Ke daftar isi

Ĉu Egaleco estas Mensogo?

dari usonano78, 23 Mei 2016

Pesan: 89

Bahasa: Esperanto

hilex (Tunjukkan profil) 27 Mei 2016 03.29.01

sproshua:
Egaleco estas elpensita de homoj kaj ne estas natura fakto.
homoj estas de la ĉio, de la naturo.
rigardu arojn de ĉasado-kolektado. iliaj egalrajtigaj manieroj esploriĝis dum la antaŭa jarcento.
egaleco estas natura.
Homoj nome estas parto de la naturo. Sed homo povas havi implikitan imagon kiel kun egaleco kiu estas neniel ligita kun realo kaj aperas nur en tiu implikita miskompreno. Egaleco estas la plej granda mensogo. Sole la fakto de vivado sufiĉas por rajteco sen neceso enplekti tien egalecon.

RubyNunes (Tunjukkan profil) 27 Mei 2016 03.38.34

Laŭ mia opinio, egaleco ne estas mensogo, sed utopio.
Oni ofte aŭskultas esperigajn vortojn, kredante, ke fine efektiviĝos la revo de multaj homoj, kiuj malkvieteme atendas egalecon, sed oni daŭre estas trompataj de homoj, kies promesojn oni ne vidas plenumitaj. Nenio surprizas min plu, ĉar mi jam alkutimiĝis al vanaj vortoj.

hilex (Tunjukkan profil) 27 Mei 2016 03.53.31

sproshua:
hilex:
sproshua:
mi ne parolis pri tiuj. mi nur parolas pri homoj.
Vi devus paroli pri tiuj ĉar ilia rajteco estas absolute tia kiel ĉe homoj. Aŭ vi sentas vin super tiuj ekzistaĵoj en senco de rajteco preni el la naturo tion kion oni bezonas?
jes, vivoj de aliaj vivaĵoj gravas, sed tio estas aparta temo.
rigardu ke homoj subtenas unu la alian. ni estas homoj.
ni korektu unue nin mem.
Aliaj ekzistaĵoj ne bezonas je ia ajn korektado, ili agadas laŭnature, t.e. juste. Homoj povas fari tion (korektadon) senfine sen ia ajn vera rezulto kaŭze de kapablo impliki ĉion.
La problemo estas en intermiksaĵo de besteco kaj homa menso. Tiu intermiksaĵo estas la plej terura afero en la mondo. Ĝi estas kaŭzo de la inferiĝo de nia vivo sur la Tero. La vera liberiĝo de homoj povas komenci en du okazoj: aŭ homoj fariĝas bestoj sen menso aŭ ili seniĝas je besteco fariĝante veraj homoj sen almiksaĵoj forgesante ajnajn ideojn pri egaleco ktp havante sole unu gvidantan principon --- amon kiu sufiĉas por ĉio.

hilex (Tunjukkan profil) 27 Mei 2016 03.55.44

RubyNunes:utopio.
Speco de mensogo.

Justpatrolo (Tunjukkan profil) 27 Mei 2016 04.47.35

La utopio estas nur revo, nerealizata plano.

La mensogo estas reala agado, antaŭintenca trompo.

Certe, por honestaj kaj sinceraj homoj Egaleco signifas utopion. Sed la malhonestaj uzas la mensogon.

---------------------------------------------------------
ESPERANTO is the killer of translators!
ESPERANTO estas murdisto de la tradukistoj!
ESPERANTO - убийца переводчиков!
ESPERANTO - tərcüməçilərin qatilidir!
ESPERANTO è l'assassino degli interpreti!

hilex (Tunjukkan profil) 27 Mei 2016 06.12.38

Justpatrolo:La utopio estas nur revo, nerealizata plano.

La mensogo estas reala agado, antaŭintenca trompo.

Certe, por honestaj kaj sinceraj homoj Egaleco signifas utopion. Sed la malhonestaj uzas la mensogon.
Utopio kaj mensogo estas specoj de iluzio. Mensogo povas esti trompo kaj povas esti sintrompo (senintenca honesta kaj sincera mensogo). Utopio apartenas al la sama kategorio. Ĉiu mensogo naskiĝas el malscio, formoj de kiu povas esti multaj. Kiel diris unu saĝa homo: scio estas erara kompreno, nescio estas nur blinda neinformiteco.

Notxor (Tunjukkan profil) 27 Mei 2016 09.31.13

"Justpatrolo":La utopio estas nur revo, nerealizata plano.
Sed estas la gvidilo de la idealismaj uloj. Ne estas nur mensogo, sed utilas.

Justpatrolo (Tunjukkan profil) 27 Mei 2016 09.45.02

hilex:
Utopio kaj mensogo estas specoj de iluzio. Mensogo povas esti trompo kaj povas esti sintrompo (senintenca honesta kaj sincera mensogo). Utopio apartenas al la sama kategorio. Ĉiu mensogo naskiĝas el malscio, formoj de kiu povas esti multaj.
Laŭ vi adultanta viro trompas sian edzinon dank'al malscio. Li pensas, ke li ne adultas kaj mensogas laŭ la malscio. ridulo.gif

-----------------
ESPERANTO is the killer of translators!
ESPERANTO estas murdisto de la tradukistoj!
ESPERANTO - убийца переводчиков!
ESPERANTO - tərcüməçilərin qatilidir!
ESPERANTO è l'assassino degli interpreti!

hilex (Tunjukkan profil) 27 Mei 2016 10.56.00

Justpatrolo:
hilex:
Utopio kaj mensogo estas specoj de iluzio. Mensogo povas esti trompo kaj povas esti sintrompo (senintenca honesta kaj sincera mensogo). Utopio apartenas al la sama kategorio. Ĉiu mensogo naskiĝas el malscio, formoj de kiu povas esti multaj.
Laŭ vi adultanta viro trompas sian edzinon dank'al malscio. Li pensas, ke li ne adultas kaj mensogas laŭ la malscio. ridulo.gif
Jes. Mi traktas malscion budhisme. Tial la viro nepre estas en malscio. Lia ago kondukas al suferado.

Justpatrolo (Tunjukkan profil) 27 Mei 2016 16.09.00

hilex:
Justpatrolo:
hilex:
Utopio kaj mensogo estas specoj de iluzio. Mensogo povas esti trompo kaj povas esti sintrompo (senintenca honesta kaj sincera mensogo). Utopio apartenas al la sama kategorio. Ĉiu mensogo naskiĝas el malscio, formoj de kiu povas esti multaj.
Laŭ vi adultanta viro trompas sian edzinon dank'al malscio. Li pensas, ke li ne adultas kaj mensogas laŭ la malscio. ridulo.gif
Jes. Mi traktas malscion budhisme. Tial la viro nepre estas en malscio. Lia ago kondukas al suferado.
Neee! ridulo.gif Li bone scias kion faras. ridulo.gif ridulo.gif

--------------------------------------
ESPERANTO is the killer of translators!
ESPERANTO estas murdisto de la tradukistoj!
ESPERANTO - убийца переводчиков!
ESPERANTO - tərcüməçilərin qatilidir!
ESPERANTO è l'assassino degli interpreti!

Kembali ke atas