Ke daftar isi

vide'

dari nornen, 7 Mei 2016

Pesan: 3

Bahasa: Esperanto

nornen (Tunjukkan profil) 7 Mei 2016 05.50.02

La reta eldono de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto tekstas:

vortaro.net:vide/o ☇ Elektronika procedo de registrado, transdono aŭ reproduktado de bildoj k eventuale sonoj: videoamplifilo, videobendo, videodisko, videoregistrilo. ➞ magnetoskopo.
videaĵo. Io, farita per video.
Kial la vortoj videoamplifilo, videobendo, videodisko kaj videoregistrilo enhavas literon o en la mezo?
Kial ne videamplifilo, videbendo, videdisko kaj videregistrilo?

Mi pensadis, ke oni nur enŝovas vokalon inter du vorteroj por plifaciligi la prononcon. Tamen videbendo kaj videobendo estas samgrade prononceblaj.

"Frekvencbendo" sen vokalo inter "nc-b", tamen "videobendo" kun vokalo inter "e-b"...

akueck (Tunjukkan profil) 7 Mei 2016 09.31.57

nornen:
Kial la vortoj videoamplifilo, videobendo, videodisko kaj videoregistrilo enhavas literon o en la mezo?
Kial ne videamplifilo, videbendo, videdisko kaj videregistrilo?
Konjekto: Tiaokaze la rezulta vorto similas pli al la vorto uzata en multaj lingvoj (oni do volas akceli la rekon-efikon).

Teorie oni povas vidi en ekzemple "videobend'" ankau unuradikajhon. Simile statas pri "televid'", kiu estas oficialigita kiel unuradikajho.

agadar (Tunjukkan profil) 8 Mei 2016 14.47.04

Eble tial, ke jam ekzistas parolturno: vid al vide (al), kiu signifas: vis-a-vis, face to face.

Kembali ke atas