目次へ

Chu spaceto estu antau dupunkto kaj punktokomo?

akueck,2016年5月19日の

メッセージ: 4

言語: Esperanto

akueck (プロフィールを表示) 2016年5月19日 15:30:59

En tiu temfadeno konkludas Bernardox, ke surbaze de la Fundamento estu spaceto inter "l'" kaj la sekva vorto. Bone.

Kurioze en la Fundamento aperas spaceto antau kaj dupunkto kaj punktokomo; ekzemplo:

Fundamenta Ekzercaro_paragrafo_30:
... ni ricevas vortojn montrajn : kia, kial, ...
Escepto: En la Fundamenta Ekzercaro ne estas tia spaceto, se antau dupunkto au punktokomo staras interpunkcia signo.

Chu mankanta spaceto antau punktokomo au dupunkto, kiel ekzemple okaze de "... ni ricevas vortojn montrajn: kia, kial, ...", sekve estas malghusta Esperanto?

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2016年5月19日 20:55:43

Pli verŝajne temas pri transpreno de etnolingva kutimo de la francaj kompostistoj pretigantaj la manuskripton de la Fundamento por Hachette, ĉu ne?

Altebrilas (プロフィールを表示) 2016年5月22日 14:07:36

Tio estas presista regulo kaj neniel rilatas kun gramatiko.

Kiam tajpmaŝinoj ne ekzistis, oni skribis oficialajn dokumentojn per kaligrafio, kiu signifas "bela skribo". Estis reguloj pri la maniero desegni belajn buklojn por plibeligi literojn. Feliĉe, tiujn regulojn oni neniam aldonis al la gramatiko. Uf!

akueck (プロフィールを表示) 2016年5月22日 15:26:50

Altebrilas:Tio estas presista regulo kaj neniel rilatas kun gramatiko.
Chu vi celas nur tion koncerne la spaceton antau punktokomo kaj dupunkto?

Au chu vi celas ankau tion koncerne la mankantan spaceton post "l'" en kvar el kvin lingvoversioj de la Fundamenta Gramatiko?

先頭にもどる