Al la enhavo

Ŝtato Esperanto

de fritztc, 2016-majo-20

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

fritztc (Montri la profilon) 2016-majo-20 08:06:25

Ĉirkau Kelmis, urbeto en Belgio, proksime Aĥeno en Germanio, estis dum 103 jaroj neŭtrala regiono, nomata "Neutral Moresnet".

Tiu regiono estiĝis antaŭ 200 jaroj, tial nun (21. kaj 22. Majo) tie estas festivalo. La tempo de neŭtraleco finis 1919. Dum tiu tempo de neŭtraleco, en Neutral-Moresnet la kuracisto "Wilhelm Molly" tie elvokis la "Ŝtato Esperanto".

Ĉe ekspozicio en Kelmis vi povas vidi rememoroj de tiu tempo.

Vinisus (Montri la profilon) 2016-majo-20 11:56:07

Grava informo, gratulon fritztc! Ĉiu lando havas sian popolon, nur Esperanto havas sian popolon, sed ne havas sian landon, ĉar la lando de Esperanto estas la koro de la veraj esperantistoj.

Frano (Montri la profilon) 2016-junio-14 20:19:57

Esperanto estas la dua lingvo de Respubliko De Molossia

thyrolf (Montri la profilon) 2016-junio-20 17:55:15

Esperanto estis la oficiala lingvo de la ŝtato "Insulo de la Rozoj"
https://eo.wikipedia.org/wiki/Insulo_de_la_Rozoj
(Rigardu la info-keston)

dokumentiga filmo en Esperanto: https://www.youtube.com/watch?v=XiBKyYRO9fI

Frano (Montri la profilon) 2017-januaro-04 09:50:49

Dr. Igor Ashurbeyli - grava figuro de rusa milita industrio, financadas internacian projekton Asgardia.
Pli ol duonmiliono da homoj (plejparte de Ĉinio kaj Usono) jam deklaris sian partoprenon en la projekto.

Esperanto havas bonan ŝancon fariĝi la oficiala lingvo de Asgardia.
https://asgardia.space/en/forum/forum/general-disc...

https://asgardia.space/en/forum/forum/general-disc...

Frano (Montri la profilon) 2018-marto-05 16:06:07

Demokratia Ŝtato de Arcejo
Bonvenon al Arcejo
BAZA INFORMO

Reen al la supro