Till sidans innehåll

Ĉu Egaleco estas Mensogo?

av usonano78, 23 maj 2016

Meddelanden: 89

Språk: Esperanto

abaligu (Visa profilen) 24 maj 2016 06:13:53

Egaleco ankaŭ estas mia zorgo dum mia kariero, precipe dum la pluraj monatoj estante direktisto en hotelo kun dek pli nigraj servistinoj, kiuj kaŭzis multajn problemojn kun nia malafabla klientoj de UN. Ĉar la luprezoj pagitaj de UN kiel bonfaro, la klientoj traktis sin kiel reĝoj kaj reĝinoj, trouzante la nigruloj kiel nenio. Inter la klientoj, la indianoj kaj la kosovanoj estis la plej malbona pro lia ordonemo kaj laŭtaj voĉoj. Kiel venĝo por la brutalaj luantoj, la nigruloj asertis sin esti la reala posedantoj de siaj propraj lando, rifuzante disponigi kroman servon senpage. Pri la plendoj de ambaŭ la laboristoj kaj la klientoj, estis vizitanto de mia estro kiu konsilis min eskapi kaj diris ke egaleco estas servi neniu sed ni mem. Post mi forlasis el la hotelo, estas mia revo elserĉi kaj gustumi simplajn plezurojn.

Miland (Visa profilen) 24 maj 2016 10:46:39

La punoj por krimoj kontraŭ homoj ne distingas inter riĉuloj kaj malriĉuloj.

Altebrilas (Visa profilen) 24 maj 2016 12:00:58

Maniero karikaturi egalecon estas postuli la samon de ĉiuj. Iuj entreprenoj faras tion, kiam ili volas maldungi parton de sia laboristaro: ili plialtigas la normojn de produktiveco, por ke la malplej rapidaj, lertaj, aŭ elturniĝemaj ne kapablu atingi ilin. Se laboristo ne estas agnoskita kaj protektata per speciala statuso, kiel ekz. handikapulo, li estas taksata kiel nekompetenta, kaj perdas sian laboron.

Tial doni la samon al ĉiuj aŭ postuli la samon de ĉiuj, senkonsidere pri la bezonoj aŭ la kapablecoj estas malbone. Ĉiu devas ricevi proporcie al siaj klopodoj, ek de kiam liaj vivaj bezonoj estos plenumitaj. Tiu proporcio difinas egalecon. Elekti inter multe labori kaj ricevi aŭ malmulte labori kaj ricevi, estas libereco.

hilex (Visa profilen) 24 maj 2016 12:47:37

sproshua:ĉu vi volas mondan pacon?
paco ne estiĝos sen justeco.
justeco ne estiĝos sen unueco.
unueco ne estiĝos sen egaleco.
egaleco ne estiĝos sen kompato, sen amo.

al tiuj, kiuj kutimas havi multajn privilegiojn, egaleco sentiĝas kiel premegeco.
Se estas justeco la paco ne estas bezonata.
Se estas unueco la justeco ne estas bezonata.
Se estas amo la unueco ne estas bezonata.
La egaleco forfalas el tiu vico kiel absolute nebezonata objekto.

Justpatrolo (Visa profilen) 24 maj 2016 12:49:53

Ĝis kiam ekzistas la forto, ruzeco, avido, agreso kaj malamo, ĝis tiam ekzistos la malegaleco.

Eĉ bestoj neniam estas egalaj. Ĉiam estas pli forta kaj ruza besto-gvidanto, kiu subordigas la malfortajn.

Neniam egalos riĉuloj kaj malriĉuloj.

La egaleco estas nia revo kaj fantazio.

Vinisus (Visa profilen) 24 maj 2016 13:18:50

Bedaŭrinde, sed eĉ la Naturo malamas egalecon.

Alkanadi (Visa profilen) 24 maj 2016 13:52:53

Vinisus:Bedaŭrinde, sed eĉ la Naturo malamas egalecon.
Vi pravas, kaj la naturo volas mortigi nin.

Velkro (Visa profilen) 24 maj 2016 14:21:33

Jen iuj opinioj pri tiu temo.

Ŝajnas al mi ke 'egaleco', kiam menciita en la la nunaj tempoj, estas ĉifro por 'socialismo'. Banale, kaj stulte!

Mi ne estas egala kun tiun, kiu loĝas pli proksime al la fervoja stacidomo ol mi. Ĉu ni tial konstruu ĉiu domo laŭ 2km-diametra cirklo, kun la stacidomo en la centro, por egaligi ĉiun? Aŭ ĉu ni anstataŭ konstruis oportuno-plenan landon en kiu oni rajtas kaj povas peni loĝi en pli bone domo, per sia laboro, eblo, entreprenemo k.t.p.?

Mi memoras, antaŭ kelkaj jaroj dum la solena fermo de la Olimpiaj Ludoj. Eble en Londono aŭ Sidnejo. Tiam, muzikisto kantis 'Imagine' de John Lennon. Li kantis (en la angla) "Imagu ke landoj ne ekzistas. Facile, se vi penas!" Ho, la perfekta kanto... por okazo pri sport-ludoj inter la landoj de la mondo! Kia stultulo! 'The Loneliness of the Long-Distance Runner' (solecaĉo de la maratonisto) de Iron Maiden estus pli taŭge, eble!

La diro, "Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo," (Galatoj 3:28) ŝajnas priskribi speco de egaleco, sed ne egaleco pri laboro, loĝejo, oportuno, nacieco, kulturo, stacidomo-proksimeco, kaĉa olimpiko-kanto, mensogo, k.t.p.

Alkanadi (Visa profilen) 24 maj 2016 15:25:28

Egaleco estas malebla. Eĉ, se oni loĝus en etaĝkonstruaĵo, iuj loĝus supre kaj iuj loĝus malsupre.

Sed ni devas fari la vivon pli egala ol la nuna situacio.

Vinisus (Visa profilen) 24 maj 2016 15:53:53

Ploris bovo pro ĉagreno,
sciiĝinte de azeno,
ke laŭ ŝafa aksiomo,
ĝi samstultas kiel ... homo. ridulo.gif

Tillbaka till toppen