Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Geografia Ludo (Mi pensas pri urbo)

de LiamBeaman, 2016-majo-23

Mesaĝoj: 664

Lingvo: Esperanto

Серёга (Montri la profilon) 2017-novembro-18 16:23:10

Odeso?

Vinisus (Montri la profilon) 2017-novembro-18 19:52:45

Litovio ĉu?

vincas (Montri la profilon) 2017-novembro-18 20:31:14

Vinisus:Litovio ĉu?
Jes tio estas Litovio. La urbeto estas Veisiejai.

Veisiejai (aperanta kiel Vejseje en fruaj esperantaj dokumentoj) estas vilaĝo kie L. L. Zamenhof komencis kuracistan praktikon en 1885; en diversaj dokumentoj ĝi estas citata kiel la loko kie Esperanto estis kreita.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Veisiejai

Avidu ĉiuj lango.gif ridulo.gif

Vinisus (Montri la profilon) 2017-novembro-18 21:16:21

Vincas, kiel estas la sono de la vorto Veisiejai en la litova ligvo, komparante kun la sono de la esperanta alfabeto? Ekz-e en la germana "ei"= ai kaj "ie"= i; en la partugala João, la sono en Esperanto = Ĵoao = Johano...

Серёга (Montri la profilon) 2017-novembro-19 10:13:17

vincas (Montri la profilon) 2017-novembro-19 10:41:53

Vinisus:Vincas, kiel estas la sono de la vorto Veisiejai en la litova ligvo, komparante kun la sono de la esperanta alfabeto? Ekz-e en la germana "ei"= ai kaj "ie"= i; en la partugala João, la sono en Esperanto = Ĵoao = Johano...
Veisiejai en Esperanto prononcus kiel Vejseje. "ei" ne sonas kiel germana 'ai' sed kiel 'ej'. "ie" ne sonas germane 'i' longa.
'ie' estas duobla vokalo.

En anglingva vikipedio eblas aŭdi prononcon.
https://en.wikipedia.org/wiki/Veisiejai

Серёга (Montri la profilon) 2017-novembro-19 11:20:19

Mi aŭskultis la prononcon de la vilaĝa nomo kaj ĝuste aŭdis na Vjejsijajej, do vilaĝon oni devas laŭ Esperanto nomigi Vjejsijajejon.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-novembro-19 11:33:31

Vincas Bonege, koran dankon!

Mi pensas pri du landoj, kiuj militis inter si dum unu jarcento.

Серёга (Montri la profilon) 2017-novembro-19 12:01:44

Anglio kaj Francio?

Vinisus (Montri la profilon) 2017-novembro-19 15:28:02

Gratulon, Cepëra! Nun estas via vico.

Reen al la supro