前往目錄

kaprobarbo

貼文者: Sciuro4, 2016年5月22日

訊息: 6

語言: Esperanto

Sciuro4 (顯示個人資料) 2016年5月22日下午1:23:58

Saluton!
Ĉu la vorto "kaprobarbo" estas por la barbo de kapro aŭ por la barbo de homo?
En (reta) PIV troviĝas nur "kaprobarbo. Pinte tondita mentona barbo", sed tie ne troviĝas se "kaprobarbo" estas per kapro aŭ homo.
Dankon por helpo antaŭe!
Saluto, Sciuro4

Alkanadi (顯示個人資料) 2016年5月22日下午1:54:13

En la vortaro de Lernu, ĝi diras "Goatee". Ĉi tiu angla vorto estas uzita nur por homoj.

Oni ne diru, ke kapro havas kaprobarbo, ĉu ne?

Mi ne scias, sed mi opinias, ke:
kaprobarbo <--- Por homoj
barbo de kapro <--- Por Kaproj


externalImage.png

Altebrilas (顯示個人資料) 2016年5月22日下午2:01:10

Estas metaforo, kiam uzite por homo: homa barbo simila al tiu de kapro.

En la franca, oni diras "bouc" [buk], kiu signifas virkapro, por nomi tian barbon.

Vinisus (顯示個人資料) 2016年5月22日下午4:09:50

Laŭ mi pli trafe estus genitiva formo t.e. kapra borbo. en la portugala oni nomas "Cavanhaque".

nornen (顯示個人資料) 2016年5月22日下午7:18:02

Sciuro4:Saluton!
Ĉu la vorto "kaprobarbo" estas por la barbo de kapro aŭ por la barbo de homo?
En (reta) PIV troviĝas nur "kaprobarbo. Pinte tondita mentona barbo", sed tie ne troviĝas se "kaprobarbo" estas per kapro aŭ homo.
Dankon por helpo antaŭe!
Saluto, Sciuro4
Ĉar kaproj ĝenerale ne tondas siajn barbojn, mi supozas, ke ĝi temas pri homa barbo.

La bildo, kiun afiŝis Alkanadi, miaopinie ne estas "kaprobarbo", kvankam la angla vorto estas "goatee". La barbo en la bildo ne estas pinte tondita.

Tio eble estas kaprobarbo:

externalImage.png

Komparu kun kapro:

externalImage.png

Kion afiŝis Alkanadi, mi nomiĝus "Van Dyke".

Sciuro4 (顯示個人資料) 2016年5月23日上午8:45:06

Multan dankon por la rapida helpo al ĉiuj!

回到上端