip Brewer (kies ŝercoj mi preskaŭ neniam komprenas, sed tiu ĉi estas escepto okulumo.gif):

Esperantisto eniras trinkejon, kaj diras al la kelnero, “Ĉu vi volas aŭdi Idisto-ŝercon?”

La kelnero montras flanke kaj diras, “Ĉu vi vidas tiun grandulon? Li estas Idisto.” Tiam li montras aliflanke kaj diras, “Kaj ĉu vi vidas tiun viron en la leda jako? Li ankaŭ estas Idisto.” Tiam li diras, “Kaj, fakte, mi mem estas Idisto. Do, konsideru: Ĉu vi vere volas diri tiun ŝercon?”

“Kompreneble ne!” diras la Esperantisto. “Ne se mi devus klarigi ĝin tri foje!”

novatago (显示个人资料) 2016年8月9日上午9:05:00

Mi ankoraŭ ne legis la faman PIV ĉar mi volas unue legi la tri antaŭajn P.

回到上端