К содержанию

Ĉu Egaleco estas Mensogo?

от usonano78, 23 мая 2016 г.

Сообщений: 89

Язык: Esperanto

usonano78 (Показать профиль) 27 мая 2016 г., 19:16:01

Ĉu egaleco estas konformeco aŭ ĝeneraligado? Egaleco povas signifi konformecon. Ekzemple, ĉiuj egalas Usone. Do, Usonanoj devus simili unu la alian. Tiukaze egaleco estas ia karcero.

hilex (Показать профиль) 27 мая 2016 г., 23:49:51

Justpatrolo:
Neee! ridulo.gif Li bone scias kion faras. ridulo.gif ridulo.gif
Bone scii kion oni faras estas bone scii ĉiujn sekvojn de la farado. Mi dubas ke sur Tero estas multe da tiaj homoj. La fakto mem ke iu vivas sur la Tero atestas pri lia/ŝia malscio.

sproshua (Показать профиль) 28 мая 2016 г., 1:43:25

hilex:
sproshua:
Egaleco estas elpensita de homoj kaj ne estas natura fakto.
homoj estas de la ĉio, de la naturo.
rigardu arojn de ĉasado-kolektado. iliaj egalrajtigaj manieroj esploriĝis dum la antaŭa jarcento.
egaleco estas natura.
Homoj nome estas parto de la naturo. Sed homo povas havi implikitan imagon kiel kun egaleco kiu estas neniel ligita kun realo kaj aperas nur en tiu implikita miskompreno. Egaleco estas la plej granda mensogo. Sole la fakto de vivado sufiĉas por rajteco sen neceso enplekti tien egalecon.
kiel vi scias certe ke aliaj bestoj ne imagas?
ni scias certe ke aliaj bestoj ankaŭ sonĝas.
vi donas nefidindajn kaj eĉ falsajn supozojn.

jes, homoj povas imagi, sed homoj ja estas bestoj. pro tiu imago homoj transvivas kaj floras.
Aliaj ekzistaĵoj ne bezonas je ia ajn korektado, ili agadas laŭnature, t.e. juste.
mi ne konsentas. naturo ne estas justa. justeco estas ankaŭ de homa imago.
naturo estas sovaĝa kaj feroca. en la naturo estas "juste" ke la forta detruas la malfortan.

sed homoj konstruis ĉian barilon por forigi la sovaĝecon.
inter homoj estis egalecon de multaj specoj.
sed dum la epoko moderna homoj estas forgesemaj.
per perforto kaj per propagando kaj per leĝo potenculoj laboras senfine daŭrigi malegalecon.

tamen ni ja konsentas ke amo estas la fundo.

hilex (Показать профиль) 28 мая 2016 г., 2:06:13

sproshua:
kiel vi scias certe ke aliaj bestoj ne imagas?
ni scias certe ke aliaj bestoj ankaŭ sonĝas.
vi donas nefidindajn kaj eĉ falsajn supozojn.

jes, homoj povas imagi, sed homoj ja estas bestoj. pro tiu imago homoj transvivas kaj floras.
Mi nenie diris ke bestoj ne povas imagi. Amuzinde estas ke vi diras pri miaj neekzistantaj pensoj. Ŝajnas ke vi parolas kun vi mem.

hilex (Показать профиль) 28 мая 2016 г., 2:21:22

sproshua:
mi ne konsentas. naturo ne estas justa. justeco estas ankaŭ de homa imago.
naturo estas sovaĝa kaj feroca. en la naturo estas "juste" ke la forta detruas la malfortan.

sed homoj konstruis ĉian barilon por forigi la sovaĝecon.
inter homoj estis egalecon de multaj specoj.
sed dum la epoko moderna homoj estas forgesemaj.
per perforto kaj per propagando kaj per leĝo potenculoj laboras senfine daŭrigi malegalecon.

tamen ni ja konsentas ke amo estas la fundo.
Ĉu vi legis "Mondo de la morto" de Garry Garrison? Se ne, tralegu nepre. Tiam, povas esti, vi komprenos pli bone kion mi diras.
Min ĝojigas ke vi konsentas pri amo. Nome amo estas tio kion vi nomas "egaleco". Kaj egaleco neniam ekzistis, neniam ekzistas, kaj neniam ekzistos. Pri egaleco oni provas paroli kiam malestas amo. Verŝajne tion oni faras kaŭze de ŝajna facileco atingi egalecon ol ellerni ami.

usonano78 (Показать профиль) 28 мая 2016 г., 13:15:53

Ĉu hundoj povas sonĝi pri stultaj homoj?

hilex (Показать профиль) 29 мая 2016 г., 8:05:16

usonano78:Ĉu hundoj povas sonĝi pri stultaj homoj?
Demandu hundojn.

usonano78 (Показать профиль) 29 мая 2016 г., 16:51:21

Amo ŝajnas esti ia forta motivigado, por motivigi preskaŭ ion ajn, kiun oni volus fari. okulumo.gif Ĉu amo povas konfuzi oni? Ĉu amo eblas nepre kaŭzi bonaĵojn?

Homoj parolanta pri amo ofte ŝajnas memjuste.

Amo estas ia faŝismo. La diktatoro parolas pri amo, kaj diras, ke popolo ne bezonas liberon. Homoj estas en la karcero de amo. Amo estas ordonema.

La popolo dormas en amo. Vi batalas kontraŭ ilin, kaj la kolero liberigas vin el la stultaĵo de la popolo. Kolero estas la potenco de libero. Tiel vi estas veka tiam, kiam aliaj dormas. Egaleco neniam venos el amo.

Amo aperas esti ia mezkvalita faranta emocio.

Vinisus (Показать профиль) 29 мая 2016 г., 18:09:34

Ĉiuj ni estas egalaj, sed nur post la morto, ĉar dum la vivo ekzistas nenia ebleco. "Mi estas puno de Dio, kaj se vi ne farintus grandajn pekojn, Dio ne sendus punon kiel min." Gengis Khan

hilex (Показать профиль) 30 мая 2016 г., 0:03:32

usonano78:Amo ŝajnas esti ia forta motivigado, por motivigi preskaŭ ion ajn, kiun oni volus fari. okulumo.gif Ĉu amo povas konfuzi oni? Ĉu amo eblas nepre kaŭzi bonaĵojn?

Homoj parolanta pri amo ofte ŝajnas memjuste.

Amo estas ia faŝismo. La diktatoro parolas pri amo, kaj diras, ke popolo ne bezonas liberon. Homoj estas en la karcero de amo. Amo estas ordonema.

La popolo dormas en amo. Vi batalas kontraŭ ilin, kaj la kolero liberigas vin el la stultaĵo de la popolo. Kolero estas la potenco de libero. Tiel vi estas veka tiam, kiam aliaj dormas. Egaleco neniam venos el amo.

Amo aperas esti ia mezkvalita faranta emocio.
Ĉu vi estas certa ke vi diras pri amo? Vi faris bonan priskribon de malamo kaj stulteco.
Amo kaj ago estas tutaĵo. Per amo oni lumigas la belecon. Per agado oni aperigas la savadon por la mondo. Amo estas sinofero por savi aliajn. Amo estas la vera realo kaj valoro. Amo estas ŝlosilo por ĉiuj atingoj.

Наверх