Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

Geografia Ludo (Mi pensas pri urbo)

kelle poolt LiamBeaman, 23. mai 2016

Postitused: 664

Keel: Esperanto

Серёга (Näita profiili) 21. oktoober 2017 19:19.20

La eksa ĉefurbo de lando kie vivas multe da sovaĝaj simioj.

dobri (Näita profiili) 22. oktoober 2017 12:28.39

Tio povas esti Dar-es-Salaam el Tanzanio.

Серёга (Näita profiili) 22. oktoober 2017 14:37.37

Votocek, ĉu vi rigardis la kina filmo "Saluton, mi via onklino" ?

dobri (Näita profiili) 23. oktoober 2017 14:17.00

Ne. Mi supozas, ke ĝi estas la usona, ĉu? Tamen, ĉu mi divenis aŭ ne?

Серёга (Näita profiili) 23. oktoober 2017 20:53.08

Ne, tiu ĉi urbo ne estas en Afriko, tamen tie estas la ekvatoro ankaŭ.
La filmo estas olda sovetia, ne usona.

Vinisus (Näita profiili) 24. oktoober 2017 15:19.16

Ĉu Kiribato, ĉefurbo Bairiki "Bairikio?

Серёга (Näita profiili) 24. oktoober 2017 18:03.08

En vikipedio oni skribis:
"La mondo de mamuloj de Kiribato estas ekstreme malriĉa. La sola tera mamulo kiu estis vidita sur la insuloj dum la Amerika scienca ekspedicio en la unua duono de la 19-a jarcento estis malgranda rato. Loĝantoj tenas birdojn kaj porkojn."
Kie tie estas simioj? ridulo.gif
Ne Bairiki, ĉar necesas simioj.

Vinisus (Näita profiili) 24. oktoober 2017 18:58.22

Do, la Amazonia arbaro estas plena de simioj, tion vi ne povas nei nek vikipedio..ridulo.gif

Серёга (Näita profiili) 24. oktoober 2017 19:48.25

Mi ne neos! Mi neniam estas en la Amazonio sed mi multe aŭdis pri ĝi!
La lando kun sia eksa ĉefurbo havas pecon da la Amazonia arbaro. ridulo.gif

Vinisus (Näita profiili) 24. oktoober 2017 21:48.59

Ekvadoro (Kito)

Tagasi üles