目次へ

"Multe da" kaj akuzativo

guyjohnston,2008年3月5日の

メッセージ: 12

言語: Esperanto

guyjohnston (プロフィールを表示) 2008年3月5日 16:43:43

Saluton, kial oni ne uzas la akuzativon kun "multe da", dirante ekzemple "mi havas multe da mono" anstataŭ "mi havas multe da monon"?

horsto (プロフィールを表示) 2008年3月5日 16:53:12

guyjohnston:Saluton, kial oni ne uzas la akuzativon kun "multe da", dirante ekzemple "mi havas multe da mono" anstataŭ "mi havas multe da monon"?
Ĉu ne estas neniam akuzativo post prepozicio? La -n finajo de vorto malantaŭ prepozicio ja ne estas akuzativo, sed montrilo por direkto aŭ daŭro.

sergejm (プロフィールを表示) 2008年3月6日 6:24:57

Post 'da' neniam estas akuzativo. Ĝi ne estas prepozicio de direkto. Logiko postulas akuzativon por 'multe', sed ankaŭ ĝi ne povas preni akuzativan finaĵon.

guyjohnston (プロフィールを表示) 2008年3月6日 11:04:11

Bone. Kial oni neniam uzas la "-n" finaĵon post la prepozicio "da", por montri pli klare kio estas la objekto de la frazo?

Terurĉjo (プロフィールを表示) 2008年3月6日 11:20:25

guyjohnston:Saluton, kial oni ne uzas la akuzativon kun "multe da", dirante ekzemple "mi havas multe da mono" anstataŭ "mi havas multe da monon"?
Ĉar en tiaj kazoj transitivaj verboj regas la vortojn, sekvantajn post ili (ne numeralojn kaj adjektivojn).

Mi havas multe da amikoj.
Mi havas multon da amikoj.
Sed:
Mi havas multajn amikojn.
Mi havas tri amikojn. okulumo.gif

Tamen oni povas diri:

Ĝin (monon) mi havas multe.
Aŭ:
Da ĝi mi havas multe.

sergejm (プロフィールを表示) 2008年3月6日 12:32:05

Kiam Zamenhof kreis la regulojn de Esperanto, li pensis ke sufuĉas havi akuzativon nur ĉe substantivoj kaj adjektivoj. Akuzativon ne havas artikolo, nombroj, ambaŭ, -ies kaj -iom korelativoj, verbaj infinitivoj, ke-subfrazoj. Adverboj povas preni -n nur por montri direkton. Ne estas bele aldoni akuzativon al neesperantigitaj nomoj, kaj eĉ al tiaj esperantaj nomoj, kiel 'Lernu!'.
Sed estas okazoj kiam logike ĉi tiuj vortoj devas esti en akuzativo, sed ili ne povas ĝin havi.

Multe da patrinoj vidas multe da filinoj.

Akuzativon devus havi la dua multe, ne filinoj! Ni povas supozi ke estas kutima vortordo.

Multe da patrinoj multe da filinoj vidas.

Ne kutima vortordo. Ni ne povas kompreni kiu kiun vidas.
Por eviti miskomprenon vi povas diri:

Estas multe da patrinoj. ili vidas multe da filinoj.
Estas multe da filinoj. Multe da patrinoj ilin vidas.
Multo da patrinoj multon da filinoj vidas.

horsto (プロフィールを表示) 2008年3月6日 20:52:02

sergejm:
Multe da patrinoj vidas multe da filinoj.
Iel "multe da patrinoj" ne plaĉas al mi, eble ĉar tiu maniero esprimi tion havas negativan signifon en la germana lingvo. Ĉu ne "multaj patrinoj" estas la normala kaj pli taŭga maniero diri tion, vi tiam ankaŭ ne havas problemon kun la akuzativo:
Multaj patrinoj vidas multajn filinojn.
guyjohnston:
mi havas multe da mono
Ankaŭ ebla estas tio:
mi havas multan monon.

sergejm (プロフィールを表示) 2008年3月7日 7:48:12

horsto:
Iel "multe da patrinoj" ne plaĉas al mi, eble ĉar tiu maniero esprimi tion havas negativan signifon en la germana lingvo. Ĉu ne "multaj patrinoj" estas la normala kaj pli taŭga maniero diri tion, vi tiam ankaŭ ne havas problemon kun la akuzativo:
Multaj patrinoj vidas multajn filinojn.
Ankaŭ al mi ne plaĉas "multe da ...".
Sed mi menciis ankaŭ aliajn vortojn.
Vi povas uzi "multaj ..." anstataŭ "multe da ...", sed kion vi faros kun "iom da ..."?

Iom da patrinoj vidas iom da filinoj.

Kaj eĉ des pli:

Kiom da patrinoj vidas iom da filinoj?

黄鸡蛋 (プロフィールを表示) 2008年3月7日 13:09:33

sergejm:Vi povas uzi "multaj ..." anstataŭ "multe da ...", sed kion vi faros kun "iom da ..."?
Anstataŭ "iom da" oni povas uzi "ioma(j)".
Ekz. Iomaj patrinoj vidas iomajn filinojn.

Tamen, ŝajnas strange, meti tro multaj "iomaj" en unu frazo. Por simila signifo, oni povas uzi "kelkaj", "pluraj", ktp.

sergejm (プロフィールを表示) 2008年3月8日 10:30:28

黄鸡蛋:Anstataŭ "iom da" oni povas uzi "ioma(j)".
Vi ne povas uzi "ioma(j)" anstataŭ "iom da".
La respondo al "kiom da" estas unu, du, tri.
La respondo al "kioma" estas unua, dua, tria.

Kiom da terpomoj vi alportis?
Mi alportis du sakojn da terpomoj.
Kioman sakon vi alportis?
Mi alportis la duan sakon.

先頭にもどる