Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

Geografia Ludo (Mi pensas pri urbo)

by LiamBeaman, May 23, 2016

Messages: 664

Language: Esperanto

Серёга (User's profile) November 18, 2017, 4:23:10 PM

Odeso?

Vinisus (User's profile) November 18, 2017, 7:52:45 PM

Litovio ĉu?

vincas (User's profile) November 18, 2017, 8:31:14 PM

Vinisus:Litovio ĉu?
Jes tio estas Litovio. La urbeto estas Veisiejai.

Veisiejai (aperanta kiel Vejseje en fruaj esperantaj dokumentoj) estas vilaĝo kie L. L. Zamenhof komencis kuracistan praktikon en 1885; en diversaj dokumentoj ĝi estas citata kiel la loko kie Esperanto estis kreita.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Veisiejai

Avidu ĉiuj lango.gif ridulo.gif

Vinisus (User's profile) November 18, 2017, 9:16:21 PM

Vincas, kiel estas la sono de la vorto Veisiejai en la litova ligvo, komparante kun la sono de la esperanta alfabeto? Ekz-e en la germana "ei"= ai kaj "ie"= i; en la partugala João, la sono en Esperanto = Ĵoao = Johano...

Серёга (User's profile) November 19, 2017, 10:13:17 AM

vincas (User's profile) November 19, 2017, 10:41:53 AM

Vinisus:Vincas, kiel estas la sono de la vorto Veisiejai en la litova ligvo, komparante kun la sono de la esperanta alfabeto? Ekz-e en la germana "ei"= ai kaj "ie"= i; en la partugala João, la sono en Esperanto = Ĵoao = Johano...
Veisiejai en Esperanto prononcus kiel Vejseje. "ei" ne sonas kiel germana 'ai' sed kiel 'ej'. "ie" ne sonas germane 'i' longa.
'ie' estas duobla vokalo.

En anglingva vikipedio eblas aŭdi prononcon.
https://en.wikipedia.org/wiki/Veisiejai

Серёга (User's profile) November 19, 2017, 11:20:19 AM

Mi aŭskultis la prononcon de la vilaĝa nomo kaj ĝuste aŭdis na Vjejsijajej, do vilaĝon oni devas laŭ Esperanto nomigi Vjejsijajejon.

Vinisus (User's profile) November 19, 2017, 11:33:31 AM

Vincas Bonege, koran dankon!

Mi pensas pri du landoj, kiuj militis inter si dum unu jarcento.

Серёга (User's profile) November 19, 2017, 12:01:44 PM

Anglio kaj Francio?

Vinisus (User's profile) November 19, 2017, 3:28:02 PM

Gratulon, Cepëra! Nun estas via vico.

Back to the top