Mergi la conținut

Închis
Max. 500 mesaje.

Geografia Ludo (Mi pensas pri urbo)

de LiamBeaman, 23 mai 2016

Contribuții/Mesaje: 664

Limbă: Esperanto

Серёга (Arată profil) 19 noiembrie 2017, 17:05:48

La lando kie estas sia propra bokso.

Vinisus (Arată profil) 19 noiembrie 2017, 19:13:24

Tajlando ĉu?

Серёга (Arată profil) 19 noiembrie 2017, 19:55:22

Jes! Per unu fojo, bone!

Vinisus (Arată profil) 19 noiembrie 2017, 21:45:41

Tajlanda bokso estas mondfama, vi bonkore faciligis la respondon. Donkon!

Mi pensas pri lando kies nomo enhavas du vortojn, kaj la nomo de la ĉefurbo komenciĝas per la litero P.

Серёга (Arată profil) 20 noiembrie 2017, 12:48:46

Ĉu Ĉeĥoslovakio kun la ĉefurbo Prago, tamen ĝi estas eksa ŝtato.

Vinisus (Arată profil) 20 noiembrie 2017, 15:55:32

Ne, la lando troviĝas en Ameriko

Серёга (Arată profil) 20 noiembrie 2017, 17:17:08

La Respubliko de Sud-Afriko kun sia ĉefurbo Pretorio?

Vinisus (Arată profil) 20 noiembrie 2017, 22:28:21

Ne. T kaj T, P.

sergejm (Arată profil) 21 noiembrie 2017, 01:04:17

Trinidado kaj Tobago kun ĉefurbo Port-of-Spain? Sed ĝi estas en Ameriko.

Vinisus (Arată profil) 21 noiembrie 2017, 12:28:13

Jes, vi pravas, sed la ĉefurbo en Esperanto estas Portospeno.

Înapoi mai sus